– Jes, kompreneble… cxar fakte tie ja estis la viro sur la sxtuparplaceto… kiam mi venis kun Azazello… kaj la alia, cxe la enirejo… al mi sxajnas, ke li observis vian apartamenton.
– Prave, prave! - kriis Kerubjev, - prave, kara Margarita Nikolavna! Vi firmigas mian suspekton. Jes, li observis la apartamenton. Unue li sxajnis al mi distrigxema privata docento aù enamigxinto langvoranta sur la sxtuparo, sed ne, ne! Io sucxis mian koron! Ahx! li observis la logxejon! Kaj ankaù la alia, cxe la enirejo! Kaj ankaù tiu de sub la arko, egale!
– Nun interese, cxu oni povus veni por vin aresti? - demandis Margarita.
– Nepre oni venos, cxarma regxino, nepre! - respondis Kerubjev, - mi antaùsentas ke oni venos, ne tuj, kompreneble, sed siatempe oni nepre venos. Tamen mi opinias, ke estos nenio interesa.
– Ahx, kiel mi ekscitigxis, kiam tiu barono falis, - ripetis Margarita, evidente plu impresite de la murdo, la unua kiun sxi vidis en sia vivo. - Certe, vi bone celpafas, cxu?
– Konvene, - diris Azazello.
– Je kiom da pasxoj? - ne tute klare demandis Margarita.
– Tio dependas de la celo, - prudente rimarkigis Azazello, - unu afero estas trafi la fenestrovitrojn de kritikisto Latunskij, kaj io tute alia estas trapafi lian koron.
– La koron! - ekkriis Margarita, ial metante la manon sur la sian, - la koron! - sxi ripetis obtuze.
– Kio estas tiu Latunskij? - demandis Voland ekzamenante Margaritan per la duonfermitaj okuloj.
Azazello, Kerubjev kaj Behemoto diskrete mallevis sian rigardon, Margarita rugxigxis kaj respondis:
– Estas tia kritikisto. Hodiaù vespere mi disfrakasis lian logxejon.
– Cxu? Kial?
– Li,
– Sed kial vin mem vi klopodigis? - demandis Voland.
– Permesu al mi,
– Sidu, - grumblis Azazello sin levante, - tuj mi mem tien veturos…
– Ne! - ekkriis Margarita, - ne, mi vin petegas,
– Laù via placxo, laù via placxo, - respondis Voland, kaj Azazello residigxis.
– Do, kie ni haltis, karega regxino
Margarita ne tuj komprenis, kaj kompreninte sxi mirigite ekkriis:
– Sed ili ja ne estas videblaj!
– Karulino, - tintetacxis Kerubjev, - gxuste tio ja estas la malfacilajxo, ke nevideblaj! Tio ja estas la tuta interesajxo! Videblan objekton cxiu povas trafi!
Kerubjev malfermis tirkeston de la tablo, prenis tie piksepon kaj prezentis gxin al Margarita, petante ke sxi per sia ungo marku unu el la pikiloj. Sxi markis tiun de la supra dekstra angulo. Hella sxovis la karton sub la kusenon kaj kriis:
– Prete!
Azazello, kiu sidis turninte la dorson al la kuseno, prenis el la posxo de sia frakpantalono nigran aùtomatan pistolon, metis gxian tubon sur la sxultron kaj, sen turni sin al la lito, li pafis kaùzante gajan ektimon en Margarita. Oni retiris la karton el sub la trapafita kuseno; la pikilo, kiun markis Margarita, estis trafita.
– Mi ne dezirus trovigxi sur via vojo, kiam vi havas pistolon en la mano, - diris Margarita, kokete rigardetante Azazellon. Sxin fascinis la homoj kapablaj fari ion unuaklase.
– Karega regxino, - plu pepadis Kerubjev, - al neniu mi rekomendas trovigxi sur lia vojo, ecx se li ne havas pistolon en la mano! Je mia honorvorto de eksa kapelestro kaj cxefkantisto, neniu gratulus tian trovigxunton.
La kato, kiu sidis malserena dum la pafoprovo, subite deklaris:
– Mi min devontigas rompi la rekordon pri la piksepo.
Azazello responde nur graùlis ion, sed la kato obstinis, gxi postulis ne unu sed du revolverojn. Azazello eligis duan pistolon el la glutea posxo de sia pantalono, kaj kune kun la unua, malestime tordante la busxon, prezentis al la fanfaronulo. Oni markis du pikilojn sur la sepo. Turninte sian dorson al la kuseno, la kato longe celis. Margarita sidis sxtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis la strigon, kiu dormetis sur la kamenbreto. La kato pafis el ambaù pistoloj, post kio tuj eksxrikis Hella, la strigo mortigite falis de la kameno kaj la horlogxo haltis disrompite. Hella, unu el kies manoj sangis, hurlante enigis siajn ungojn en la hararon de la kato, tiu responde krocxigxis al la sxia, kaj ambaù, bule interplektite, ruligxis sur la planko. Unu vinglaso falis de la tablo kaj frakasigxis.
– Forprenu de mi tiun rabiigxintan diablinon! - hurladis la kato sin defendante kontraù Hella, kiu rajde sur gxin sidigxis. Oni disigis la batalantojn, Kerubjev blovis sur la trapafitan fingron de Hella, kaj gxi tuj sanigxis.
– Ja mi ne povas celpafi, kiam apude oni fusxige parolas! - kriadis Behemoto penante reloki grandegan vilon forsxiritan de gxia dorso.
– Mi vetas, - ridetante diris Voland al Margarita, - ke tion gxi faris intence. Behemoto estas paflertulo.