Tiuj sendube konstatitaj faktoj donas plian apogon al la koncepto pri poligeneza deveno de la lingvo. J. Vendryиs prave diras, ke la problemo pri la origino de la lingvo kunfandiĝas kun tiu pri la origino de la homo kaj la origino de la homaj socioj (59).
Kion, do, indikas tiuj konstatoj?
Antaŭ ĉio ili montras, ke la lingvo nek havas vivon per si mem, nek ĝi estas "donacita" aŭ "ennaskita", sed ke ĝi estis kreata iom post iom de la homo dum multegaj jarmiloj. La unuaj komenciĝoj de iaspeca lingvo kiel rimedo de la plej simpla komunikado estas samtempaj al tiu malproksimega epoko de la frua plejstoceno, kiam la unuaj Homedoj intence ekfaris la unuajn plej primitivajn ilojn. Tio certe okazis en la tempo de Pitekantropo, sed tre verŝajne eĉ pli frue. La formo de la hejdelberga makzelo supozigas, ke ĝia portanto ne povis havi artikigitan lingvon. H. G. Wells asertas, ke la hejdelberga makzelo estas "absolute senmentona, multe pli peza ol vere homa makzelo kaj pli mallarĝa, tiel ke estas malverŝajne, ke la lango de tiu kreaĵo povus ĉirkaŭmoviĝi" (60). Aliaj aŭtoroj samopinias kaj akcentas la similaĵojn inter la hejdelberga makzelo kaj tiu de la antropoidaj simioj. Ili aldonas, ke tiu fakto, en konekso kun la muskola strukturo de la lango, indikas, ke tre verŝajne la Hejdelbergulo ne povis uzi sian langon por paroli.
Se, sekve, la Hejdelbergulo kaj liaj prauloj ĝis la unuaj
J. Vendryиs, verko cit. sub (58), p. 8.
H. G. Wells, Л
56
Homedoj ne povis havi artikigitan sonan lingvon, sed tamen devis iamaniere komunikadi - kion montras la fakto, ke ili faradis laborilojn - tiam estas evidente, ke por kontentigi tiun bezonon ili povis uzi nur la gestojn. Tio estas des pli verŝajna pro la unuaranga signifo de la mano-vido en la procezo de homiĝo. Ankaŭ la fakto, ke la unuaj formoj de komunikado kaj pensado en tiu prastadio devis havi kon- kretan karakteron, donas fortegan apogon al la koncepto, ke
la unua rimedo de komunikado estis la movoj de la manoj kaj ankaŭ la gestoj de la aliaj korpopartoj, precipe de la vizago, kiu kapablas esprimi diversajn emociojn. Al tio certe aldoniĝis krioj, komence kiel nekonsciaj, integraj partoj de la sentoj, sed poste ĉiam pli kaj pli ankaŭ kiel iliaj simboloj.
Sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj strukturoj de la tempiaj kaj fruntaj loboj, kiuj respondas al la cerbaj partoj de la parolo. Tiun fakton pluraj (61) interpretas kiel signon, ke tiu pratipo jam posedis rudimentojn de la parola lingvo.
Nun ni rigardu la Neandertalulon, kiu vivis en la lasta interglacia periodo (ĝi komenciĝis proksimume antaŭ 150 mil jaroj) kaj kies fosilioj estas trovitaj ankaŭ en geologiaj tavoloj apartenantaj al la lasta glacia periodo, komenciĝinta antaŭ 2.120 mil jaroj kaj finiĝinta antaŭ 60 mil jaroj. Ĉe la Neandertalulo la cerbaj centroj de la parolo estas ankoraŭ neperfekte evoluintaj. Surbaze de tio, kiel ankaŭ laŭ la karaktero kaj grandeco de la palato kaj la formo de la malsupra makzelo, oni povas konkludi, ke la Neandertalulo jam evoluigadis la sonlingvon. Tiurilate ne multe gravas, ĉu la unuaj sonkompleksoj estis SAL, BER, JON, ROŜ, kiel opinias Marr, aŭ iuj aliaj sonoj. Kio gravas, estas la senduba fakto, ke la sona lingvo formiĝis dum multaj jarmiloj, treege malrapide, kunlige kun la tuta evoluo de la homo kaj de liaj komunikaj organoj. La laŭgrada enkondukiĝado de la parol- lingvo okazis nur iom post iom, per transirado al tiu ĉi nova formo plej kredeble el la mana aŭ gesta sistemo de komunikado.
se oni opinias, ke nur la sona lingvo estis ekde la plej fruaj komenciĝoj utiligata, restas la fakto, ke jam en tiuj plej fruaj komenciĝoj de homiĝo, nome ekde la epoko, kiam estis faritaj la unuaj iloj, niaj prauloj estis larĝe disvastiĝintaj sur la terglobo. Ne nur la restaĵoj de la Neandertalulo kaj de la postaj tipoj, sed ankaŭ la fosilioj de la Pitekantropo, de la Hejdelbergulo kaj de iliaj samtipuloj estas trovitaj en diversaj lokoj je grandegaj distancoj unuj de la aliaj. Ĉu, do, estas imageble, ke tiuj niaj prapatroj, kiuj ankoraŭ duonkurbaj vagadis, en malgrandaj grupoj, en etaj hordoj, tra vastaj regionoj, povus krei al si ian unuecan lingvon?
Tute ne!
Nenio favoris tion, ĉio estis kontraŭ ĝi. Oni ne forgesu, ke tiuj niaj prauloj disponis nek pri skribo, nek pri literaturo, nek pri lernejoj, nek ili havis telefonon, radion, televidon, ŝipojn, fervojojn, aviadilojn kaj aliajn trafikilojn, kio, kune kun similaj faktoroj, efikas unuecige, kuntene sur la lingvon! Oni ankaŭ ne forgesu, ke la tero tiam estis maldense loĝata kaj ke la kontaktoj inter la unuopaj grupoj estis tial malfortaj. Nia praulo vivis plejparte en sia grupo, izolite de la aliaj grupoj.