– La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, - li ekploris, bojkriis: - For! - kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren laù la sxtuparo, sed reen, al la pli alta intersxtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo ecx pri sia okcipito forgesis, sxi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Sxi kusxigis sin ventre sur la placeton kaj elsxovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasigxintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.
Restis nur unu ebla konjekto, ke la stranga somnambulo forflugis el la domo birde, sen lasi post si ecx malplejan spuron. Anjo sin krucosignis kaj pensis:
– Nu jen, la fama apartamento kvindeka! Vere oni pri gxi rakontas! Jen, tia apartamento!
Cxi tion sxi ankoraù ne finpensis, kiam supre refoje klakis la pordo kaj kure venis dua iu. Anjo alpremis sin al la muro kaj vidis suficxe solidan civitanon, kun barbeto kaj, laù sxia impreso, iomete porkid’aspekta vizagxo, sxtelgliti preter sxi kaj, simile al la unua, forlasi la domon tra la fenestro, same sen ajna emo frakasigxi sur la asfalto. Post tio Anjo tute forgesis la celon de sia ekspedicio, sxi restis sur la sxtuparo, sin krucosignante, mirgxemetante kaj al si mem parolante.
Tria civitano, sen barbeto, kun ronda razita vizagxo, en zonbluzo, elkuris de supre post mallonga tempo kaj tute same forflirtis tra la fenestro.
Laùde al la reputacio de Anjo endas diri, ke sxi estis scivola kaj decidis ankoraù atendi, cxu okazos pluaj mirindajxoj. Supre la pordo denove malfermigxis, cxi-foje eliris tuta kompanio, kaj ne kure sed ordinare, kiel normalaj homoj. Anjo forlasis la fenestron, kuris reen al sia pordo, rapide gxin malsxlosis, sin kasxis malantaùe, kaj en la fendo kiun sxi lasis refermetante la pordon ekflagris sxia scivorema okulo.
Iu - cxu malsanulo? cxu strangulo? - pala, stoplobarba, kun nigra cxapeto kaj ia kitelo, sxanceligxeme pasxadis laù la sxtuparo malsupren. Lin zorgeme subtenis je la brako mosxtetulino en nigra sutano - tiel sxajnis al Anjo en la mallumeto. La sinjorino ne estis tute nudpieda, sxi surhavis - cxu sxuojn? iajn travideblajn, evidente eksterlandajn, tute dissxiritajn. Sed… la sxuoj ja estis bagatelo, ja sxi estas nuda! Nu jes, sub la sutano sxi havas nenion! «Jes, tia apartamento!» La tuta animo de Anjo jubilis pro la antaùgusto de tio, kion morgaù sxi rakontados al la najbaroj.
La strange vestitan sinjorinon sekvis sinjorino absolute nuda, portanta valizon, kaj cxirkaù la valizo klopodadis grandega nigra kato. Preskaù vocxe Anjo ion ekpepis, sed sxi sin superregis kaj nur frotis la okulojn.
La procesion fermis malalta lameta alilandano kun misa okulo, sen jako, en blanka frakvesxto kaj kun kravato. La tuta kompanio pasis preter Anjo malsupren. Cxi tiam de sur la intersxtupara placeto aùdigxis bato. Kiam la pasxoj estingigxis, Anjo, kvazaù serpento, elglitis de malantaù la pordo, starigis sian ladbotelon cxe la muro, sin sternis sur la placeto kaj palpsercxis cxirkaùe. Sxi trovis busxtukon, en gxin estis envolvita io peza. Sxiaj okuloj elorbitigxis kiam sxi malnodis la busxtukon. Anjo tenis la juvelon tuj antaù la okuloj kaj ili brilis per tute lupa flamo. En sxia kapo estigxis kirlo: «Nenion mi vidis! Nenion mi scias!… Cxu al la nevo? Cxu dissegi?… La sxtonojn ja oni povus elskrapi… kaj po unu vendi, unu sxtoneton cxe Petrovka , alian cxe Smolenskij… Kaj - nenion mi vidis, nenion mi scias!»
Sxi kasxis la trovajxon sub la brustopecon de sia robo, reprenis la ladbotelon kaj jam volis, prokrastinte la urb’iron, gliti reen tra la duone malfermita pordo, kiam subite, la diablo scias de kie, antaù sxi aperis la senjaka blankbrustulo, kiu nelaùte diris:
– Ek, donu la hufumeton kaj la busxtukon.
– Kian do busxtuketon, kian hufumeton? - demandis Anjo, tre lerte simulante nekomprenon, - nenian busxtuketon mi vidis. Cxu vi, civitano, estas ebria?
Sen diri ion pluan, la blankbrustulo per siaj fingroj, malmolaj kiel aùtobusa krocxstango kaj same malvarmaj, cxirkaùprenis sxian kolon, tute malebligante ian ajn enspiron. La ladbotelo falis el sxiaj manoj sur la plankon. Kelkan tempon la senjaka alilandano tenis Anjon sen aero, poste li forigis la fingrojn de sxia kolo. Anjo glutis aeron kaj ridetis.
– Cxu la hufumeton? - sxi diris, - jes, tuj! Do, gxi estas via hufumeto, cxu? Jxus mi gxin trovis cxi tie, gxi kusxis en busxtuketo… Mi speciale zorgis, ke ia ajnulo gxin ne forprenu, cxar tiam adiaù la hufumeto!
Ricevinte la hufumon kaj la busxtukon, la alilandano supersxutis Anjon per ceremoniaj salutoj kaj emfazaj dankoj, riverencis, forte premis sxian manon kaj diris kun orelfrapa eksterlanda prononco:
– Mi plej profunde dankas,