homgrupoj kreadis al si propran lingvon. Sekve, la "komencoj" (jarmiloj) de la sona lingvo estas karakterizataj de grandega diverseco. "Komence - diras Marr - ekzistis multaj lingvoj, kiuj per interkruciĝo aliformiĝadis, kunfluiĝadis, englutadis unu la alian, denove disiĝadis k. t. p., rezulte, do, formante lingvajn unuiĝojn aŭ novajn disiĝojn, ili moviĝadis kaj nun moviĝas al ĉiam malpli granda nombro da lingvoj, kio finfine devos doni al la estonta unueca homaro ĝian unuecan komu- nan lingvon" ([19]).

Aliloke Marr esprimas la saman penson, forte akcentante la ĝeneralan evolulinion, kiu kondukas de multlingveco en la malproksima estinteco al unulingveco en la pli aŭ malpli proksima estonteco: "La jafetida teorio instruas, ke la homaro ne komencis per unu sola lingvo, sed ke ĝi iris kaj iras de multlingveco al unulingveco de la tuta homaro".

Marr, kompreneble, ne pretervidas la diversajn similaĵojn vortajn (radikajn), gramatikajn (strukturajn) kaj sonajn - inter la diversaj lingvoj. Tiun fakton li klarigas ne per la senbaza aserto pri la supozita iama unusola pralingvo, sed per la kruciĝoj, kunfandiĝoj, eventualaj disiĝoj, novaj unuigoj, vortpruntoj k. s. de origine malsamaj lingvoj, kiuj apartenis al diversaj homgrupoj: hordoj, gentoj, triboj, popoloj k. t. p.

Estas tute certe, ke multaj punktoj de la teorio de Marr ne povas esti akceptitaj ([20]). Tamen, al la prezentitaj teoriaj konkludoj pri la lingvoevoluo fortan apogon donas la plej novaj malkovroj sur aliaj sciencaj kampoj.

inter vorto kaj ideo. Sed la lingvo estas ankaŭ historia fakto kaj tial la historio ne povas neglekti ĝin. En pluraj aliaj sciencobranĉoj la lingvo, en tiu aŭ alia sia aspekto, estas objekto de esploroj. Unuarangan signifon por la ekspliko de la lingvooriginoj havas la antropologio: tiu parto de la scienco, kiu okupiĝas pri la formiĝo de la homo el la cetera animala mondo kiel speciala kaj unika estulo Homo Sapiens.

Estas sciate, ke en diversaj partoj de la terglobo estas trovitaj ostaj restaĵoj de niaj antaŭuloj. Surbaze de tiuj restaĵoj - kelkfoje nur pecetoj de kranioj kaj de aliaj ostoj - oni povis rekonstrui en larĝaj linioj la tre longdaŭran historion de la homformiĝo. En la kadro de tiu ĉi konciza prilingva traktato estas necese memorigi nur kelkajn esencajn faktojn.

La unua demando estas kie troviĝas la limo inter homo kaj nehoma animalo. Se oni prenas pure anatomian kriterion, oni povas konsenti kun tiuj antropologoj, kiuj diras, ke la homo fiziologie apartiĝis en la kadro de la cetera animala mondo en la tempo de rekta ekiro sur la tersurfaco aŭ almenaŭ ekde la evoluigo de la pieda arkaĵo. Sed tio per si mem ne sufiĉas. La vere decida kriterio estas la ekuzo de intence faritaj unuaj laboriloj kaj, en ligo kaj paralele kun tio, la

(*) La aŭtoro esprimas sian dankon al s-ro C. St0p-Bowitz, Kuratoro ĉe la Zoologia Muzeo en Oslo, pro la trarigardo de la manuskripto de tiu ĉi subĉapitro, pro liaj afablaj atentigoj koncerne la plej lastajn malkovrojn de la scienco sur tiu ĉi kampo kaj pro la esperantigo de la fakaj terminoj. Tiuj ĉi rimarkoj multe helpis al la aŭtoro kompletigi kaj ĝisdatigi la tekston.

50

kreo de lingvaj rudimentoj. "La mano kaj la lingvo: jen la homaro" - diras Henri Berr en la Antaŭparolo al la verko de J. Vendryes Le Langage. Kaj li daŭrigas:

"Ni opinias, ke tio kio markas la finon de la historio

zoologia kaj la komenciĝon de la historio homa estas la invento de la mano - se oni povas tion diri - kaj tiu de la lingvo; tio prezentas la decidan progreson de la logiko praktika kaj de la logiko mensa" ([21]).

La vivo komenciĝis sur la tero antaŭ proksimume unu miliardo da jaroj. La paleozoikon, ĝis antaŭ ĉ. 170 jarmilionoj, karakterizas senvertebruloj, fiŝoj kaj amfibioj. La mezozoiko, ronde ĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, estas la aĝo de reptilioj. La terciaro komenciĝis antaŭ sesdeko da jarmilionoj kaj en tiu epoko vaste evoluis la mamuloj, inter kiuj la unuaj plej primitivaj primatoj. Nur en la kvaternara epoko, kiu komen- ciĝas antaŭ unu miliono da jaroj, iom post iom formiĝis la homo.

Anatomie la homo, kune kun la prasimioj kaj simioj, apartenas al la grupo de primatoj. Inter la simioj, la plej similaj al la homo el anatomia vidpunkto estas la senvostaj ĉimpanzo, gorilo, orangutango kaj gibono. Laŭ T. H. Huxley, la strukturaj diferencoj inter la homo kaj gorilo aŭ ĉimpanzo estas malpli grandaj ol tiuj, kiuj dividas la gorilon de la malsuperaj simioj. Tial hodiaŭ la familioj de antropoidaj (homsimilaj) simioj (Parapithecidae kaj Pongidae) kaj la familio de homo (Hominidae), al kiu apartenas Homo Sapiens kaj liaj antaŭuloj, estas klasigitaj en unu komuna super- familio, nomata Homoidoj (Hominoidea), nete disigita de la aliaj simioj, el kiuj la orientaj konsistigas apartan superfami- lion de Cerkopitekoidoj (Cercopithecoidea), dum la amerikaj aŭ okcidentaj simioj formas trian superfamilion, nomatan Ceboidoj (Ceboidea).

Перейти на страницу:

Похожие книги