– Pri la kompatemo mi parolas, - klarigis siajn vortojn Voland sen malkrocxi disde Margarita la rigardon de sia fajra okulo. - Fojfoje tute neatendite kaj perfide gxi penetras tra plej mallargxaj fendoj. Tial mi parolas pri cxifonoj.
– Kaj mi, ankaù mi parolas pri tio sama! - ekkriis la kato, antaùgarde klinante sin for de Margarita kaj sxirmante siajn pintajn orelojn per la piedoj makulitaj je la roza kremajxo.
– Iru for, - diris Voland al la kato.
– Mi kafon ankoraù ne trinkis, - tiu respondis, - kiel mi foriru? Cxu vere,
– Silentu, - ordonis Voland al la kato kaj, turninte sin al Margarita, li demandis: - Evidente, vi estas eksterordinare bonkora homo, cxu? Ege morala, cxu?
– Ne, - energie protestis Margarita, - mi scias, ke kun vi oni povas paroli nur malkasxe, do malkasxe mi diru: mi estas vanta homo. Mi petis por Frida nur tial, ke mi senprudente donis al sxi firman esperon. Sxi atendas,
– Ah, - diris Voland, - tio estas komprenebla.
– Do, cxu vi faros tion? - mallaùte demandis Margarita.
– Certe ne, - respondis Voland. - Vidu, kara regxino, tie estas simpla miskompreno. Cxiu administrofako zorgu pri siaj aferoj. Mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj, multe pli grandaj ol opinias iuj, ne tre sagacaj, homoj…
– Ho jes, multe pli grandaj, - ne sukcesis sin deteni la kato, evidente fiera pri tiuj ebloj.
– Silentu, la diablo vin prenu! - diris Voland kaj daùrigis returninte sin al Margarita: - Tamen kial mi faru tion, kio koncernas alian, kiel mi gxin nomis, administrofakon? Do, mi tion ne faros, vi mem faru.
– Sed per mi, cxu tio plenumigxos?
Azazello ironie jxetis sur sxin oblikvan rigardon de sia misa okulo, apenaù rimarkeble skuetis la rufan kapon kaj snufis.
– Faru do, jen turmento, - tedite grumblis Voland kaj, turninte sian globuson li komencis ekzameni sur gxi ian detalon, versxajne kondukante ankaù alian aferon dum la interparolo kun Margarita.
– Do,
– Frida! - orelbore kriis Margarita.
La pordo impete malfermigxis kaj la hirta, nuda, sed ne plu ebria virino tranc’okula enkuris en la cxambron, etendis siajn manojn al Margarita, kaj cxi tiu majeste diris:
– Vi estas pardonita. Oni ne plu alportos la tukon.
Aùdigxis ekhurlo de Frida, sxi falis vizagx-al-tere antaù Margarita kruce disjxetinte la brakojn. Voland mansvingis kaj Frida malaperis.
– Mi dankas al vi, adiaù, - diris Margarita kaj sin levis.
– Nu, Behemoto, - ekparolis Voland, - ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto. - Li sin turnis al Margarita: - Do, tion ni ne kalkulu, ja mi faris nenion. Kion por vi mem vi deziras?
Estigxis silento. Gxin interrompis Kerubjev, kiu flustris al Margarita:
– Mia diamanta
– Mi volas ke tuj, nunsekunde, oni rehavigu al mi mian amdonanton , la majstron, - diris Margarita, kaj sxia vizagxo spasmigxis.
Ventpusxo penetris en la cxambron, kusxigante la flamon de la kandeloj, la peza fenestra kurteno sxovigxis flanken, la fenestro largxe malfermigxis kaj en la fora alto vidigxis la plena, noktomeza kaj neniel matena, luno. De la fenestrobreto sur la plankon sternigxis verdeta noktoluma tuko, kaj sur gxi aperis la nokta gasto de Ivano, kiu nomis sin majstro. Li surhavis sian malsanulejan veston: kitelon, pantoflojn kaj la nigran cxapelon, kiun li neniam forlasis. Tikoj grimace tordis lian nerazitan vizagxon, kun frenezula timemo li oblikve rigardetis la kandelajn flamojn, kaj cxirkaù li bolis la lunluma torento.
Margarita tuj lin rekonis, sxi gxemis, svingetis la manojn kaj kuris al li. Sxi kisadis lian frunton, liajn lipojn, sxi premis sian vizagxon al lia stople pika vango, kaj la longe retenatintaj larmoj nun fluis el sxiaj okuloj. Sxi prononcadis nur unu vorton, sensence sxi ripetis:
– Vi… vi, vi…
La majstro sin de sxi disigis, kaj obtuze diris:
– Ne ploru,
Sufokate de plorsingultoj Margarita flustris per intermita vocxo:
– Ne, ne, ne, nenion timu! Mi estas kun vi! Mi estas kun vi!
Kerubjev lerte kaj netrudeme sxovis segxon malantaù la majstron, kaj tiu sin lasis sur gxin sidigxi. Margarita falis sur la genoujn, sin premis al la flanko de la malsanulo kaj tiel senmovigxis. En sia ekscito sxi ne rimarkis, ke sxia nudeco iel cxesis, ke nun sxi surhavas nigran silkan mantelon. Klininte la kapon la majstro rigardis la plankon per mornaj malsanulaj okuloj.