— Malfacila gento, la virinoj! — li ŝovis la manojn en la poŝojn kaj etendis la gambojn antaŭen. — Kial al mi estas komisiita tiu tasko? Behemoto devus ĝin havi, li estas ĉarmulo…

Margarita diris, torde kaj mizere ridetante:

— Ĉesu min mistifiki kaj turmenti per viaj enigmoj… Mi estas malfeliĉa homo, kaj vi tion profitas. Mi lasas impliki min en strangan historion, sed mi ĵuras — nur tial, ke vi logis min per la vortoj pri li! Mi havas kapturnon pro ĉiuj ĉi malkompreneblaĵoj…

— Sen dramoj, bonvolu sen dramoj, — grimacis Azazello, — ankaŭ mian situacion endas kompreni. Pugni administriston sur la muzelon, aŭ malsuprigi onklon el la loĝejo, aŭ iun pafmurdi, aŭ simila bagatelaĵo, tio estas mia fako; sed interparoli kun enamiĝinta virino — ne, grandan dankon. Jam duonhoron mi vin prilaboras. Do, ĉu vi venos?

— Mi venos, — simple respondis Margarita.

— Tiam bonvolu ricevi, — diris Azazello. Li elpoŝigis rondan oran skatoleton kaj prezentis ĝin al Margarita: — kaŝu do, ŝovu ĝin ien, ja oni nin rigardas. Vi ĝin bezonos, Margarita Nikolavna. Dum la lasta duonjaro vi rimarkeble maljuniĝis pro la aflikto. (Ŝi ekruĝiĝis sed diris nenion, kaj Azazello plu parolis.) Hodiaŭ nokte, ĝuste je la duono post la naŭa, bonvolu malvesti vin ĝisnude kaj enfroti tiun ŝmiraĵon sur la vizaĝo kaj sur la tuta korpo. Poste faru kion vi volas sed ne foriru de la telefono. Je la deka mi telefonos al vi kaj diros ĉion necesan. Vi ne bezonos zorgi pri io ajn, oni vin transportos ĝis la loko kaj vi suferos nenian maloportunon. Ĉu klare?

Margarita kelkan tempon silentis, poste diris:

— Klare. La skatoleto estas el pura oro, tio estas evidenta pro ĝia pezo. Nu, mi tre bone komprenas, ke oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos.

— Kion do vi ankoraŭ diras? — sufokate de incitiĝo Azazello preskaŭ siblis, — ĉu ĉio rekomenciĝas?

— Ne, atendu!

— Redonu al mi la pomadon.

Ŝi pli forte premis en la mano la skatoleton kaj daŭrigis:

— Ne, atendu… Mi konscias, kion mi riskas. Mi riskas ĉion pro li, ĉar alian esperon mi ne havas en la mondo. Sed mi volas al vi diri, ke se vi min pereigos, hontu! Jes, hontu! Mi estas pereonta por la amo! — kaj batinte sian bruston ŝi ekrigardis al la suno.

— Redonu, — furioze siblis Azazello, — redonu ĝin, kaj al la diablo la tutan aferon. Oni sendu Behemoton.

— Ho ne! — ekkriis Margarita, mirigante la pasantojn, — mi konsentas ĉion, konsentas plenumi la komedion pri la enfrotado de la ŝmiraĵo, konsentas iri al la diablo sur la kornojn. Mi ne redonos!

— Ba! — subite blekis Azazello, kaj ekgapis al la ĝardenkrado, ien montrante per la fingro.

Margarita sin turnis kien li montris sed vidis nenion atentindan. Ŝi returniĝis al Azazello por postuli klarigon pri tiu ekstravaganca «Ba!», sed fari tion ŝi ne povis: ŝia mistera interparolanto estis malaperinta. Per rapida movo Margarita ŝovis sian manon en la mansakon, kien antaŭ la ekkrio ŝi metis la skatoleton, kaj konvinkiĝis ke plu ĝi estas tie. Sen mediti pri io ajn Margarita haste kuris for el la Aleksandra ĝardeno.

<p>Ĉapitro 20</p><p>La pomado de Azazello</p>

La luno en la klara vespera ĉielo pendis plena, videbla tra la branĉoj de la acero. La tilioj kaj akacioj en la ĝardeno desegnis sur la tero komplikan makultapiŝon. La triparta orielfenestro, aperta sed kurtenita, helis per intensega elektra lumo. En la dormoĉambro de Margarita ĉiuj lampoj estis ŝaltitaj kaj evidentigis plej kompletan malordon. Sur la litkovrilo estis disĵetitaj ĉemizoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj, ĉifitaj vestaĵoj kuŝis sur la planko apud nervoze dispremita cigaredpako. Ŝuoj staris sur la noktotablo apud duonplena kaftaso kaj cindrujo, en kiu fumis cigaredstumpo; sur seĝ’apogilo pendis nigra vesperrobo. En la ĉambro odoris je parfumo, la odoro de ardigita gladilo penetris el alia ejo.

Margarita sidis antaŭ la spegulo, sur la nuda korpo ŝi havis nur banmantelon kaj nigrajn ŝamajn ŝuojn. La ora bracelethorloĝo kuŝis antaŭ ŝi apud la skatoleto de Azazello, kaj Margarita eĉ por momento ne forturnis sian rigardon de la ciferplato. Fojfoje ŝajnis al ŝi, ke la horloĝo difektiĝis kaj ke la montriloj haltis. Tamen ili ja moviĝis, kvankam tre malrapide, kvazaŭ gluiĝante, kaj fine la longa montrilo falis sur la dudek naŭan minuton post la naŭa. La koro de Margarita faris fortan puŝon, tiel ke ŝi ne tuj povis preni la skatoleton. Ŝi superregis sin, malfermis la skatoleton kaj vidis tie grasan flavetan ŝmiraĵon. Al ŝi ŝajnis, ke ĝi odoras je marĉoŝlimo. Per fingropinto ŝi metis iom da ĝi sur la manplaton, ĉe kio pli forte ekodoris je arbaro kaj marĉoherboj, poste per la manplato ŝi komencis enfroti la pomadon sur la frunto kaj vangoj. La pomado facile ŝmiriĝis kaj ŝajnis tuj forvaporiĝi. Post kelkaj ŝmiroj Margarita rigardis en la spegulon kaj lasis la skatoleton fali sur la vitron de la horloĝo, pro kio ĉi tiu vualiĝis per fendoreto. Ŝi fermis la okulojn, poste rigardis ankoraŭ unu fojon kaj eksplodis per furioza ridego.

Перейти на страницу:

Похожие книги