– Indulgu min, Azazello, - diris la kato, - ne sugestu tiun ideon al mia sinjoro. Ja kredu al mi, cxiun nokton mi aperus al vi same vestita per la luna lumo, kiel la kompatinda majstro, mi kapsignus al vi kaj geste mi instigadus vin min sekvi. Kion vi tiam sentus, ho Azazello?
– Nu, Margarita, - diris Voland reprenante la interparolon, - nun diru cxion. Kion do vi bezonas?
La okuloj de Margarita ekflamis kaj sxi petege demandis Volandon:
– Cxu vi permesos ke mi kaj li iomete interflustru?
Voland kapjesis kaj sxi, tusxetante la orelon de la majstro, ion flustris. Oni aùdis lin respondi:
– Ne, estas tro malfrue. Mi ne plu volas ion ajn en la vivo. Krom ke mi vidu vin. Sed al vi denove mi konsilas, forlasu min. Kun mi vi pereos.
– Ne, mi vin ne forlasos, - respondis Margarita kaj sin turnis al Voland: - Mi petas revenigi nin en la kelon cxe la strateto apud Arbat’, kaj ke la lampo denove lumu, kaj ke cxio estu kiel antaùe.
Cxi tiam la majstro ekridis kaj, cxirkaùpreninte sxian antaùlonge malfrizigxintan, krispan kapon, li diris:
– Ah, ne atentu tion, kion diras la kompatinda virino,
– Tio neniam okazas, cxu tiel vi diras? - reagis Voland. - Prave. Tamen ni provu. - Kaj li ordonis: - Azazello!
De la plafono tuj impete falis perpleksega kaj preskaù frenezigxinta civitano en nuraj subvestoj; ial li havis valizon en la mano kaj kaskedon sur la kapo. Pro teruro li tremis kaj sxajnis kaùronta.
– Cxu Baksxisxev? - demandis Azazello la falintan de la cxielo.
– Alojzo Baksxisxev, - tiu respondis tremante.
– Cxu estas vi, kiu leginte la artikolon de Latunskij pri la romano de la jena homo sendis skriban denuncon, ke li tenas kontraùlegxan literaturon? - demandis Azazello.
La jxus veninta civitano igxis blua, liaj okuloj plenigxis je pentaj larmoj.
– Vi volis translogxigxi en liajn cxambrojn, cxu? - je plej konfidence intima tono nazvocxe demandis Azazello.
Sxusxado de furioza katino aùdigxis en la cxambro, Margarita hurlis enigante siajn ungojn en la vizagxon de Alojzo Baksxisxev.
– Spertu, spertu, kio estas sorcxistino!
Okazis tumulto.
– Kion vi faras? - kriis la majstro suferante, -
– Mi protestas, tio estas neniel hontinda! - blekegis la kato.
Kerubjev detiris Margaritan malantaùen.
– Banujon mi instalis, - kriis Baksxisxev sangante kaj klakante per la dentoj, galimatiante en sia teruro: - jam la sola surkalkado… la vitriolo…
– Estas tre bone, ke vi instalis banujon, - aprobis Azazello, - li bezonas banojn, - kaj Azazello kriis: - For!
Tuj Baksxisxev igxis levita, renversita kaj forblovita el la dormocxambro de Voland tra la malfermita fenestro.
La majstro elorbitigis la okulojn, flustrante:
– Tamen, tio ja sxajnas ecx pli forta ol la prodajxoj pri kiuj rakontis Ivano! - profunde impresite li lasis vagi sian rigardon kaj fine fiksis gxin sur la kato: - Cxu gxi estas… pardonu, sinjoro kato … - li stumblis, hezitante kiel li titolu la katon, - cxu vi estas la kato kiu provis envagonigxi en la tramon?
– Mi mem, - flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: - Mi sxatas, ke vi tiel gxentile traktas katon. Gxenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratigxo .
– Ial sxajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, - dubeme diris la majstro kaj nekuragxe li turnis sin al Voland: - Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.
– Kial do ili rimarku? - trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, - cxu gxi estas via malsanhistorio?
– Jes.
Kerubjev jxetis la malsanhistorion en la kamenon.
– Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, - li kontente rezonis, - kaj cxi tio, cxu gxi estas la domlibro de via konstrurajtigito?
– J-jes…
– Kiu estas cxi tie registrita? Cxu Alojzo Baksxisxev? - Kerubjev blovis sur la pagxon de la domlibro, - ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li songxis. Baksxisxev? Kia Baksxisxev? Nenia Baksxisxev iam estis. - Cxi tiam la sxnurizita libro forvaporigxis el la manoj de Kerubjev. - Jen, gxi jam kusxas en la skribotablo de via konstrurajtigito.
– Vi trafe sentencis, - diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, - «Ne estas la dokumento, do ne estas la homo». Nu, gxuste mi ne estas, cxar mi ne havas paperojn.
– Mi pardonpetas, - ekkriis Kerubjev, - sed gxuste tio estas halucino. Jen gxi estas, via legitimilo.
Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita: