– Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, - kaj li donis al sxi la kajeron kun la brulnigrigxinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la sxparkasan libreton, - dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenajxon ni ne bezonas.
– Mi preferus, ke velksekigxu miaj piedoj, ol tusxi fremdan apartenajxon, - ekkriis la pufigxinta kato, dancante sur valizo por prempaki en gxin cxiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.
– Ankaù vian dokumenton bonvolu preni, - daùrigis Kerubjev prezentante al Margarita sxian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: - Cxio,
– Ne, ne cxio, - respondis Voland forlasante sian globuson. - Kion mi faru,
Cxi tiam tra la malfermita pordo enkuris Natasxa, plue nuda, sxi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:
– Estu felicxaj, Margarita Nikolavna! - sxi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: - Ja mi cxion sciis, kien vi iradis.
– La servistinoj cxion scias, - rimarkigis la kato multsignife levante la antaùan piedon, - opinii ilin blindaj estas eraro.
– Kion vi volas, Natasxa? - demandis Margarita, - revenu en la palaceton.
– Mia kara koro, Margarita Nikolavna, - petege diris Natasxa kaj surgenuigxis, - persvadu ilin, - sxi jxetis oblikvan rigardon al Voland, - ke oni lasu min sorcxistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al ingxeniero, nek al teknikisto volas mi edzinigxi! Hieraù dum la balo sinjoro Jxakvo faris al mi edzigxproponon. - Natasxa malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.
Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Natasxa jxetis sin al Margarita sur la kolon, sonore sxin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.
Anstataù Natasxa aperis Nikolao Ivanicx. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, ecx incitite.
– Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, - diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, - kun grandega plezuro, tiom lia cxeesto cxi tie estas malkonvena.
– Mi tre petas liveri al mi atestilon, - ekparolis Nikolao Ivanicx, jxetante cxirkaùen sovagxajn rigardojn sed je tre insista tono, - atestilon pri tio, kie mi pasigis la jxusan nokton.
– Por kiu celo? - severe demandis la kato.
– Por la celo prezenti gxin al la milicio kaj al mia edzino, - firme diris Nikolao Ivanicx.
– Normale ni ne donas atestilojn, - respondis la kato kun malserene grava mieno, - sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.
Kaj antaù ol Nikolao Ivanicx konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis cxe tajpilo kaj la kato estis al sxi diktanta:
– Estas atestate per cxi tio, ke ties portanto Nikolao Ivanicx pasigis la indikitan nokton en la balo cxe Satano rekviziciite estiel trafikilo… malferman krampon, Hella! Enkrampe metu:
– Kaj la dato? - pepis Nikolao Ivanicx.
– Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, - subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur gxin surblovetis, stampis sur la papero la vorton
– Kiu ankoraù? - mallogite demandis Voland per la mano sxirmante siajn okulojn kontraù la lumo de la kandeloj.
Puncxo mallevis la kapon, ekspiris kaj nelaùte diris:
– Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskaù gxis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.
– Galimatio, - diris Voland kun grimaco de malkontento. - Kio estas Rimskij? Kion li babilas?
– Bonvolu ne zorgi pri tio,
Pro gxojo cxio konfuzigxis en la kapo de Puncxo, lia vizagxo ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:
– Je la sankta… pardonon! Mi volas diri, via mosx… tuj post la tagmangxo… - Puncxo premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.
– Nu bone, hejmen, - tiu diris, kaj Puncxo aerdisigxis.
– Nun lasu min sola kun ili, - ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritan.
Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.
– Do, reen en la kelon cxe Arbat’, cxu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?
– Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, - respondis la majstro, - nenio cxirkaùe min interesas, krom sxi, - li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, - oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.
– Kaj via romano, Pilato?
– Gxi igxis al mi abomena, tiu romano, pro gxi mi tro multe suferis.
– Mi vin petegas, ne parolu tiel, - plorvocxe diris Margarita. - Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. - Sin turninte al Voland sxi aldonis: - Ne aùskultu lin,