Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbrancxaj oliv’arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo gxin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapisxojn, kiuj rememorigis al li la tapisxojn de la jxaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur gxi la olivpremilo kun sia peza sxtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la gxardeno. La laboro cxesis cxe la sunsubiro. La gxardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis laùta kantado de najtingala hxoro.
Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekaùdos la akvon plaùdi en la groto. Jen li gxin ekaùdis. Friskigxis.
Li iris malpli rapide kaj nelaùte vokis:
– Niza!
Sed anstataù Niza, malgluigxinte de la dika trunko de oliv’arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en gxia mano kaj tuj estingigxis.
Jehudo sxanceligxis malantaùen kaj malforte ekkriis:
– Ahx!
Dua viro baris al li la rean vojon.
La unua, kiu estis antaùe, demandis Jehudon:
– Kiom vi jxus ricevis? Diru, se vi volas vivi!
Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:
– Tridek tetradrahxmojn ! Tridek tetradrahxmojn! Cxio ricevita estas cxi tie. Jen la mono! Prenu gxin, sed lasu la vivon!
La unua homo tuj forsxiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantaù ties dorso, kvazaù fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamigxinton sub la skapolon. Pusxite antaùen, Jehudo disjxetis en la aeron la manojn kun la hokigxintaj fingroj. La antaùa viro kaptis lin sur sian ponardon kaj gxis la tenilo enigis gxin en la koron de Jehudo.
– Ni…za…- diris Jehudo ne per sia kutima vocxo, la hela kaj klara, sed per vocxo malalta kaj riprocxa. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte pusxigxis kontraù la tero, ke tiu obtuze resonis.
Cxi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapucxo.
– Faru rapide, - ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribajxo, kiun donis al ili la tria, kaj kruce cxirkaùligis cxion per sxnuro. La dua kasxis la pakajxon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv’arboj. La tria kaùris apud la murdito kaj rigardis en lian vizagxon. En la ombro gxi sxajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kusxis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis cxiu rimeneto de la sandalo.
La tuta Getsemana gxardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapucxo estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv’arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la gxardeno malproksime de la cxefa pordego, cxe la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj sxtonoj de la masonajxo. Baldaù li estis cxe la bordo de Kidron’. Tie li iris en la akvon kaj vadis gxis li ekvidis du cxevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankaù la cxevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La cxevalgardanto ekrajdis unu cxevalon, la kapucxulo saltis sur la alian kaj malrapide ambaù vadis laù la torento kaj la sxtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jersxalaiman bordon kaj plu rajdis pasxe laù la urba murego. Tie ili disigxis: la cxevalgardinto fortrotis antaùen kaj malaperis; la kapucxulo haltigis sian cxevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, gxin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumajxo kaj gxin surmetis. Sur la cxevalon li resaltis homo en militista hxlamido kaj kun mallonga glavo cxe la femuro. Li tusxis la bridon kaj la impetema kavaleria cxevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finigxanta. Proksimigxis la suda pordego de Jersxalaim.
Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torcxa flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la sxtonaj benkoj ludante per jxetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltlevigxis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.
La urbon inundis la festa helo. En cxiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de cxie, kunfluante en konfuzan hxoron, aùdigxis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn cxe la festena tablo, sur gxi kusxis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis laù la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje jxetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, aù al la luno, kiu pendis ecx pli alte ol la lumilkvinopoj.