Min afliktis la aroganta tono kaj mi kontraŭdiris, ke ĝuste la animo estas la naskinto de la kreitaĵoj. Tiu estas, kiu nin flugigas, tiu la homojn suprenlevas de la griza humo kaj instigas al kreado.

Argumente mi menciis la pentradon, laŭdante la ravan grandiozecon de Mona Liza, la katedralojn, skulptaĵojn, la tombajn monumentojn, ornamajn marmorfrontojn de la publikaj palacoj, sed li obstine ripatadis.

– Ĉio ĉi tio pruvas, ke vi foruzas vian energion de la kreanta laboro, ĝi elbalancas kaj flankenreligas ĝin. Nur tion mi ne komprenas, kiel vi povas nomi flugilo la jugon, kiu malhelpas vin en la facila travivo de la vivo, kiu pelas vin al erarvojoj, al la labirintoj de problemoj kaj al sensencaj konfliktoj? Ĉi tiu ŝargo ne nur ne levas, sed vin malhelpas en la progreso kaj vin premas malsupren, sed ne al la tero, kiu estas la sola, vera tereno de la vivo, sed sub la teron, kie vi ŝanceliĝadas en la mallumo kaj ne povas elgrimpi al la simpla, sunluma realo. Ties rezulto estas la multaj sortbatoj, malamo, mizero, beletristiko, necerteco, donaco, subpremo, amo, mensogo, pentraĵoj kaj ĉiuj tiuj vivŝarĝoj, kiujn vi rakontis.

Kaj mian tutan rakonton li rigardis nur dokumento pri tio, ke la sola maniero travivi la vivon estas la kazoo, la kunlabora helpo, kiam ĉiu laborante por unu komuna celo, dediĉas sian vivon al la komuno.

– Ĉi tion – li daŭrigis, – vi nature signas per amo sinofero kaj per aliaj strangaj, kun la realo ne kunligitaj vortoj, kvankam tiuj vortoj estas unue neestanta konceptoj, due, iliaj rezultoj estas rekta kontrasto de la serena kazoo, kiu estas la sola maniero de la reala utilo kaj kiun vi ne konas.

Ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto. Mi deklaris, ke en mia patrio ĉiu ŝtatano dediĉas sian vivon al unu komuna celo, ĉar ĉiu scias, ke per la perdo de la patrio perdiĝos ĉio. Mi menciis kiel la plej grandiozan ekzemplon de la komuneca ideo la armeon, rakontante la batalojn de niaj prauloj, per kiuj ili fondis la nunan mondhegemonion de mia patrio.

Zatamon dum iom da tempo atente min aŭskultis, sed sur lia vizaĝo pli kaj pli videbliĝis iaspeca maltrankvilo kaj fine ekstarante li deklaris, ke la hodiaŭa lernado verŝajne troŝarĝis mian cerbon, ĉar mi jam eĉ ne povas kompreni liajn vortojn, kaj miaj lastaj vortoj jam ne nur al la realo ne havas rilaton, sed eĉ inter si ne havas interligon.

Sed mi ne lasis min ekhalti. Denove mi komencis klarigi al li la majestan taskon defendi la patrion. Fine mi sukcesis komprenigi, ke troviĝas okazoj, kiam la civitano devas oferi sian vivon por vivan teni la patrion.

Post tio li demandis, kio estas la patrio.

Mi diris, ke ĝi estas la komuno, do la sumo de la civitanoj. Sed tiam li jam miajn komencajn vortojn ne komprenis kaj demandis, kiel ni povas vivi sume kaj komune tiel, ke ni unuope ĉiuj mortas.

Mi senesperiĝe, mansvingis, el kio li konkludis, ke mi devas esti tre laca.

Li intencis foriri. Vane mi asertis, ke ĉio, kion mi rakontis, estas plene konforma al la reala vivo. Vane mi asertis, ke ankaŭ mi profesias per la kuracado de vundoj kiujn antaŭe faris aliaj, li respondis, ke miaj vortoj fariĝas pli kaj pli kontraŭdiraj, kaj mi nepre observis ion malprecize en mia patrio.

Mi plenforte insistis reteni lin. Mi promesis al li ĉion klarigi, kaj tiam li nepre komprenos min.

Zatamon residiĝis.

– Sed kial vi ĉion ĉi faras? – li demandis.

– Ĉar ni kapablas senti.

– Ni havas la samajn sentorganojn, kiel vi kaj tamen ni ne faras.

– Ĉar vi sentas la lumon, varmon, voĉon, sed la beaton ne.

– Kio estas do tio, kion vi nomas beato?

– La kontentiĝo de la animo.

– Do tion ke la animo satiĝas?

– Ian tiaspecan aferon.

Li ekcerbumis.

– Ĉu via animo satiĝis dum nia ŝakludo?

– Ho jes, ĉar mi venkis. Nu, vi ekzemple ne sentas la ĝojon en tia afero.

– Kaj kiel vi sukcesas fari, ke ambaŭ ludantoj venku?

Malgraŭ mia deprimita humoro mi ekridetis.

– Kiel vi imagas tion? Ludo estas por ke ni ĝin ludu ne por , sed kontraŭ unu la alia.

– Kaj ĉu la malvenkanta ludanto estas ankaŭ beata?

– Tute ne. Tiu estas malbeata. Sed aliokaze ankaŭ li povas esti venkanto.

– Kaj kial malbeatigi la duonon de la ludantoj?

Ĉi demando – sincere konfesante – iome konfuzis min, kaj mi devis forte koncentrigi miajn pensojn por komprenigi la situacion.

– La afero estas jena – mi komencis. – La beato signifas al la animo iaspecan energio-akiron kaj kiel ĉiu energio, eĉ tiu devenas el ia nivel-diferenco: el la sukcesoj, kiujn akiris mi kaj ne aliuloj.

– Ekspliku tion pli kompreneble!

Por klarigi mi menciis al li la kutimajn ordenojn ĉe la militŝiparo, mi rakontis pri la potenco de la faraonoj, pri la trezoroj de la maharaĝoj, kaj poste mi ekzempligis ankaŭ la poŝtmark-kolektadon.

– Kaj nu, – mi diris fine, – kian sencon havus la ordenoj, se sur ĉiuj brustoj pendus la samaj ordenoj? Kio bonfartigus la hindan maharaĝon, se ĉiu havus tute samkvantan diamanton aŭ la poŝtmark-kolektanton, se ĉiu havus Maŭritius-poŝtmarkon?

Li kapneis.

– Sajnas, por la beato necesas la malbeato ne de unu homo, sed tiu de tre multaj.

Перейти на страницу:

Похожие книги