– Cxu li necesigis ke oni lin arestu? - malserene demandis Pilato.
– Ne, prokuratoro, ne, - tre trankvile respondis Afranio, - la aùdaca malsagxulo lasis sin kvietigi per la promeso, ke la korpon oni entombigos.
Kompreninte la diritan Levio kvietigxis, tamen li deklaris, ke nenien li foriros kaj ke li deziras partopreni la entombigon. Li diris, ke li ne foriros ecx mortigote, kaj por tiu celo li ecx prezentis pantrancxilon, kiun li havis kune.
– Cxu oni lin forpelis? - obtuzvocxe demandis Pilato.
– Ne, prokuratoro, ne. Mia anstataùanto permesis al li partopreni la entombigon.
– Kiu el viaj anstataùantoj estris la tacxmenton?
– Tolmajo , - respondis Afranio, kaj angore redemandis: - cxu li faris eraron?
– Daùrigu, - diris Pilato, - mi trovas nenian eraron. Gxenerale, mi iomete perpleksigxas, cxar sxajnas, ke mi renkontis homon kiu neniam eraras. Tiu homo estas vi.
– Levion Mateon oni akceptis sur la cxaron kun la korpoj de la ekzekutitoj, kaj proksimume post du horoj oni atingis senhoman intermonton norde de Jersxalaim. Tie la tacxmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon kaj entombigis en gxi cxiujn tri ekzekutitojn.
– Cxu nudaj?
– Ne, prokuratoro, la tacxmento havis por tio hxitonojn. Al cxiu entombigato oni metis ringon sur la fingron. La ringo de Jesxua havis unu entrancxon, la ringo de Dismas, du kaj tiu de Gestas, tri. La fosajxo estas fermita, plenigita je sxtonoj. Tolmajo scias la rekonilon.
– Ahx, se mi estus antaùvidinta tion! - diris Pilato kun cxagrengrimaco. - Ja mi devus interparoli kun tiu Levio Mateo…
– Li estas cxi tie, prokuratoro!
Largxe malferminte la okulojn Pilato dum kelka tempo rigardis Afranion, poste li diris:
– Mi dankas al vi pro cxio farita pri tiu afero. Bonvolu sendi al mi morgaù Tolmajon, anticipe sciiginte al li, ke mi estas pri li kontenta; kaj vin, Afranio, - la prokuratoro prenis el la posxo de la zono, kusxanta sur la tablo, fingroringon kaj prezentis gxin al la estro de la sekreta servo, - mi petas akcepti tiun memorajxon.
Afranio sin klinis:
– Tio estas granda honoro, hegemono.
– La tacxmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallaùdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jesxua.
– Jes, prokuratoro, - diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:
– Al mi, cxi tien! Lumilon en la portikon!
Afranio jam iris en la gxardeno kaj malantaù la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antaù la prokuratoro, kaj la luna nokto retirigxis en la gxardenon, kvazaù forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstataù Afranio sur la balkonon pasxis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la gxardenon kaj malaperis.
La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe aùdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.
La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhaùta, cxifonvestita, lin tutan kovris krustigxinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazaù lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo aù sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.
La silento daùris longe; gxin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizagxo sxangxis la koloron, li sxanceligxis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.
– Kio estas al ci? - demandis Pilato.
– Nenio, - respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazaù li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo eksxvelis kaj resxrumpis.
– Kio estas al ci, respondu, - ripetis Pilato.
– Mi estas laca, - diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.
– Sidigu cin, - Pilato montris al la braksegxo.
Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la segxo, jxetis timigitan rigardon sur la orajn brak’apogilojn kaj sidigxis ne sur la segxon sed sur la plankon apude.
– Diru, kial ci ne sidigis cin sur la segxon? - demandis Pilato.
– Mi estas malpura, mi gxin makulus, - diris Levio rigardante malsupren.
– Tuj oni donos al ci por mangxi.
– Mi ne deziras mangxi, - respondis Levio.
– Kial ci mensogas? - paceme diris Pilato, - ci ne mangxis la tutan tagon aù eble ecx pli longe. Nu bone, ne mangxu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la trancxilon kiun ci havis.
– La soldatoj gxin de mi forprenis kiam ili kondukis min cxi tien, - respondis Levio kaj sombre aldonis: - Oni redonu gxin al mi, mi devas gxin reporti al la posedanto, mi gxin sxtelis.
– Por kiu celo?
– Por distrancxi la sxnurojn, - respondis Levio.
– Marko! - kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro pasxis sub la portikon. - Lian trancxilon al mi donu.
El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantrancxilon, donis gxin al la prokuratoro kaj foriris.
– Kie ci prenis la trancxilon?