Mi jam vidis, ke tiamaniere li neniam lernos la esencon de la amo, do mi menciis, ke ni, eŭropanoj estas ĉiuj la adeptoj de granda profeto, kiu antaŭ dumil jaroj deklaris, ke ni devas sendiference ami ĉiun nian homfraton, do la amo devigas ne nur kontraŭ malvastaj grupoj, sed kontraŭ la tuta homaro.
Mi rakontis, kiel bela kaj plezura igas nian vivon ties sekvado, la religia kredo, kiu plibeligas nian animon, ĝin plenigas per plezuro, kiu konsolas kaj donas azilon kontraŭ la sortbatoj, kiel edifa estas la konscio pri la senlima mizerikordo, kiu donas apogon al la animo.
– Ĉu ne estus pli simple sekurigi la vivon jam de komence? – li demandis.
– Kiel tiu demando rilatas al la temo?
– Sekurigi kaj fari ĝin pli elkalkulebla.
– Sed kial?
– Por ke vi ne devu rifuĝi el la malcerto al la malcerto. Konfuzaj kaj sencelaj kaŭzoj estigas nur konfuzajn kaj sencelaj "efikoj".
Kompreneble per tio mi ne fariĝis pli saĝa. Mi respondis, ke lia respondo estas multe pli konfuza ol nia vivo, kiun la ĝenerala leĝo de la amo starigis sur firmajn fundamentojn, kaj kunligis la tutan homaron.
Li respondis, ke miaj novaj vortoj kontrastas kun la aliaj, diritaj pri la amo, sed li estas certa, ke inter tiuj du la antaŭa diris la veran situacion, ĉar, se la amo estus deviga kontraŭ ĉiuj niaj homfratoj, ĝi jam ne estus nomebla amo, same, kiel se la tuta surfaco de la tero suprenleviĝus al la alto de la Himalaja montaro, neniu asertus pri la tero, ke ties ĉiu punkto estas montpinto, sed oni nomus ĝin ebenaĵo kaj ni eĉ ne havus apartan vorton pri la montpinto. Tamen li opinias, ke tiu profeto verŝajne estis hino, en kiu ekzistis la kazoa stato, nur ni ne komprenis la instruitajn matematikajn tezojn kaj faktojn, verŝajne tial, ke ni havas animon, kiu konfuzas la komprenon, kaj anstataŭ simple konsciiĝi pri liaj vortoj kaj transnaskiĝi al la stato de l'kazoo, ni serĉas en liaj vortoj "konsolon", "belon", kaj "plezuron". Evidentas, ke tiamaniere ni neniam havos vivon.
Kontraŭ tio mi akre protestis. Mi deklaris, ke la esenco de la homo tamen ne estas lia mano, piedo aŭ stomako, sed lia interna memo kaj la animo sin nutras per la belo kaj varieco, kiujn ĝi same bezonas, kiel la stomako la manĝaĵon.
Ĉi tion li diris tute nekomprenebla kaj petis min klarigi, kio estas la belo, kiun la animo bezonas kaj kio estas esence la animo, kiu bezonas ĝuste tiajn aferojn, kiajn la homo mem ne bezonas, dum mi tamen asertas, ke la animo estas la homo mem. Ĉar, – li diris, – mi klarigis ĝin antaŭe kiel glumaterialon de la agadoj, sed li konjektas, ke ĝi estas ne nura disigilo, kiu ŝoviĝas inter la faktojn de la efektiva mondo, sed ĝi havas ian memstaran estadon kaj ŝajnas esti tre konfuza afero. Ĝi kondutas kiel vivaĵo, mi atribuas al ĝi nutradon kaj digeston, sed tamen mi ne povas priskribi ĝian formon.
Nevole mi devis rideti. Mi rememoris pri iu el miaj malnovaj pacientoj. Tiu venis al la militŝiparo kiel mallerta doklaboristo. La bubo estis tre stulta, kaj lia militinstruo kaŭzis multan zorgon al liaj superuloj. Dum lia kuracado ankaŭ mi mem okupadis min pri lia instruo. Longe mi rakontis al li pri la glora destino de la angla militŝiparo, pri la brila pasinto de la Unuiĝinta Reĝlando, kaj mi priskribis, kiel dolĉan nutron ricevas nia animo el la tradicioj.
Fine, kiam mi demandis, ĉu li jam scias, kio estas la tradicio, li respondis:
– Ĝi estas eble ia pudingo.
Nun mi havis proksimume la saman taskon kontraŭ Zatamon.
Por klarigi la sencon de la animo, mi menciis al li la plej eminentajn verkojn de la beletristiko: Hamleton de Shakespeare, Anna Karenina de Tolstoj kaj la Kreutzer-Sonaton, la Ferfabrikiston de Ohnet, la Sinjorinon de Kamelioj de Dumas, Per-Ginton de Ibsen kaj entute la klasikajn verkojn, kiuj penetras en la plej profundon de la homa animo, suprenportante kaj elmontrante la sekretajn risortojn de la kaŝe kirliĝantaj pasioj, precize analizante la misteron de la sekretplena Memo, la memkonfliktojn kaj subkonsciajn inhibiciojn, kiuj ofte disigas unu de la alia eĉ la plej serenajn animojn, pelas ilin al disonancoj kaj katastrofoj, eĉ pli, – kiel Raskolnikov, – al la murdo, sed sammaniere ilin interpacigas kun la malamiko kaj eĉ kun la morto. Mi akcentis, kiel profunda kaj preciza estas la milflanka karakterizo de la individueco de Anna Karenina, kiel granda travivaĵo estas ekvidi la tragedion de nia animo en la animbatalo, kiun doktoro Faŭsto aŭ Per Gint luktas kun si mem.