Longe mi pensadis pri liaj vortoj. Dece al korekta ĝentilhomo, tiujn mi volis ne refuti, sed kompreni. Mi denove trapensadis ĉiujn liajn frazojn, sed ju pli mi cerbumadis, des pli konfuzaj ili ŝajnis al mi.

Fine mi devis konvinkiĝi, ke iliaj doktrinoj estas nure kriplaj sensencaĵoj, tute nekompreneblaj por la logika, angla pensmaniero, kaj mi povas aserti, ke ĉiu kulturita civitano de mia patrio estus konkludinta la samon.

El la tuta konversacio mi ekkonis nur, kio mankas ĉe ili kaj al kio ili estas senkapablaj. Ege malmulte por kompreni la sekreton de la hina vivo.

Mi decidis provizore rezigni pri la esploro, konfidante la solvon de miaj problemoj al la tempo kaj al miaj personaj spertoj.

<p>SESA ĈAPITRO</p>

La aŭtoro partoprenas en la publika vivo de la hinoj kaj okupiĝas per kuracista praktiko. – La mirinda kuracista scienco de la hinoj. – La aŭtoro fariĝas senkulpe mortiginto, post kio li forlasas sian postenon. – La hinoj koten tretas la infanan animon. – La aŭtoro fariĝas tekslaboristo, sed la enuo preskaŭ puŝas lin en katastrofon.

Iutage Zatamon komunikis al mi, ke mi jam verŝajne lernis sufiĉe kaj mi povas fariĝi valora ano de la hina socio. Li rimarkis, ke kvankam la strukturo de mia cerbo ŝajnas ne sufiĉe klara kaj verŝajne la perfektecon por la kompleteco de la vivo kiel staton mi ne atinĝos, tamen mi povas fariĝi utila ano, se mi klopodos pri la praktika vivo.

Li menciis, ke li okupiĝis pri kelkaj certaj behinoj, kiuj, kvankam ili malhavis la kazoan staton, tamen povis plenumi la taskon de la vivo. Ili kompreneble ŝanceliĝadis en siaj agoj, ĉar ilia cerbo malhavis la naturan kompason, sed la lernitaj metodoj tamen formis tiel iliajn agadojn, ke la nekuracista laiko ne povis rimarki la organan mankon, simile, kiel la surdmutulo ellernas la parolon el la lipoj de aliaj, kvankain la voĉon, kiun tiu elbuŝigas, li neniam travivas laŭesence.

Do, li komunikis ke mi jam povas forlasi la hospitalon kaj komenci la vivlaboron.

Do mi estis forsendita kaj mi ektremis pro mia estonto. Mi staris senkonsile, kaj mi demandis, kion mi devas fari. Mi ja ne povas scii, kie estas bezonata laborulo, kie mi povas havi postenon.

Sed li respondis, ke mi iru tien, kien mi volas, kaj ne deziru direktadon. Ĉiu mem scias plej bone sian kapablon kaj enmiksiĝi en la aferojn de la aliaj estus kazi.

Liaj vortoj min ja tute ne trankviligis; kontraŭe, min plenigis la plej granda necerteco. En mia patrio ĉiu diplomo de ĉiu lernejo havas fikse difinitan valoron, la civitano precize scias, al kiu posteno ĝi rajtigas, kiu estas la ĉefulo de tiu oficejo kaj kiu interrilatas amike kun tiu el siaj amikoj. Ĉio havas difinitan kaj klaran vojon; sed kion mi komencu ĉi tie, en la lando de la anarkio, elĵetite al la necerteco?

La unua problemo estis la loĝado. Ĉar la metodon akiri manĝaĵon mi jam sciis, sed pri la loĝcirkonstancoj mi eĉ palan ideon ne havis.

Forlasinte la hospitalon, mi longan tempon vagadis en la ĉirkaŭaĵo, poste mi iris en la arbaron, sed de tie la malvarmeta aero min repelis.

Fine, kolektinte mian tutan energion, mi enpaŝis iun domon. Mi intencis peti iun loĝanton, ke li donu al mi lokon por unu nokto. La hinoj estas facile gastigemaj (gastamaj oni vere ne povas ilin nomi) kaj espereble mi sukcesos akiri tranoktejon, kiel mi jam sukcesis ĉe mia alveno ĉi tien.

Mi malferinis ĉiun pordon. Tiuj estis kompreneble sen seruroj, kaj ĉe mia enpaŝo la loĝantoj eĉ ne turnis sin al mi. Ili neniun priatentas, ĝis la veninto ekparolas. La koncepton de la nedezirinda gasto ili same ne konas kiel tiun de la dezirinda.

La unua, al kiu mi enpaŝis, estis leganta. Mi ne volis lin ĝeni. La dua jam senveste kuŝis en la lito. En du loĝejoj mi neniun trovis hejme. Fine la trian mi petis doni tranoktejon.

– Kial? – li demandis. – Ĉu ne estas neokupita loĝejo?

– Ĉu estas? – mi demandis interesiĝe.

– Mi ne povas scii. Rigardu mem.

– Do, kiu registras la loĝejojn?

– Neniu – li respondis kaj forturnis sin.

Se mi montrus mian belohinan legitimaĵon, eble mi estus ricevanta informon, sed mi ne tro kuraĝis per ĝi demonstracii, ĉar mi estis lasita libera, kiel utila ano de la socio kaj, kiel posten-kandidato, mi ne volis montradi, kion mi ne scias. Mi devas vivi el mia energio, do mi devas ellerni ĉion per mi mem.

Mi senvorte turniĝis kaj trairis la tutan domon.

Nu, ĉiu loĝejo havis loĝanton, aŭ la ekipaĵo montris, ke ĝi estas loĝata. Fine, en la dua etaĝo, sur la pordo mi trovis slipon:

"Mi transloĝiĝis".

Mi malfermis la pordon. Ankaŭ tie ĉi ĝi estis neŝlosita.

Перейти на страницу:

Похожие книги