– Nia korpo konsistas el atomoj, tiuj difinas niajn dezirojn, ĉar tiuj estas la reala mondo. Cetere ne estas imagebla, ĉar aliel ne povas ekzisti. Nome pri tiuj konceptoj, kiujn vi komparis al la fortlinioj de la magneto, post miaj detalaj demandoj vice evidentiĝis, ke tiuj estas nek atomoj, nek vibrado, sekve tiuj estas neekzistantaj aferoj. Kaj kio ne ekzistas, tio ne estas.
Terura estis tiu rigida pensado, kies malvarmega atmosfero frostigis min. Tamen li petis daŭrigi mian rakonton, ĉar – kiel li diris, – tamen devas miaj vortoj enhavi ian realan sencon, nur mi ne povas esprimi.
Do, anstataŭ senfrukta ideologia disputo mi ekparolis pri mia patrio. Mi rakontis, kiel altvalora estas la bona amiko, kiu estas konfidebla eĉ en la danĝero, se ni bezonas defendon kontraŭ la malamo de niaj malamikoj. Kiom dolĉigas nian vivon la amikeco, la amata edzino aŭ la varma familia rondo. Kia feliĉo estas dum malvarmaj vintraj vesperoj ĉirkaŭsidi kun amatoj la fornon. Kristnaske, ĉe la festotago de la amo aĉeti donacojn al ili, aŭ ĉe aliaj festotagoj inviti niajn amikojn, en kies rondo povas disvastiĝi sprita babilado pri teatro, arto, pri etaj okazaĵoj kaj kiom beligas la vivon, se ni ilin regalas.
Mi kompreneble devis aparte klarigi la amikon, malamon, edzinon, feliĉon, teatron, arton kaj regalon. Ĝoje mi vidis, ke Zatamon aŭskultis miajn vortojn tre atente, prenis notlibron kaj pri mia rakonto skribis notaĵojn al si. Mi jam komencis esperi, sed fine li deklaris, ke inter miaj vortoj li kredas malkaŝi kelkajn kontraŭdirojn.
– Mi esperis – li diris, – lerni ion de vi, ĉar vi parolis pri ia kunlaboranta helpo, kiu ŝajnis montri al lerta matematika intelekto, sed mi eraris. Ĉar en via lando la kazoajn aferojn oni rigardas validaj nur por apartaj grupoj, kio pruvas, ke ĝi jam ne estas kazoo, ĉar kontraŭ aliaj vi ĝin ne plenumas. Se vi favoras iujn, kiujn vi imagas al vi pli proksimaj, tio estas farebla nur, se vi por la aliaj donas malpli aŭ nenion. Konklude same la aferoj, donitaj al la amikoj, kiel la aferoj, nedonitaj al la eksterstarantoj, tute konformas al la koncepto de la kazi. Viaj amikoj ja ne ricevas la donajojn pro bezono aŭ bazo de la ekvilibro, sed – almenaŭ tiel mi komprenas el viaj vortoj, – sole tial, ĉar vi inventis la kazian koncepton: "amikeco."
– Kaj koncerne la vorton "amo" – li daŭrigis, – laŭ mia opinio vi intencas per ĝi signi ke al la homoj, starantaj ekster certa malvasta grupo, vi devas malpli korekte konduti, ol ili meritas laŭ sia natura ekzisto. Sed ĉi-okaze kial vi nomas la saman koncepton alifoje per la vorto: "malamo?"
Min konsternis la nekomprenemo kaj mi komencis klarigi la diferencon, sed li persistis ĉe la aserto, ke kio estas trans la reciprokeco kaj ekvilibro, tio estas kazi kaj ne havas sencon ĝin dissolvi je du diversaj vortoj. Kaj se ni donas diversajn sencojn al tiuj du vortoj, tio pruvas nur nian konfuzan vidon.
– Aŭ – li daŭrigis – kial oni devas estimi la edzinon kaj amatinon super la valoro de ŝia natura ekzisto? Ĉiuj virinoj havas ja la samajn organojn! Krome, laŭ mia opinio, vi faras diferencon ankaŭ inter la infanoj laŭ tio, ĉu ili devenas el via semo aŭ el tiu de aliulo, kvankam ankaŭ infanoj el fremda semo devenantaj ekzistas tute same, sed vi la antaŭajn infanojn nomas viaj "propraj", kvankam ĉiu persono estas nur la propraĵo de si mem, ĉar lia vivo naskiĝis al li mem, ne por la generinto. Kaj al tiaj infanoj vi alportas kristnaske donacojn, dum al la ceteraj ne. Krome ĉi tiun agon vi aspektigas tiel, ke vi donas trans la ekvilibro kaj reciprokeco kaj eĉ pli, vi emfazas tion antaŭ la infano, kiel ion tre justan, kio estas duoble kazi. Nome, la infano same havas rajton pri sia propra parto el la komunaj bonaĵoj, kiel ĉiu alia kaj malĝuste estas ŝajnigi, kvazaŭ la infano ĝin ricevus de ni, kaj eĉ sen rekompenco.
Sed li ĉefe malpravigis la kristnaskon, el kio li opiniis, ke ni devas pli malami niajn homfratojn je aliaj tagoj. Vane mi klarigis, ke la kristnasko estis kreita ne por la malamo, sed por la amo, li persistis, ke la amo jam supozigas la ekziston de malamo, kiel la lumo la ombron kaj nur tie povas kreiĝi por ĝi aparta vorto, kie ekzistas ankaŭ ĝia kontrasto, ĉar tio, ke ni iun amas, jam enhavas en si mem, ke kontraŭ la aliaj ni devas konduti malpli utile, do, la amo estas jam per si mem kazi kaj alportas kun si la konfliktojn, koliziojn, putriĝon, zorgojn, malsaton, lavangsimilan akumuliĝon de kaziaj aferoj kaj per tio la ruiniĝon de la produktado kaj de la komuna bonstato.
Li opiniis, ke verŝajne ĉe ni estas multaj behinoj, kiuj, kvankam ili scias, kiom malĝuste ili agas, tamen klopodas pli manĝi, malpli labori kaj tranŝovi la laboron al aliaj, ĉar ili estas inokulitaj per la veneno de la amo.
Li ne komprenis, kial ni nomas utila ĝuste tian staton, kiam ni havas malpli multe el la laboro kaj pli multe el la manĝaĵo. Niaj organoj bezonas ekvilibron kaj la troŝarĝo estas egale malutila, ĉu la muskolojn ĝi trafas aŭ la stomakon.