Li atente aŭskultis miajn vortojn kaj fine deklaris, ke ni verŝajne pereas en la abismo, kreita de ni mem, ĉar anstataŭ, vidante la aferojn laŭ ilia klara realo, ni simple vivus, ni prefere ebrie erarvagadas en la labirinto de inkubaj problemoj, fermitaj en si mem. Li esprimis la opinion, ke la animo estas iu terura malsano, kiu konfuzas ĉion kaj malhelpas la elformiĝon de la kazoa egalpezo. Li nur miris, kial la animon, kiel ion fuŝitan kaj konfuzitan, ni devas senĉese analizi tra longaj libroj, anstataŭ, ke ekkoninte ĝian senutilon, ni forĵetus ĝin kaj serĉus alian aferon, per kiu ni povus vivi.

– Ankaŭ ĉe ni okazas, – li diris, – ke la fabrikado de la metilalkoholo, vitriolo aŭ celulozo fuŝiĝas. Malbone fabriki ĉiujn ĉi oni ja povas laŭ cent kaj cent manieroj, sed ni rigardus frenezulo tiun, kiu dediĉus sian vivon por priskribi, kia estas la malbona celulozo, laŭ kiom da manieroj ĝi povas malboniĝi kaj por kiom multaj celoj oni ne povas uzi ĝin. Niaj libroj enhavas nur la fabrikadon de la bona celulozo, pri kio ĉe vi eĉ unu linio ne estas skribita. Sed ĉefe mi ne komprenas, kial vi nomas kreaĵo kaj verko tion, se iu forŝparante de la kreado sian laboron, misuzas sian vivon por la analizado de malbonaj kaj maljustaj aferoj.

Mi vane protestis kontraŭ la aserto, ke tiuj estas malbonaj kaj maljustaj aferoj. Mi jam vidis, ke por ĉi tiuj homoj nur la pudingo estas nutraĵo, do mi jam intencis respondi nur al la demando, kial oni skribas la librojn.

Mi diris, ke ili estas skribitaj por distro, kiu bonfartigas la homon, do ni ĝin bezonas. Al la demando, kio estas la distro, mi menciis la legadon, ludon kaj babiladon. Kompreneble li deklaris, ke ankaŭ ĉi tiuj estas kaziaj aferoj.

– Ĉe vi eĉ la babilado estas kazi? – mi demandis surprizite.

– Ne estas tia la necesa interparolado. Sed kiel mi konjektas, vi parolas pri la parolado, farita por si mem, kiu, ĝuste tial, ne povas tiel bonfartigi la homon, kiel la kreanta laboro.

– Sed dum la postlabora tempo!

– Tiam ni bezonas ripozon. Aŭ kion vi opinius pri la homo, kiu alveninte laca al sia celo, sidiĝus, sed eĉ sidante movus laŭ paŝado siajn piedojn? Ĉu tio estus agrabla? Kaj por kiu tamen agrablas, tiu same devus trovi agrabla la superfluan, kiel la necesan paroladon, eble ĉi lastan eĉ plie kaj serĉus la okazon foruzi sian tempon de la neceso al la superfluo, dum la aliaj okupiĝas pri la necesaĵoj, kaj produktas, kio jam ne estas kazoo. Se ni taksas la superfluaĵojn valoraj, tio estas la ĝermo, el kiu naskiĝas la kaziaj aferoj, kiujn vi nomis belo, distro, beletristiko kaj ceteraj sensencaĵoj.

Mi vidis el ĉio ĉi, ke propre li ne komprenas, pri kio temas, kaj mi rimarkis, ke radike diferencas la tempo ŝtelita for de la laboro kaj la freŝiga distrado, kiun oni faras post honesta laboro kaj tiu akcelas ĝuste fortigi la laborkapablon de la korpo kaj cerbo. Sed li obstine ripetis: – El la kulto de neestantaj aferoj estas gajnebla nure malutilo, ĉar ni mem vivas en la estanta mondo.

Mi longe cerbumis pri ekzemplo de distro, kiu eĉ el la vidpunkto de la kazoo ne estus akuzebla. Fine mi menciis la ŝakludon, kiel la distron de la animo, kiu al neniu estigas malutilon.

Mi desegnis la ŝaktabulon, poste sur malgrandaj paperpecoj la figurojn, kaj mi klarigis la regulojn, kio – mi emfazas, – estis malfacilega tasko. Neniam mi havis tiel neinstrueblan lernanton. Kiam mi klarigis jam tri fojojn, ĉe la kvara li denove demandis:

– Sed kio estas la celo?

– Elmeti la reĝon de la kontraŭulo – mi diris kaj komencis denove klarigi.

Fine, post multaj ŝultrolevadoj, li konsentis ludi. Mi antaŭenpaŝis per peono kaj fingromontris, ke nun sekvas li. Li simple prenis mian reĝon, metis ĝin flanken de la tabulo kaj demandmiene min alrigardis.

– Kaj kian sencon nun ĝi havas? – li demandis stultmiene.

Mi kolereme ĝin remetis.

– Tio ne eblas tiom simple!

– Vi vidas, ke ĝi eblas!

– Sed vi devas plenumi la regulojn! Tiamaniere ĝi kompreneble ne havas sencon. Se vi ludas laŭregule, vi vidos ĝian sencon.

Ni komencis denove la ludon, kaj malfacile ni eĉ finis ĝin. Nature mi venkis.

– Kaj nun? – li demandis.

– Nun mi estas la venkinto.

– Kio estas tio?

– Mi gajnis.

Longe li pensadis. Evidente li ankoraŭ nun ne komprenis.

– Kaj kio estas tio? – ekvoĉis fine.

– Ke mi venkis.

– Vi klarigas unu vorton per la alia, kion vi verŝajne bezonas tial, ĉar neniu el ili ambaŭ havas rilaton al la realo.

Li ne kapablis kompreni, kial ni faris – laŭ liaj vortoj – tiel longe kaj artifike la nenion, kiu eĉ tiam ne havus sencon, se mi estus jam komence elmetinta lian reĝon. Kaj li konkludis, ke ankaŭ nia tuta privata kaj publika vivo devas konsisti el komplikado de la nenio, ĉar niajn agojn direktas imagitaj idoloj. Se ni valorigas la nenion kiel realaĵon, el tio povas elkreski nur mizero, konfliktoj kaj akumuliĝo de kaziaj aferoj, kiuj ĉiuj devenas verŝajne el la malsano, kiun mi nomas animo kaj sentimento, kaj kiu nin retenas de la kreado.

Перейти на страницу:

Похожие книги