– Ah ne, ne, - respondis Niza kaj kaprice elsxovis antaùen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo sxajnis, ke sxia vizagxo, la plej bela el cxiuj de li iam ajn viditaj, igxis ecx pli bela, - mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Cxu vi volas, ke mi sidu hejme kaj aùskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por aùskulti la najtingalojn.
– Ekster la urbon? - konsternigxis Jehudo, - sola?
– Kompreneble, ke sola, - respondis Niza.
– Permesu, ke mi vin akompanu, - diris Jehudo sufokigxante. Liaj pensoj konfuzigxis, li forgesis pri cxio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun sxajnis nigraj.
Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.
– Kial vi silentas, Niza? - humilvocxe demandis Jehudo, adaptante sian pasxon al la sxia.
– Cxu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? - subite demandis Niza kaj haltis. Cxi tiam Jehudo tute malspritigxis.
– Nu bone, - finfine cedis Niza, - ni iru.
– Sed kien, kien?
– Atendu… unue ni eniru cxi tiun korton kaj tie interkonsentu pri cxio, cxar mi malvolas ke oni klacxu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.
Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.
– Iru al la olivbieno, - flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, - al Getsemano , trans Kidronon, cxu vi komprenis?
– Jes, jes, jes.
– Mi iros antaùe, - sxi daùrigis, - sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antaùen… Kiam vi transiros la torenton… cxu vi scias, kie estas la groto?
– Mi scias, mi scias…
– Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu cxi tie. - Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazaù sxi tute ne parolis kun Jehudo.
Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston cxe la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis gxin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.
Nun li sxangxis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la cxirkaùo. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj cxirkaù Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurgxo kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis pretersxvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne aùdis la trumpetojn mugxi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torcxo versxis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj . Tamen ankaù ilin Jehudo perceptis malklare, al li sxajnis, ke super Jersxalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis levigxanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje sxajnis al li, ke antaùe, inter la dorsoj kaj vizagxoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed gxi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monsxangxobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvocxe malbenis…
Sed cxio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud gxi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron’ por pasi al ties kontraùa bordo. La akvo milde plaùdis cxe liaj piedoj. Saltante de sxtono sur sxtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj gxoje konstatis, ke la vojo inter la gxardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruinigxinta pordego de la olivbieno.
Jehudon, kiu jxus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la gxardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.