Ne nur leĝoj ĉe ili ne certigas la honeston, sed ili tute ne scias, kio ĝi estas. La dentradoj interkroĉiĝas kun la plej ekzakta perfekteco, nenie okazas ekpuŝiĝo, nenie troviĝas grincanta lagro en la socia mekanismo kaj ĉion ĉi tenas en ekvilibro nur la komuna
Mi intencis demandi lin pri la psikologiaj motivoj, sed memorinte pri mia librara fiasko, mi devis konsterne ekscii, ke ili ne havas koncepton pri la animo, ĝuste pri tio, kio ŝajnas plej lume brili ĉe ili sur la tuta mondo.
Sed tiam de kie venis ĉio ĉi kaj kio subtenas ĝin en ili?
Balbute kaj kortuŝite mi konfesis mian miradon. Mi sincere deklaris, ke mia cerbo fiaskis.
Mi rakontis kiel multaj, diversflankaj kaj zorgemaj institucioj certigas ĉe ni la normalan fiuon de la socia vivo, ke la leĝo, mono, justofaro reguligas la interŝanĝon de la varoj kaj eĉ plue, la infanoj dum longaj jaroj estas edukitaj pri moralo, bono kaj honesto, dum ĉe la hinoj nure la animo, la komuna spirito kuntenas la tuton kaj tamen pli perfekte.
Min kaptis vera oratora impeto parolante pri tio, ke mi tamen ne vidas la komunan fonton de ĉiuj ĉi aferoj: kie estas tiu animo, de kie ĝi venas kaj kio inokulas al ili ĉi tiun miraklon?
Li petis min pli detale priskribi la koncepton de la animo.
Mi respondis, ke la animo estas tiu abstrakta koncepto, kiu kapabligas la homon por bonfarado kaj kreado. Por ekzempto mi menciis, ke ankaŭ ĉe ni ekzistas hospitaloj kaj aziloj por la maljunuloj.
– Kaj kion vi opinias – mi diris -, kio igas la homojn konstrui hospitalojn? Nu, tio estas la animo.
– Hospitalon konstruas la masonisto per maŝinoj kaj betono – li respondis. – Kiel miksiĝas ĉi tien la koncepto de la animo?
En la unua momento mi koleretis pro lia nekomprenemo. Sed mi ekmemoris pri mia iama klinika okazo: oni forigis la katarakton el la okuloj de iu sesjara knabeto, sed li tamen ne povis ekkoni la figurojn eĉ post semajnoj. Li klare vidis sian patrinon, sed tamen li eksciis nur el ŝia voĉo, kie ŝi staras.
Nome, en la cerbo de la infano ankoraŭ mankis la interrilato inter la bildoj kaj ties konceptoj. Li devis lerni la vidon ĝis monatoj, ĝis li povis finekzerci la interrilatojn.
Nun mi kredis, ke mi komprenas ĉion. Ĉi tiuj homoj edukiĝis en la rigidaj realaĵoj, do ili sentas la animon ne tiel, kiel ni. Eble per aliaj sentorganoj, ne per siaj cerboj, ĉar ilia cerbo kapablas percepti nur la palpeblajn kaj gustumeblajn aferojn.
Mia nuna tasko estas do la sama, kiu kun la vidigita knabo: mi devas konduki lin al la interrilato de la faktoj kaj la animo. Li certe havas koncepton pri ĝi, la kazoo estas ja la plej kompleta animo! Mi ellaboris veran strategian planon kaj mi demandis:
– Kial vi konstruas hospitalon?
– Ĉar ekzistas malsanuloj kaj maljunuloj. Por kio alia ni konstruus? Kial iras viaj malsanuloj al hospitalo?
Mi ne komprenis, kiel ĉi demando venas ĉi tien.
– Ĉar ili volas resaniĝi.
– Nu, kaj kiel vi povas demandi, kial ni konstruas hospitalon? Por ke ili resaniĝu!
Kompreneble mi ne estis venkita per tia banala aforismo kaj mi decidis ne lasi lin el miaj manoj.
– Tio estas nur la nuda celo – mi respondis. – Sed ne la kaŭzo. Helpi niajn homfratojn kapabligas nin la animo, kiu estas la ligilo, pleniganta la interspacon inter la faktoj de la malsano kaj de la konstruado. Se diri ekzemplon, ĝi estas simila al la mortero inter la brikoj, sen kiu disfalus la muro. Do, ĉi tiu instigas nin al helpo. Ĉu vi jam komprenas, kion mi volas ekscii?
– Nun ankoraŭ malpli mi komprenas. Kial devas ekzisti interspaco? Se ĉe vi ne estas senpera kohero inter la malsano kaj la konstruado, sed interiĝas fremda koncepto, ĉi tiu ne kunligas, sed disigas ilin same, kiel ĝuste la mortero estas heterogena materio inter la brikoj; kaj la fakto, ke io bezonas glumaterialon, dokumentas nur pri ĝia disfalema karaktero. La cemento ne bezonas glumaterialon, estante per si mem unusola kompaktaĵo kaj ĝuste tial ĝi estas pli perfekta.
– Ho, la homa animo ne estas fremda materialo, sed la tuta enhavo de nia vivo! Kial dezirus resaniĝi la malsanulo, se lia vivo ne havus animan celon? Kaj la esenco de la helpo estas ne la sensenta betono de la hospitalaj muroj, sed la animo. Ne sufiĉas la pinĉilo, medikamento kaj bandaĝo, la ĉefafero estas la
Nature mi devis ĉion parafrazi tiel, ke la interligajn animajn kroĉilojn mi komparis al la fortolinioj de la magneto. Post longa klarigado li deklaris: