– Sed necesas ja ion priskribadi, cxu? - diris Voland, - se vi elcxerpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.
La majstro ridetis.
– Tion Lapsxonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.
– Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.
– Tre volonte, - respondis la majstro. Li tiris al si Margaritan, metis sian brakon cxirkaù sxiajn sxultrojn kaj aldonis: - Sxi prudentigxos, min forlasos…
– Malprobable, - diris Voland tradente kaj daùrigis: - Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie cxe sia lampo kaj mizeri, cxu?
Margarita disigxis de la majstro kaj arde ekparolis:
– Mi faris cxion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.
– Kion vi flustris, tion mi scias, - kontraùdiris Voland, - sed gxi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, - kun rideto li sin turnis al la majstro, - ke via romano ankoraù liveros al vi surprizojn.
– Tio estas tre malgajiga, - respondis la majstro.
– Ne, tio ne estas malgajiga, - diris Voland, - de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, cxio estas farita. Cxu vi havas kontraù mi iun pretendon?
– Ho,
– Do, prenu tamen cxi tion por memoro pri mi, - diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.
– Ne, ne, ne, pro kio?
– Cxu vi intencas kun mi disputi? - demandis Voland ridetante.
La mantelo de Margarita ne havis posxon, tial sxi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn sxi nodis. Cxi tiam io sxin mirigis, sxi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:
– Jen kion mi ne povas kompreni… Kiel do, plu kaj plu daùras la noktomezo, ja antaùlonge devis jam esti mateno, cxu?
– Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, - respondis Voland. - Nu, mi deziras al vi felicxon.
Margarita pregxmaniere etendis ambaù brakojn al Voland, tamen sxi ne aùdacis al li proksimigxi kaj mallaùte ekkriis:
– Adiaù! Adiaù!
– Gxis revido, - diris Voland.
Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina logxejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havajxo de Margarita. La kato helpis Hellan. Cxe la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane laù la sxtuparo. Gxi estis senhoma. Kiam oni pasis la intersxtuparan placeton de la tria etagxo, aùdigxis mola bato, sed neniu gxin atentis. En la ter’etagxo, antaù la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj pasxinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran aùtomobilon kun malsxaltitaj lumoj. Tra la antaùa glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.
Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelaùte ekkriis:
– Ho Dio, mi perdis la hufumon!
– Enaùtigxu, - diris Azazello, - kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. - Kaj li foriris en la sxtuparejon.
Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antaù ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj pasxis sur la sxtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj acxetsako en la manoj. Sxi estis gxuste tiu Anjo, kiu la jxusan merkredon lasis disflui, malfelicxe por Berlioz, sunfloran oleon cxe la turnokruco.
Ne estas sciate, kaj versxajne neniam igxos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis sxiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke cxiutage oni povas vidi sxin portanta jen la ladbotelon, jen la acxetsakon, jen la ladbotelon kaj la acxetsakon kune, aù en la bazaro, aù sub la pordega arko de la domo, aù en la sxtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie sxi logxis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en cxiu ajn loko kie sxi estas aù aperas tuj komencigxas skandalo, kaj krome, ke sxi havas la alnomon
Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitigxi eksterordinare frue, sed cxi-foje sxi fruis supermezure, io sxin levis baldaù post la noktomezo. Sxia sxlosilo turnigxis en la seruro, Anjo elsxovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traigxis la resto de sxia korpo, sxi tirsxlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu ruligxis malsupren laù la sxtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke sxia okcipito pusxigxis kontraù la muro.
– Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? - sxi sxrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovagxa vocxo somnambula: