Probable konsiderindan — kvankam ne ĉefan — rolon havas skribo en la spertebla rapidiĝo de parolo.[16] Verŝajne temas pri tio, ke la signife pli rapida muta legado alkutimigis la lingvouzanton al la pli rapida tekstoaperceptado. Tio siavice plirapidigas la tekstokreadon, kaj sekve de tio plirapidiĝas ankaŭ parolo. (Kompreneble tiu plirapidiĝo havas iujn — kvankam ne absolute rigidajn — anatomiajn limojn; kaj kompreneble ĝi povas ankaŭ malklarigi la prononcon.)

La influo de skribo sur la nivelo de vortoj konstateblas precipe ĉe la fiksiĝo de vortsignifoj. Kiel pli supre jam temis pri tio, en la primara parollingveco neniu teksto estis prononcata plurfoje en senŝanĝa formo, aŭ eĉ se la teksto mem estis tamen senŝanĝa, la situacio certe ne estis tia. Male, la skribitaj vortoj konserviĝis en senŝanĝa formo, restis konstantaj, kaj tial ene de la konkreta teksto la signifo de la vortoj estis klare priskribebla, tiel ke la skribita vorto povis fariĝi referenco koncerne la signifon. Tiu nova situacio tute certe rezultigis la pliiĝon de la nombro de vortoj, ja vorton pruveble okupitan por difinita signifo ne plu eblis uzi libere en alia senco, tial por tiu nova senco necesis krei novan vorton.

La fenomeno de plursignifeco de vortoj kompreneble ne malaperis el la lingvo, ĝi nur ŝanĝiĝis. Inter la opaj signifoj de la sama vorto ekzistas logike interpreteblaj rilatoj, diference disde la senkontureco de vortsignifoj en la primara parollingveco. La skribanta homo devis enkodi en la segmentajn elementojn ĉion tion, kion la lingvo de la primara parollingveco esprimis per la riĉa arsenalo de eksterlingvaj kaj supersegmentaj rimedoj. Tiu defio elvokis grandegan evoluon koncerne la segmentan rimedaron. Tio kompreneble ne signifis nure la kreskon de la vortprovizo, sed ankaŭ tiun de la nivelo de sintaksa prilaboriteco.

Jack Goody faris konkretajn esplorojn (per anglalingvaj tekstoj) pri la lingvaj ecoj de parolaj kaj skribitaj tekstoj. Li formulis la sekvajn konstatojn pri skribitaj tekstoj: 1. pli ofta uzo de abstraktaj esprimoj; 2. pli granda vortprovizo; 3. vortouzo malpli persona, kaj tial malpli kunteksto-dependa; 4. pli granda ekzakteco; 5. pli fajna sintaksa prilaboriteco; 6. pli granda formaleco; 7. pli granda fido al la mortintaj lingvoj [tio aludas la pli grandan proporcion de vortoj latindevenaj].[17] El la supraj konstatoj la 2ª, 4ª kaj 5ª pruvas, ke skribita teksto laŭ gravaj lingvaj kriterioj superas parolan tekston.

Skribo komence servis nur por fiksi, konstantigi tekston, ĝia uzo por komunikado disvolviĝis nur pli malfrue.[18] Tamen ankaŭ la fiksadcela skribo alportas ŝanĝon en la cirkonstancoj de tekstokreo: ĝi liberigas la memoron disde la tasko de la konservado de tradicioj. Tion, kio estas skribita, ni povas forgesi sen la risko perdi ĝin. Platono (en Phaidros) skribas pri tio jene: «[la skribo] injektos ĝuste forgeson en la animon de tiuj, kiuj lernos ĝin, ĉar ili ne plu ekzercos sin en la memorado, ja fidante je la skribo, ili memoros deekstere, helpe de fremdaj signoj, ne elinterne, per la propraj fortoj». Tio, kio por Platono ŝajnas malavantaĝo, por Ong montriĝas ĝuste granda avantaĝo. Li trovas, ke la forfalo de la deviga memorado efikas liberige al la homa konscio, kaj ebligas la aperon de pensmaniero pli originala, pli abstrakta.[19]

La pli altnivelan lingvouzon subtenas ankaŭ la nova komunikada situacio, kreita de la skribo. Parolante por krei sian tekston oni disponas proksimume tiom da tempo, dum kiom oni prononcas ĝin. De tempo al tempo kompreneble oni povas halti por serĉi la taŭgan vorton aŭ formulon, sed se oni faras tion ofte, la aŭskultanto komencos enui. La koncizon, nuancriĉon kaj kompleksecon de la teksto limigas tamen ne nur la kapabloj de la parolanto, sed ankaŭ tiuj de la aŭskultanto — ja ankaŭ li disponas pli-malpli nur tiom da tempo por kompreni la aŭdatan tekston, dum kiom da tempo ĝi estas prononcata. Ja certe ankaŭ aŭskultanto povas peti la parolanton ripeti siajn vortojn, sed se li faras tion tro ofte, la komunikada procezo paneos.

Dum skribo la situacio estas alia. La kreado de teksto principe ne havas tempajn limojn: oni povas dediĉi plurajn horojn aŭ eĉ tagojn por fajli unusolan frazon, kaj dank’ al tio oni povas lingve formuli siajn pensojn pli precize, pli nuancite kaj pli koncize.[20] Parolan tekston oni povas artiki nur unudimensie, inter la limoj fiksitaj far la homa memoro; la skribo ofertas dudimensian kaj principe senliman spacon. Eĉ, rezulte de la nova komunikada situacio povas profundiĝi ankaŭ mem la direndo, ja la tekstokreanto havas tempon por konturigi siajn nebule ŝvebantajn pensojn. (Bacon diris siatempe, ke skribado kutimigas al precizeco.)

Перейти на страницу:

Похожие книги