La prahomo eligadis tiujn ĉi sonkompleksojn, komence, sen ia ajn difinita senco; ili ne estis pli signifaj ol blekado, per kiu la bestoj esprimas kelkajn elementajn sentojn. Laŭ la opinio de Marr, la menciitaj sonkompleksoj estis sendube uzataj ankaŭ dum dancado, senvorta kantado, religia kulto, sorĉado kaj precipe dum la laboro: ĉasado, kolektado de sovaĝaj fruktoj, fiŝkaptado.
Iom post iom la elementaj sonkompleksoj, eligataj komence kiel nekonsciaj reagoj sen aparta signifo, fariĝis, iamaniere signaloj kaj poste signoj aŭ anstataŭantoj (simboloj) de la fenomenoj ĉirkaŭantaj kaj interesantaj la koncernan hom- grupon. Okazis la unua asociiĝo inter la sono kaj la objekto aŭ fenomeno.
Tiu asociiĝo, ankoraŭ tre neklara kaj eĉ konfuza, estis esenca por la parolata lingvo, kiu ja estas nenio alia ol daŭra simbola asociigado inter la sonoj kaj tiuj fenomenoj, kiujn ili signas kaj tiel ankaŭ iamaniere anstataŭigas.
Miljaroj devis forpasi antaŭ ol la homo ekkonsciis pri tiu ĉi vere revolucia ebleco. "Grandega estis la revolucia signifo de tiu momento - diras Marr - kiam la mano kaj la okuloj estis anstataŭigitaj de aparato tute koncentrigita en la kapo, en senpera ligiteco kun la cerbo, en ĝia proksimo, kaj en rilato kun la buŝo kaj la lipoj". Foje ekkonsciinte pri tiu ebleco, la homo nepre devis daŭrigi sur tiu vojo. La gesta lingvo restis ankoraŭ dum longa tempo la ĉefa komunikilo, sed ĝi estis ĉiam pli helpata de la sona lingvo, tio estas de sonaj simboloj signifantaj ankoraŭ tre nebulajn, kompleksajn, faskajn kon- ceptojn pri multnombraj objektoj, fenomenoj, situacioj, agoj, ĉio ĉi depende de la vivmaniero de la koncerna homgrupo. Tiel, ekzemple, "mano" signifis ne nur
Aliaj, inter kiuj estas menciinda alia skota filozofo, Dugald Stewart,
47
grava estas ĝia signifo de racio. Tiun ĉi sencon la vorto
La iom-post-ioma transirado de la mana al la sona lingvo okazadis dum jarmiloj (55). Evoluante, kreskante, diferen- ciĝante, la sona lingvo ĉiam pli forpuŝadis la gestan. Tamen, eĉ ĝis la hodiaŭa tago tiu ĉi lasta parte konserviĝis. Nur la roloj inversiĝis: komence helpata de la rudimenta sona lingvo, la gesta lingvo fariĝis nura helpanto de la sona. La rolo de la gestoj fortigi, kolorigi aŭ nuancigi la vorton, do la sonan esprimon, estas ankoraŭ sufiĉe grava eĉ en la ĉiutaga vivo. Sed ilia plena signifo evidentiĝas precipe en du artobranĉoj: la aktorado kaj la parolarto. Estos, do, necese dediĉi al la gestoj specialan atenton en la dua parto de tiu ĉi libro.
La problemo pri la nombro de "pralingvoj" estas solvita en la jafetida teorio favore al poligenezo. Se, fakte, la unua instrumento de interkompreniĝo estis la gesto, se nur iom post iom, en la longdaŭra procezo de sia homiĝado, nia praulo kreadis al si la sonan lingvon, tiam, evidente, tiu lingvo ne povis esti unueca. Laŭ Marr, "en la komenco" ekzistis nek unu, nek pluraj "pralingvoj", sed ĉiu el la multnombraj
havis kontraŭan opinion. La unuaj vortoj - ili diris - estis la nomoj (substantivoj), dum la verboj estis farataj per gestoj. Ambaŭ starpunktoj estas nekorektaj. Ili atribuas al la prahomo pensan kapablon, kiun li ne povis havi. Nia praulo el la epoko de formiĝo de la sona lingvo tute ne povis efektivigi pensajn operaciojn kiel la hodiaŭa homo. La unuaj vortoj apartenis al neniu aparta gramatika kategorio. Ili havis multoblan, neprecizan signifon, kiu variis de situacio al situacio.
En la rusa lingvo "mano" signifas
Ankaŭ Locke esprimis la penson, ke antaŭ la sona lingvo la homo komprenigis sin per la movoj de diversaj korporganoj. Adam Smith, en la menciita disertacio pri la origino de la lingvo, defendas la opinion de Locke kaj asertas, ke la homo uzis tiun signan, gestan lingvon ĝis oni "ekkonsideris necesa la inventon de artefaritaj signoj, kies signifo estis fiksita surbaze de reciproka interkonsento".
48