Daŭrige li deklaris, ke estus pli bone, se la jogano ne flugetadus, sed li restus sur la tero kaj senĝene nutriĝus per la viando de la sankta bovino. Ĉar, – kiel li diris, – nenia flugetado povas ŝangi nian fizikan ekziston, kaj el la vidpunkto de la kazoo estas same malutile, ĉu ni kripligas nian propran korpon aŭ tiun de aliaj, ĉar ĉiuj korpoj estas konformaj kaj realaj.

– La fakto, – li daŭrigis, ke la animo pelas vin super aŭ sub aliajn, pruvas, ke ĝi ne estas por la egalpezo kaj harmonio, sed ĝuste el tiuj, kiuj vin malekvilibrigas.

Li trovis karakteriza, ke maharaĝoj vivas ĝuste tie, kie la animoj de la joganoj flugetas en la alto, dum ili malsatas kaj iliajn korpojn mordadas pedikoj.

– Nia korpo konsistas el atomoj – li ripetadis – kaj tiun fakton ne povas ŝanĝi ia ajn anima flugetado. Por kazia intenco eble ni povas imagi, ke ni bezonas ne aeron kaj nutraĵon, sed malsaton kaj diamantojn, eĉ povas atingi renversiĝon de nia ĝojo al kontraŭnatura stato, kion vi prave nomas beato por distingi ĝin de la laŭnatura ĝojo, sed tamen vi ne povas aliformigi vian pulmon kaj digestajn organojn. Sed tio tute ne necesas, ĉar la postuloj de nia naturo estas tre facile kontentigeblaj, dum la kreado de la diamanto, piramido kaj ora kaleŝo estas ege malfacila, kaj ni povas ĝin fari nur por la malutilo de nia pulmo kaj stomako.

Li povis trovi nenian diferencon inter la vivoj de la maharaĝo kaj de la joganoj. Li nomis ambaŭ malsanaj.

– Do, kiel vi opinias entute pri la animo – mi demandis, ĉar la disputo iom trolongiĝis, kaj mi jam intencis aŭdi la koncizan rezulton.

– La animo estas malsano, ĉar ĝi staras disonance al la korpo. Ĝŝis kiam vi ne povas la korpon biologie transformi kaj akordigi al ĝi. La animo ĉiam okazigos nur vian ruiniĝon.

Dum kelkaj momentoj mi luktis kun mi mem, mi intencis respondi kolere, kvankam mi sciis, ke mi nenion atingos per tio. Ke mi tamen sukcesis min bridi, tio estis dankebla nur al tio, ke mi ekkonsciis, ke nia disputo jam flankeniĝis de la temo, kaj pri la plej grava demando eĉ nun mi ne ricevis informon.

Li jam estis ĉe la pordo, kiam mi postkriis, ke mi deziras ricevi respondon nur pri unu demando.

Zatamon sin turnis, kaj mi demandis:

– Respondu: kio subtenas en vi la kazoan spiriton? Se ĉe vi ne estas justofaro, leĝo, edukado, kio tamen subtenas tion, kion vi nomas kazoo kaj ekvilibro?

– Kio subtenas la ekvilibron? La ekvilibro mem. Nur diferencaj pezoj ekbalancas la pezilon!

Do, li intencas denove eviti la respondon! Kaj per tiom facila aforismo! Tiu obstineco iom post iom vekis en mi la suspekton, ke li eble ja ne estas nekomprenema kiel li ŝajnigas, sed li kaŝas antaŭ mi zorge fermitajn sekretojn. Sed mi jam decidis ne lasi al li elgliton. Li nepre devas respondi al mia demando aŭ deklari, ke li ne volas malkaŝi la sekreton.

– Ĉu vi emas respondi al mia demando, aŭ ne? – mi donis al li la rektan demandon.

– Kion vi esence ne komprenas?

– Mi ne komprenas ĉi tiun perfektan kunlaboron! Ĉi tie neniu havas deviantan, individuan celon. Kiel estas imagebla la senleĝa leĝo, la senmorala moralo? Kie estas la forto, kiu certigas la cirkuladon laŭ la orbitoj?

– Mi ne scias – li respondis, – kiel eblas tion demandi. Kio igas la planedojn rondiri laŭ elipsaj orbitoj? Ĉu ne la planedoj mem, kies mas-gravito efikas tiel?

Poste li parolis pri tio, ke ankaŭ la gravitado ne estas io memstara, sed ĝi estas la planedo mem, sekve ĉio, kio okazas, tial okazas tiel, ĉar ĉio, kio estas, ekzistas . Poste li daŭrigis:

– Forto estus nur bezonata, se ni volus ŝanĝi la orbitojn, ĉar forton bezonas nur la elbalancigo de la ekvilibra stato. Ĉi tiun forton efikas ĉe vi la animo. Vi rigardas la kazoon ŝtalforta leĝo de la kunlaboro kaj esploras la leĝdonanton, kvankam ĝi simple nur estadas. Kompleta ordo povas deveni nur de io estanta per si mem, ĉar tion certe plenumas ĉiu afero. En la fiziko tiun oni nomas "la vojo de la plej malgranda kontraŭstaro", kia estas ekzemple la perpendiklo por la libere falanta substanco. Ĉiu leĝdono estas per si mem malutila interveno, kiu signifas debalanciĝon, ĝermon de eraroj kaj necertecon, do: kazion.

– Eble ni ne parolu per kosmaj metaforoj, – mi diris, – ĉar tio deflankigas nian diskuton. Mi deziras informojn pri via socia sistemo.

– Vi parolas, kvazaŭ la homo ne estus ero de la kosmo. Laŭ vi la realo estas metaforo kaj mi jam tute ne miras, ke inverse vi rigardas viajn neestantajn problemojn estantaj realaĵoj.

– Kiel kompreni tion? Ĉu vi eble volas per tio diri, ke la gravitado kaj la kazoo…

– Jes, ili samas. Ankaŭ la homo vivas en la kosmo, do la kazoo ne estas leĝo aŭ kutimo, sed la realo mem de la kosmo, kun kiu ĝi esence identas. Ĉio kio ekzistas en la mondo ekzistas laŭ la kazoo, ĉar la kazoo estas la ĝenerala realo. Kio estas ekster ĝi, tio ne ekzistas, ĉar ĝi estas kazio, kiu estas la neesto.

Перейти на страницу:

Похожие книги