La unuaj, la plej primitivaj primatoj aperas komence de la terciaro, antaŭ ĉ. 60 milionoj da jaroj. Ili ĉiam pli evoluas dum la milionoj da jaroj de la paleoceno kaj eoceno, tiel ke en oligoceno, verŝajne antaŭ 30 milionoj da jaroj, jam distingiĝas la plej primitivaj ordinaraj simioj de la same tiel ekstreme primitivaj antropoidoj. En la sekvanta mioceno (antaŭ 20 milionoj da jaroj) la antropoidaj simioj estas jam tre disvastiĝintaj. Iliaj fosilioj estas trovitaj en Eŭropo, Azio, Norda kaj Orienta Afriko. Estas tute certe, ke iu el tiuj fruaj tipoj evolucie transformiĝis en la Homedojn
En tiu malproksima tempo vivis, do, en densaj arbaroj du specoj de simioj. Unuj saltis de branĉo al branĉo uzante ĉiujn kvar membrojn, sed la aliaj, la senvostaj antropoidaj prauloj, faradis tion svingante sian korpon per la antaŭaj membroj, kiujn ili uzis por teni la branĉon kaj por kapti la sekvantan. Tiamaniere ili evoluigis grandegan lertecon de la antaŭaj membroj kaj fariĝis veraj akrobatoj de trapezo.
Multaj antropoidaj simioj plue vivis sur la arboj. Ili restis simioj. Sed kelkaj grupoj de tiuj senvostaj prauloj descendis sur la tersurfacon en la regionoj, kie maldensiĝis la arbaroj, kaj iom post iom adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj. En la nova ĉirkaŭaĵo tiuj antropoidaj estuloj kun parte jam lertiĝintaj antaŭaj membroj relctiĝis ĉiam pli kaj pli uzante por la irado nur la malantaŭajn kaj utiligante por aliaj celoj la antaŭajn membrojn. La paralela, ĉiam pli granda evoluo de la cerbo estis tio, kio kaŭzis unu el la plej revoluciaj ŝanĝoj en la historio de la mondo: la naskiĝon de la homo.
Inter la plej primitivaj antropoidaj simioj troviĝas la t. n. Prokonsulo
52
tekenoj estis almenaŭ tiom inteligentaj, ke ili kapablis ĉasi kaj mortigi per iu ŝtono aŭ simila objekto. Ĝis nun ne ekzistas pruvo, ke ili fakte agis tiel aŭ konscie faris eĉ la plej primitivajn ilojn.
Hodiaŭ estas jam pruvite, ke la unuaj intence faritaj iloj, ĝis nun trovitaj, apartenas al la frua plejstoceno, minimume antaŭ 600 mil jaroj, sed verŝajne eĉ pli. Krude faritaj ŝtonaj iloj, trovitaj en multaj mondopartoj, devenas de tiuj mal- proksimaj tempoj. Tamen, la plej malnovaj ĝis nun malko- vritaj fosilioj de vere homedaj prauloj apartenas al la meza plejstoceno, tre verŝajne al la dua glacia periodo, eble prok- simume antaŭ 450 mil jaroj. Tiujn fosiliojn oni trovis sur Javo
Aliloke en la mondo ekzistis homgrupoj proksimume samtempaj kaj samkarakteraj al la java kaj pekina. El tiuj la plej grava estas la hejdelberga, nomita tiel laŭ la makzelo trovita proksime de Hejdelbergo (Heidelberg) en Germanio. Same kiel la java kaj pekina, li ne havis elstaran mentonon. En la jaro 1954 estas trovitaj en Alĝerio du makzelaj fosilioj, similaj al la hejdelberga. Apud ili estas trovitaj ŝtonaj laboriloj. Kelkaj opinias, ke la Hejdelbergulo vivis en la dua glacia periodo, antaŭ proksimume 450 mil jaroj, dum aliaj lokigas lin en la unuan interglacian periodon, do eble eĉ antaŭ 550 mil jaroj. Estu kiel ajn, en ĉiu okazo estas pruvite kun plena scienca certeco, ke homaj prauloj jam antaŭ proksimume 550 mil kaj 400 mil jaroj estis disvastiĝintaj en tiel malproksimaj regionoj kiel Javo, Ĉinio, Germanio kaj
53