Rigardante per la duonfermitaj okuloj kontraŭ la brilaj sunradioj, ŝi rememoris sian hodiaŭan sonĝon, rememoris kiel, antaŭ ekzakte unu jaro, je la sama tago kaj je la sama horo, ŝi sidis kun li sur tiu sama benko. Ĝuste kiel tiam apud ŝi kuŝis sur la benko la nigra mansaketo. Hodiaŭ li ne estis ĉi tie, kaj tamen kun li senvoĉe interparolis Margarita: «Se vi estas ekzilita, kial vi nenion sciigas pri vi? Ja iel oni sukcesas sciigi. Ĉu vi ĉesis min ami? Ne, ial mi tion ne kredas. Do, vi estas ekzilita kaj mortis… Tiam, mi petas, lasu min, finfine donu al mi la liberon vivi kaj spiri la aeron». Margarita mem respondis al si anstataŭante lin: «Vi estas libera… Ĉu mi vin tenas?», poste obĵetis al li: «Ne, tio ne estas respondo! Vi foriru el mia memoro, tiam mi liberiĝos».

Homoj pasis preter Margarita. Viro ĵetis rigardon sur la bone vestitan virinon, logate de ŝiaj belo kaj soleco. Li tusis kaj eksidis sur la pli malproksiman ekstremon de ŝia benko. Sin kuraĝiginte li ekparolis:

— Definitive, hodiaŭ estas bonega vetero…

Sed ŝi tiel sombre lin rigardis, ke li ekstaris kaj foriris.

«Nu, jen estas ekzemplo», en siaj pensoj plu parolis Margarita al tiu, kiu ŝin obsedis, «kial do mi forpelis tiun viron? Mi enuas, kaj en tiu amindumulo estas nenio malbona, eble nur la stulta vorto definitive. Kial mi, kvazaŭ strigo, sidas sola sub la murego? Kial mi estas eksigita el la vivo?»

Melankolie ŝi mallevis la kapon. Sed subite tiu sama, la matena ondo de atendo kaj ekscito, ŝin puŝis kontraŭ la brusto. «Jes, okazos!» La ondo puŝis ŝin denove, kaj tiam ŝi komprenis, ke ĝi estas son’ondo. Tra la urbobruo pli kaj pli klare aŭdiĝis proksimiĝantaj tamburbatoj kaj falsetaj trumpetsonoj.

Unue aperis miliciano paŝe rajdanta preter la ĝardenkrado, poste pied’iris tri aliaj. Ilin sekvis malrapide veturanta kamiono kun muzikistoj. Poste aperis brile nova funebra veturilo, sur ĝi ĉerko tute kovrita per florkronoj; ĉe la anguloj de la ŝarĝoplato staris kvar homoj: tri viroj kaj unu virino.

Eĉ malgraŭ la distanco Margarita rimarkis, ke la homoj, starantaj sur la ĉerkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo, havas strange embarasitan vizaĝon. Precipe rimarkebla tio estis ĉe la civitanino, kiu staris ĉe la pli proksima malantaŭa angulo de la ĉerkveturilo. Ŝiaj dikaj vangoj ŝajnis ŝveligataj el interne de iu pika sekreto, en ŝiaj engrasiĝintaj okuloj ludis suspektindaj fajreroj. Ŝi mienis tiel, kvazaŭ ŝia pacienco tuj krevos, ŝi palpebrumos kaj diros: «Ĉu vi vidis ion similan? Nu pura mistiko!» Same embarasite aspektis ankaŭ la ceteraj akompanantoj, proksimume tricent homoj, kiuj malrapide pied’iris post la funebra aŭtomobilo.

Margarita postrigardis la procesion, aŭskultante silentiĝi en la foro la melankolian turkan tamburon, ripetantan siajn «bum, bum, bum», kaj pensis: «Kia stranga entombigo… Kaj kiel preme sonas tiu bum! Ah, vere, al la diablo mi ofertus mian animon por ekscii almenaŭ tion, ĉu li vivas aŭ ne! Interese, kiu do povus esti la homo, kiun oni entombigas kun tiel mirindaj vizaĝoj?»

— Berlioz M.A., — aŭdiĝis apude iom naza vira voĉo, — la prezidanto de Massolit.

Margarita Nikolavna sin turnis kaj vidis sur sia benko civitanon; evidente, li senbrue alsidiĝis kiam ŝi observis la procesion kaj, supozeble, distrite ŝi voĉdiris sian lastan demandon.

Dume la procesio malrapidiĝis, verŝajne, haltigate de semaforo.

— Jes, — diris la nekonata civitano, — stranga estas ilia animstato. Ili akompanas mortinton, sed pensas nur pri tio, kie do promenas lia kapo!

— Kial, lia kapo? — demandis Margarita kaj atente rigardis sian neatenditan najbaron. Tiu aspektis kiel viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento, li surhavis amelitan ĉemizon, bonkvalitan striitan vestokompleton, lakledajn ŝuojn kaj bulĉapelon. La kravato estis akre bunta. Estis bizare, ke el lia brustpoŝo, kie la viroj kutime portas tuketon aŭ fontoplumon, montriĝis ĉirkaŭronĝita koka osto.

— Nu, bonvolu vidi, — klarigis la rufulo, — hodiaŭ matene el la Gribojedova salonego la kapon de la mortinto oni forŝtelis.

— Tamen kiel ĉi tio povis okazi? — malgraŭvole demandis Margarita kaj rememoris la trolebusan interflustradon.

— La diablo scias, kiel! — senĝene respondis la rufulo, — cetere, mi konjektas, ke ne estus senutila demandi pri tio Behemoton. Terure lerte oni ĝin elŝtelis. Tia skandalego! Kaj la precipa enigmo estas, kiu kaj kial povus ĝin bezoni, tiun kapon!

Margarita Nikolavna estis plena je sia zorgo, kaj tamen ŝin frapis la strangaj blagoj de la nekonata civitano.

— Atendu, — subite ŝi kriis, — kiu Berlioz? Ĉu tiu de la hodiaŭaj gazetoj?

— Nu certe, certe…

— Do, ili estas literaturistoj, kiuj akompanas la ĉerkon? — demandis Margarita kaj subite nudigis la dentojn.

— Memkomprene, literaturistoj!

— Kaj vi konas ilin vizaĝe, ĉu?

— Ĉiujn, — respondis la rufulo.

— Diru, — demandis Margarita, kaj ŝia voĉo iĝis obtuza, — ĉu estas inter ili la kritikisto Latunskij?

— Kiel li povus foresti? — respondis la rufulo, — jen li staras, la lasta en la kvara vico.

Перейти на страницу:

Похожие книги