La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io movigxadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la cxefa, kiu havis la ununuran malgraùvolan logxanton, la prokuratoron - tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj sxajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermangxis kaj kie li jugxis matene. La prokuratoro sin kusxigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara cxielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro gxin senforlase rigardis.
Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj dejxetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun largxa sxtala trancxilego en la ingo li metis gxin sur la segxon cxe la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kusxigis apude, kap-cxe-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur gxian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormigxis ankaù la hundo.
La lito estis en ombro sxirmate kontraù la luno per kolono, sed de la sxtuparo gxis la lito etendigxis lunluma strio. Kaj apenaù la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj pasxis sur la luman vojon kaj iris sur gxi supren, rekte al la luno. Dormante li ecx ekridis pro sia felicxo, tiom senkompare bonege cxio arangxigxis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri cxio, kaj gxuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiaùa ekzekuto estas pura miskompreno, cxar jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke cxiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus ecx pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojagxo sur la luna sxtuparo.
Da libera tempo ili havas tiom, kiom ili deziras, kaj la fulmotondro estos nur antaùvespere, kaj la malkuragxo, sendube, estas unu el plej teruraj malvirtoj. Tiel diris Jesxua Ha-Nocri. Ne, filozofo, mi malkonsentas: gxi estas la plej terura malvirto. Ekzemple, ne timis ja la nuna prokuratoro de Judujo kaj eksa tribunuso de legio tiam, en la Junulina Valo, kiam la ferocaj gxermanoj preskaù dissxiris la giganton Ratobucxulo. Sed pardonon, filozofo! Cxu vi, malgraù via granda sagaco, imagas, ke pro homo kriminta kontraù Cezaro ruinigos sian karieron la prokuratoro de Judujo?
– Jes, jes ja, - plorgxemadis Pilato en la dormo.
Kompreneble, li ruinigos. Matene li tion ne estus farinta, sed nun, nokte, cxion konsiderinte, li konsentas perei. Li oferos cxion por savi de la ekzekuto la tute senkulpan malprudentan revulon kaj kuraciston!
– Nun ni cxiam estos kune, - diris al li en la songxo la cxifonvestita filozofo vagabonda, nesciate kiel aperinta sur la vojo de la kavaliro kun la ora lanco. - Kie estos unu, tie oni atendu la alian! Kiam oni mencios min, tuj ankaù vin oni mencios! Min, la forlasitan infanon kiu ne konas siajn gepatrojn, kaj vin, filon de regxo astrologiisto kaj de Pila, la bela muelistidino .
– Jes, mi petas, ne forgesu, menciigu pri mi , la filo de astrologiisto, - petis Pilato en la songxo. Kaj ricevinte en la songxo kapjeson de la apude iranta almozulo el En-Sarid , la kruela prokuratoro de Judujo gxoje ploris kaj ridis en la dormo.
Bonega estis cxio, sed tiom pli terura estis la vekigxo. Banga ekgraùlis kontraù la luno, kaj la glita, kvazaù oleita, blua pado rompigxis sub la hegemono. Li malfermis la okulojn kaj la unua afero kiun li konsciis estis la fakto, ke la ekzekuto tamen okazis. Lia unua movo estis rutine krocxigxi je la koljungo de Banga, poste per la malsanulaj okuloj li sercxis la lunon kaj vidis, ke gxi iom forflankigxis kaj igxis pli argxenta. Gxian lumon rompis malagrabla, alarma lumo flagranta sur la balkono antaù liaj okuloj. En la mano de centuriestro Ratobucxulo nigre fumis flamanta torcxo. Tenante gxin li kun timo kaj malico rigardis la dangxeran beston pretan por la salto.
– Kusxu, Banga, - diris la prokuratoro per malsanula vocxo kaj tusis. Per la mano sin sxirminte kontraù la flamo li daùrigis: - Ecx nokte, ecx cxe la luno mi ne havas kvieton. Ho, dioj! Ankaù vi, Marko, havas fian oficon. Soldatojn vi kripligas…
Plej mirigite Ratobucxulo rigardis la hegemonon kaj tiu rekonsciigxis. Por forvisxi la impreson de siaj malnecesaj, duondorme ellasitaj vortoj, la prokuratoro diris:
– Ne ofendigxu, centuriestro, mia situacio, mi ripetas, estas ecx pli malbona. Kion vi volas?
– Venis la estro de la sekreta servo, - trankvile diris Marko.