– La beato, kiel energio, estas proporcia kun la akirita nivelo, kiu estas mezurebla nur per la situa rilato al tiu de aliaj. La ulo estas des pli beata, super ju pli multajn homojn li leviĝas, kaj tiu tute ne estas aliel imagebla. Sed ĝuste la deziro de la beato estas la risorto, kiu nin instigas al kreado kaj laboro. Sen tiu ni eĉ nun grimpadus sur la arbobranĉoj, kiel antaŭ jarmiloj.
Li deklaris ankaŭ tion tute nekomprenebla kaj konkludis, ke la beato estas ankaŭ neatingebla fantomo.
– Ĉar, – kiel li diris, – sekvas el la esenco de la aferoj, ke super ĉiujn homojn povas leviĝi maksimume unu homo, do la ceteraj estas memkompreneble ĉiuj malbeataj.
Li esprimis la opinion, ke la beato eĉ ne povas ekzisti, ĉar, se ĝi ekzistus, ĝi jam ĉesus esti.
– Kiel kompreni tion? – mi demandis.
– Ĉiuj viaj fiksaj ideoj ĉesas ekzisti en la minuto de la efektiviĝo, kaj viaj imagitaj celoj, – kiujn vi kutimas nomi kulturaj klopodoj – diferencas de la realaj celoj ĝuste laŭ tia esenco. La malsatulo suferas nur tiom longe kiam li estas malsata, sed satiĝinte li sentas feliĉon, kaj lian feliĉosenton ne malaltigas la fakto, se aliuloj ankaŭ satiĝis, ĉar la stomakon kontentigas ne la malsato de aliaj, do, ne la koncepto de la niveldiferenco, sed la materia realeco de la satiĝo. Sed via animo nutriĝas nur el la malsato de aliaj. La admiralo fariĝus malbeata, se ĉiu fariĝus admiralo kaj la poŝtmark-kolektanto forbruligus sian kolektaĵon, se iu bonintenca registaro, – kiu intencus akiri ĝeneralan beaton, – sukcesus doni al ĉiuj civitanoj Maŭritius-poŝtmarkon. Same, kiel la ĝeneraligo de la amo signifus ties ĉeson kaj ties transformiĝon al la kazoo, samtiel ĉesus la beato, se ĉiu povus atingi ĝin. Ĝuste tial estas senfrukta la klopodo de viaj filozofoj por elpensi la ŝtaton de la komuna beato. Do, ĉu estas imagebla tiaspeca afero, kiu estas nur ĝis ĝi ne estas?
Mi intencis interrompi liajn vortojn, sed li daŭrigis:
– Sed ni pripensu, ĉu entute materiale povas esti kontentigeblaj la kulturaj bezonoj? Nome, la klopodo de via animo estas neniam la helpo, sed la elrabado de aliaj, ĉar nur tiu donas niveldiferencon. Sed la stomako de via animo estas truhava sako, kies plenigo ne estas ebla. La amplekso de nia reala stomako estas strikte difinita. Ne povas eniĝi pli, ol difinita kvanto de manĝaĵo kaj la troŝarĝo de la stomako estas same dolora, kiel la malsato. Ni malbonfartas same en la varmo, pli ol dudekkvar celsius-gradoj kaj malpli ol dekok gradoj, sed viaj kulturbezonaĵoj ne havas, supran limon. Se viaj reĝoj veturas en oraj kaleŝoj kaj portas diamantornamajn vestaĵojn (kio estas jam per si mem nenecesa), ili tamen ne permesas al la popolo uzi sian restintan laborenergion por la bonfarto de la fizika ekzisto de la popolo mem, sed ili konstruigas piramidojn por si mem, aŭ militiras kontraŭ la aliaj popoloj por subjugigi ilin kaj mizerigi ilin al la celo de la nivela diferenco. La animo instigas vin ĉiam nur por piedpremi kaj ne por helpi unu la alian kaj eĉ pli: tute sencele, ĉar la celo estas ja neatingebla.
– Vi nomas la beaton iaspeca satiĝo. Do, nur la korpa satiĝo estas atingebla, sed tio des pli perfekte. Se tiu estus via vivcelo, super-fluiĝus ĉe vi la juĝisto, policisto, soldato, kaj la varoj povus esti eksponataj sengarde en la magazenoj al laŭplaĉa bezono, ĉar por kazoa homo havas nenian sencon eluzi la laborforton de aliaj por krei al si mem superfluajn objekton kaj tiel malpliigi la fortojn, kiuj kreas la necesajn objektojn.
– Iam vi asertis, – li daŭrigis – ke la mono certigas la justan dividon de la varoj. Tute male: oni devas certigi nur la nejustan dividon de la varoj per la antaŭa divido de la aĉetilo. La realaj celoj estas facile atingeblaj sen la perforta regulado de la divido, ĉar niaj korpaj vivceloj estas vere malgrandaj, nur la fantomo de la beato de la animo pelas vin al interbatalaĉoj. La animo estas la baza kaŭzo de la senĉesa rabado kaj batalo.
Mi ne volis lasi senvoĉe ĉi falsan aspektigon de la animo kaj kontraŭdiris, ke ni povas atingi la animan beaton ne nur per la leviĝo super aliajn, sed ankaŭ per la memhumiliĝo kaj per la rezigno je la tera bonfarto. Por ekzemplo mi menciis la budaismon, kiu klopodas ĝuste por komplete venki la materiajn dezirojn. Mi menciis la joganojn, kiuj ne portas lanan vestaĵon, kaj ili povas ĝis semajnoj resti sen nutriĝo, dum ili suprenleviĝas per la flugiloj de la animo de sur ĉi dezirŝarĝata tero al ĉielaj sferoj.
– Mi ne primiras – li respondis, ke la animo estas tiom konfuza kaj en si mem disharmonia afero, tiom pli ne, ĉar inter Ia beato de la maharaĝoj kaj joganoj konstatas diferencon nur vi, kiuj kredas esti kontraŭtezoj ankaŭ la amo kaj malamo.