Kaj kion ajn mi faris, mi povis ĝin fari nur sola. Kion ajn mi faris, nenio okazis. Vane mi saltis elinter la bridoj tio ne havis sencon, ĉar mankis la bridoj. Kvazaŭ mi pugnobatus la aeron! Kaj mi restis ĉiam sola. Mia seneĥe kriita vivo nenie povis sin alkroĉi. Mi ŝvebis en la spaco, kie ne estis supro kaj malsupro, antaŭo kaj malantaŭo. Nur rigidigite mi baraktis en la nekontentigebla vivsopiro. Sen kontraŭstaro nenio estas akirinda, ne estas travivaĵo, ne estas vivo.
Kaj mi klare vidis, ke inter ĉiuj miaj malsanoj la senamika stato estas la plej terura. Neniu estis, kiu min amus, kiu min prizorgus. Jes, inter ili ne estas zorgoj, sed tiom pli malbone. Mi bezonis iun, kiu mian manon ekprenas kaj min defendas. Jes, vere, tie ne estas malamikoj kontraŭ kiuj defendi sin, sed prefere ili ekzistu. Eble pravas Zatamon, ke la amikeco estas kreebla nur kun la malamikeco, sed prefere ili estu ambaŭ. La spacon oni nepre devas plenigi per io, krei fiksajn punktojn, al kiuj relativiĝu la vivo, la progreso, ĉar la spaco mem estas nenio, ĝi estas netolerebla ĉar ĝi ne estas.
Mi rememoris, ke neniu riskas iri sola en la Saharon. Ne pro la danĝeroj, sed ĉar la homaj nervoj ne elportas la absolutan silenton, kiun kutime oni neniam spertas en la naturo.
Mi bone sentis, ke mia baraktado estas nur la sencela spiregado de la vojaĝantoj en la ascendanta aerbalono, kiu spiregado neniel povas kompensi la maldensiĝon de la aero.
Mi ja devis apogi min al iu, mi devis ekpreni ies manon, ĉar mi klare sentis, kiel mi treniĝas de tago al tago al la rando de la abismo kaj, se mi enfalos, mi ne povos plu saviĝi.
SEPA ĈAPITRO
En tia humoro krepuskis la mateno de mia sekvanta tago. Post la laboro mi rapidis al la marbordo, kie mi faris longajn promenojn. Ĉirkaŭe svarmis la senbrua, amorfa amaso de la hinoj en tiu nedeĉifrebla stranga, senorda ordego, kiu tute memorigis min al formikejo.
Kiam mi vidis ilian saĝe atentan rigardon, malgraŭ miaj ĉiuj ĝisnunaj spertoj vekiĝis en mi nova kaj nova sopiro alproksimiĝi. Tio hodiaŭ eĉ pli forte min instigis, sed kiam la vorto jam venis al mia lango, ĉiam detenis min la angoro, ke ankaŭ hodiaŭ mi estos malakceptita, ŝiriĝos la trostreĉita kordo de miaj nervoj, kaj mi faros ian stultaĵon.
Mi jam trairis dekfoje la promenejon, kaj jam vesperiĝis, kiam la amara sento forpelis min el ilia medio. Por rifuĝi de la tento kaj de la katastrofa rifuzo, mi suprenkuris la rokon.
La aero estis varmeta kaj ŝarĝita per odoroj, la Luno majeste leviĝis el la ondoj kaj rompiĝinte sur tiuj en mil pecojn, ĝi dancis la dancon de la nimfoj. La maro kun sia eterna muĝo karesis la bordon kaj sur la rokoj, dividiĝinte en mil perletojn, refalis, kiel fea vualo. Malproksime la akvo luladis strangajn birdojn kaj la grilo ĉirpis sub longbuklaj arboj. Mian koron plenplenigis la ebria sopiro, la volo al la vivo, dum la hinoj senvorte promenadis solaj, sidis, aŭ kuŝis, eĉ rigardon ne ĵetante al la disvolviĝinta poezio de la naturo.
En tiu momento ekveis en mia koro la konscienco, ke trans tiu grandega akvo, malproksime miaj amikoj en la klubo ĉasadas pri la Jollie Joker, en la Hyde-parko oratoroj eksplikas siajn ideojn, sinjorinoj en feaj tualetoj rapidas al la teatro kaj sur la stratoj ekfulmantaj lumoj reklamas la novajn stelojn de la kino.
La sento de la senpoveco premtordis mian koron. Mi saltleviĝis. Kelkajn momentojn mi ankoraŭ luktis kun mi mem, sed mi jam estis malforta. Mi konvinkiĝis, ke la soleco ne estas plu tolerebla.
Mi malsuprenkuris de la roko kaj el mia animo jam tute malaperis la antaŭa angoro.
Sur la strando jam maldensiĝis la promenantoj.
Sur iu benko kuŝis virino. Altfrunta, serena Afroditevizaĝo, kies ĉarmon eĉ pliigis la unupeca, malpeza vesto. Mi alproksimiĝis. Si ekparolis:
– Ne starigu min. La apuda benko estas vakanta.
– Ne kuŝi mi volas – mi diris decide. – Mi volas interparoli.
Ŝi tuj leviĝis.
– Kion vi deziras?
Mi fingromontris al la maro.
– Ĉu vi vidas la maron? Ĉu vi ne sentas la vesperon? Ĉu vi ne sentas ĉion ĉi agrabla?
Oni estas tre kripla kun tiu mankhava vortaro, en kiu troviĝas nur tiaj neperfektaj vortoj por la majestaj kaj ravaj aferoj. Ĉe ili estas ĉio nur kazoo kaj kazi, de kiuj mi jam satiĝis ĝis super mia gorĝo tiel, ke mi jam sentis min malsana eĉ aŭdinte ilin. Mia animo flugetis en la supraj sferoj de la sopiro kaj mia lango lamiris, katenite al ilia kripla lingvo.
– Jes – ŝi respondis, – agrabla. Kion vi deziras?
– Kion mi deziras?! – mi diris senpacience. – Nenion! Varmecon! Mi volas al vi proksimiĝi!
– Ĉu al vi estas malvarme?
– Tute ne.
– Do, kial vi diras tamen?