En la sekva salono ne estis kolonoj, anstatau ili tie staris floraj spaliroj, de unu flanko - el rughaj, rozkoloraj, lakte blankaj rozoj, de la alia - el japanaj svarmpetalaj kamelioj. Inter la spaliroj jam fontis, shushante, fontanoj, kaj champano shaumis en tri basenoj, el kiuj la unua estis travideble violkolora, la dua - rubena, la tria - kristala. Apud ili klopodadis negroj kun skarlataj frontorubandoj, per arghentaj cherpiloj plenigante platajn kalikojn je la champano el la basenoj. Evidentighis, ke en la roza spaliro estas brecho, sur la podio kirlighis viro en rugha hirundvosta frako. Antau li neelteneble laute bruegis jhazo. Apenau rimarkinte Margaritan, la direktanto sin klinis antau shi tiel, ke per la fingroj li tushis la plankon, poste li rerektighis kaj stride kriis:
– Haleluja!
Per la manplato li frapis sian genuon - unu! - poste, kruce, la alian - du -, rabis cimbalteleron disde la perkutisto kaj frapis per ghi kontrau kolono.
Preterflugante Margarita vidis nur, ke la jhazvirtuozo, luktante kontrau la polonezo kiu blovis en shian dorson, frapas siajn jhazanojn per la cimbaltelero sur la kapon, kaj ke tiuj kuntirighas en komika teruro.
Fine ili elflugis en shtuparejon, kiun Margarita divenis esti tiu sama, kie en la mallumo shin renkontis Kerubjev kun sia lampacho. Nun tie, sur la supra placeto, la okulojn blindigis lumo vershata el kristalaj vinbergrapoloj. Oni lokis Margaritan sur la placeto, che shia maldekstra brako staris malalta ametista koloneto.
– Sur chi tio vi povos vin apogi, se estos al vi tre malfacile, - flustris Kerubjev.
Nigrulo shovis al shiaj piedoj kusenon kun ore brodita pudelo, kaj obeante ies manojn shi metis sur ghin, fleksinte la gambon je la genuo, sian dekstran piedon. Shi provis rigardi chirkauen. Kerubjev kaj Azazello staris apud shi en parada pozo. Apud Azazello shi rimarkis tri junajn virojn, kies aspekto malklare rememorigis al shi Abadonon. Sur sia dorso shi perceptis friskan bloveton, shi rigardis malantauen kaj vidis shushantan vinon fonti el la marmora muro kaj flui en glacian basenon. che sia maldekstra piedo shi sentis ion varman kaj vilan; tio estis Behemoto.
Margarita estis en la alto, kaj de shiaj piedoj sternighis malsupren la grandioza shtuparo kovrita per tapisho. Malsupre, tiom fore ke shi vidis ghin kvazau rigardante inverse tra binoklo, vastis grandega pordistejo kun tute senmezura kameno, en kies malvarman kaj nigran faukegon facile povus enveturi kvintuna kamiono. La pordistejo kaj la shtuparo, inundata de tranche intensega lumo, estis senhomaj. La trumpetsonoj nun atingis shin de malproksime. Tiel oni senmove staris preskau minuton.
– Kie do estas la gastoj? - Margarita sin turnis al Kerubjev.
– Ili venos, reghino, tuj ili venos. Gastoj al ni ne mankos. Kaj vere, mi preferus haki lignon ol akcepti ilin chi tie sur la placeto.
– Haki lignon! - transprenis la temon la parolema kato, - rni diru plion, pli volonte mi servus kiel tramkonduktoro, kaj tio ja vere estas la plej mizera laboro en la mondo.
– Chion necesas pretigi antau la fiksita tempo, reghino, - klarigis Kerubjev, kaj lia okulo brilis tra la difektita monoklo. - Nenio estas pli abomena ol kiam la unue veninta gasto vagachas, ne sciante kion li faru, dum lia fidela megero flustre skoldadas lin pro tio, ke ili venis antau chiuj. Tiajn balojn oni forjhetu al la kloako, reghino.
– Nepre al la kloako, - aprobis la kato.
– Restas ne pli ol dek sekundoj antau la noktomezo, - aldonis Kerubjev, - tuj komencighos.
Tiuj dek sekundoj shajnis al Margarita tre longaj. Probable ili estis jam pasintaj, kaj tamen okazis absolute nenio. Sed jen, subite io pumis malsupre en la grandega kameno, kaj el ghi saltegis pendumilo kun pendolanta sur ghi duone malkomponighinta kadavro. La kadavro forshirighis de la shnuro, pushighis kontrau la planko kaj resaltis nigrahara belulo en frako kaj lakledaj shuoj. El la kameno elkuris duonputrighinta negranda cherko, ghia kovrilo malfermighis kaj lasis elfali alian kadavron. La belulo galante al ghi rapidis kaj prezentis sian kubuton, la dua kadavro shanghighis en nudan, frivole movigheman virinon, kiu surhavis nigrajn shuojn kaj nigrajn plumojn sur la kapo, kaj ili ambau, la viro kaj la virino, rapidis supren sur la shtuparo.
– La unuaj! - ekkriis Kerubjev, - sinjoro Jhakvo kun la edzino. Mi prezentas al vi, reghino, unu el la plej interesaj viroj! Fervora monfalsisto, shtatperfidulo, tamen tre kapabla alhhemiisto. Li famighis per tio, - flustris Kerubjev al Margarita en la orelon, - ke li venenis la amatinon de la regho. Tio ne estas banalajho! Rigardu, kiom li estas bela!
24