Mi estis tute sola. Nek en la laborejo, nek sur la stratoj iu min alparolis. Mi ne povis ludi eĉ unu kartludon, ili ja ne konas la ludon. Mi pensis, ke mi pentros por mi ludkarton kaj ludos sole, sed kien mi kaŝu ĝin? Ja ĉiutage alvenas la purigisto, kaj se oni ĝin ekvidos, oni min rigardos behino.
Foje, apud la teksmaŝino, forgesinte mian staton, mi ekfajfis valson. Miaj kunlaborantoj ektime alkuris kaj mi rapide silentiĝis. Mi devis priatenti eĉ mian spiradon.
Mi deziris almenaŭ kunloĝi kun iu ajn, nur por ke iu estu apud mi, eĉ se li min ne alparolas; sed neniu loĝas kun la alia en la sama ĉambro kaj mi tute ne kuraĝis mencii mian deziron.
Mia sensocia ĉambro taŭgis nur pro tio, ke mi elploru mian doloron vespere post zorga fermo de la pordo. Mi alpremis mian vizaĝon al la kuseno kaj ploregis, ke mia koro preskaŭ fendiĝis. Sed mi devis atenti, por ke neniu min aŭdu kaj ankaŭ tio ne donis trankviliĝon.
Mi kuradis tien-reen, kiel la sovaĝa besto, fermita en kaĝo, serĉante vivon, aeron. Mi staris tie, en la plej granda karcero, ĉar vane mi estis libera, se la aero ne estis libera ĉirkaŭ mi. Mi velkadis senamike, malplene, en la lando de la nenio, inter la senfina, enteriga kanto de la teksmaŝinoj kaj la tomba silento de mia ĉambro, kaj miaj vivenergioj forvaporiĝis en malplena, senenhava vivo, sen tio, ke nur unufoje mi povus diri, ke mi atingis ion.
Foje mi malvarmumis kaj dum tri tagoj kuŝis en febro, kaj ĉu vi kredas, ĉu ne, mi havis ĝojon per la malsano. Ĉar io okazis, kuracisto alvenis, kiu interesiĝis pri mia stato.
Memkompreneble li proponis min enportigi al la hospitalo kaj en la radia fornego mi resaniĝos dum dek minutoj.
Mi malakceptis; respondante, ke mi estas ankaŭ kuracisto, mi scias, ke mia malsano ne estas grava, ke mi resaniĝos ankaŭ hejme, ke li nur sendu unu kovrilon al mi kaj vizitu min ĉiutage…
Li surprizite esprimis sian miradon, kial mi persistas tian atavisman metodon, kiam mi post duonhoro povus sane reiri al la fabriko, sed fine li konsentis kaj vizitis min krome dufoje.
Kiome mi bezonis iom da amo! Sed ankaŭ mia malsano forpasis, kaj mi fariĝis pli malsana resaniĝinte, ol mi estis en febro.
Malespere mi vidis, kiel pasas unu tago post la alia, formalŝparante la mallongan homan vivon. La tagoj kunfluis grize, mi ne sciis, ĉu du monatoj aŭ du jaroj forpasis. La hinoj je ne havas kalendaron, similan al la nia: ne estis dimanĉo, festtago, jubileo, evento, amuzo, sortobato; unu tago pasis post la alia, grize, malplene, ne estis limŝtono, al kiu la homa animo povus sin apogi.
Iam, ekpensante, ke mi eble devas ĉi tie morti sen unutaga vivo, la ektimo tiel min trafulmis, ke hejmenirante mi ne povis endormiĝi. Mia baraktado komenciĝis hejme per malĝoja plorego, poste la malespero pli kaj pli superregis min tiel, ke mi ne povis plu min bridi. La kusenon, premitan sur mian buŝon saltleviĝante mi disŝiris en terura kolero kaj ŝirante mian hararon, frapante mian kapon per miaj pugnoj mi volis ataki ĉion kaj dispecigi je mil pecoj ĉiun meblon de mia karcero.
Nun ankoraŭ ia grandega animforto min retenis de la senprudentaj agoj, sed mi sentis, ke ĝi estas la lasta ŝarĝprovo de mia anima ekvilibro. Se baldaŭ ne okazos ia ŝanĝo, teruraj aferoj sekvos.
La sekvantan tagon mi apenaŭ povis ĝisatendi la finon de la laboro. Mi sidiĝis sur la rapidvagonaron, tien-reen flugis per ĝi, esperante, ke la rapideco okupos mian atenton. Sed mi devis krome imagi diversajn, multkolorajn bildojn: ke antaŭ mi staras la pordego de la infero kaj mi estas la maŝinisto kaj flugigas al la damno centojn da virinoj kaj infanoj. Mi elkuris al la arbaroj, plengorĝe kriegadis, kie neniu min vidis kaj aŭdis, suprenkuregis, dum mia pulmo kaj muskoloj povis, poste mi kuris kun sovaĝa furiozo al iu arbo kaj pikadis ĝin per mia poŝtranĉilo.
Sed mi sentis, ke ankaŭ tio malproksimigis la katastrofon nur per unu tago.
Triatage mi akiris aŭton el la remizo. Ankaŭ ĝi estis komuna predo. Mi elveturis malproksimen kaj tie, kurigante la aŭton al arbo, mi rompigis ĝin tiel, ke mi falinte al la fenestro, vundis mian vizaĝon. La unua aŭto ekhaltis, la ŝoforo min ensidigis, turniĝis, per freneza kurego portis min en la urbon, kie, dum oni bandaĝis mian etan vundon, la ŝoforo telefonis al la remizo, ke oni reportu la difektitan aŭton. Poste, vidante, ke mi jam ne bezonas lian helpon, li simple foriris.
Eĉ en sia sonĝo ili ne pensus pri tio, ke iu eble tuŝas objekton sen bonvolo aŭ sen lerto, do, sen unu esplora aŭ riproĉa vorto ili min hejmensendis, zorge avertante, ke se mi sentos febron, tuj mi revenu. Kaj mi denove staris sencele, en la muelejo de la surdo, sola, kaj neniu min prizorgis.