Reveninte kun tiuj riĉaĵoj en sian dormoĉambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo ŝi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon:… «la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo malleviĝis de la ĉielo kaj kaŝis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Haŝmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo…»

Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba franĝo.

Viŝante la larmojn, ŝi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, ŝi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste ŝiaj larmoj sekiĝis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj ĝi ree kuŝis sub la amaso de silkaj ĉifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la ŝlosata seruro.

En la antaŭĉambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Nataŝa, ŝia mastrumistino, ŝin demandis, kion prepari kiel ĉefmanĝaĵon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi ŝi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hieraŭ en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke ĉiuj mirĝemis, al ĉiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj ŝtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finiĝis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! — ĉiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la seĝon en la antaŭĉambro kaj ekridis.

— Nataŝa, ĉu vi ne hontas? — diris Margarita, — ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas ĉiajn absurdaĵojn, kaj vi ilin ripetas!

Nataŝa rozkoloriĝis kaj arde obĵetis, ke oni neniel mensogis, ke ŝi mem hodiaŭ vidis en la nutrovendejo ĉe Arbat’ civitaninon, kiu venis en ŝuoj, sed kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso, ŝiaj ŝuoj malaperis kaj restis nur la ŝtrumpoj. La okulojn ŝi elorbitigis, sur la kalkano vidiĝis truo. Nu, la ŝuoj estis magiaj, ĝuste de tiu spektaklo.

— Kaj tiel ŝi foriris, ĉu?

— Tiel ŝi foriris! — ekkriis Nataŝa, plu ruĝiĝante pro tio, ke oni al ŝi ne kredas. — Ja hieraŭ, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.

— Nu, tion certe al vi Darja rakontis, — diris Margarita, — mi jam antaŭ longe rimarkis, ke ŝi estas terura blagulino.

La amuza interparolo finiĝis per agrabla surprizo por Nataŝa. Margarita Nikolavna iris en la dormoĉambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da ŝtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Ŝi diris al Nataŝa, ke ankaŭ ŝi volas prezenti trukon, donacis al Nataŝa la ŝtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke ŝi havas nur unu peton, ke Nataŝa ne kuru sur ŝtrumpoj laŭ Tverskaja kaj ne aŭskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disiĝis.

Komforte dors’apoginte sin sur la mola seĝo en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis laŭ Arbat’ kaj jen pensis pri sia afero, jen aŭskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antaŭ ŝi.

Tiuj fojfoje singardeme rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu aŭdas ilin, kaj plu flustris ian sensencaĵon. La unu, karnodika fortikulo kun viglaj porkaj okuloj, sidanta ĉe la fenestro, duonvoĉe rakontis al sia malgranda najbaro, ke oni devis kovri la ĉerkon per nigra tuko…

— Nekredeble, — mirante flustris la malgranda, — tio estas senprecedenca… Do, kion faris Ĵeldibin?

Tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis de la fenestro:

— Kriminalistoj… skandalo… nu, pura mistiko!

El tiaj forŝiriĝintaj parolpecetoj Margarita iom post iom kunmetis ion koheran. La civitanoj interflustris pri iu mortinto (la nomon ili ne menciis) kies kapo hodiaŭ matene iĝis ŝtelita el la ĉerko! Do, tial tiu Ĵeldibin nun tiel klopodas. Kaj ankaŭ ceteraj interflustrantoj, kiuj veturas per la trolebuso, havas ian rilaton al la priŝtelita mortinto.

— Ĉu ni ankoraŭ havos tempon por trovi florojn? — zorgis la malgranda. — Vi diris, ke la kremacio estos je la dua, ĉu?

Finfine Margaritan tedis tiu mistera babilado pri la kapo ŝtelita el ĉerko, kaj ŝi ekĝojis, ke jam tempas eliri.

Post kelkaj minutoj ŝi sidis sur benko ĉe la Kremla murego, lokinte sin tiel, ke ŝi vidis la Maneĝon.

Перейти на страницу:

Похожие книги