Vidante la malplenajn okulojn mi rememoris, kiam antaŭ la vestmagazeno virino detiris mian pantalonon, kaj mi estis konvinkita, ke ĉi tie ĉiu virino estas aĉetebla.

Sed kie estas eĉ la mono en ĉi tiu dezerto? Kiom da ĝojo estis hejme aĉeti donacon al la ĉasta kaj belanima knabino, kiom ĝojplena sento estis senigi nin de io kaj oferdoni ĝin al la amata karulino kaj ĝui, kiel ŝia koro pleniĝas per amo al ni. Sed ĉi tie ĉio estas preta, ĉio estas komuna predo, ne estas mono, ne estas donaco, oferdono. Kial amas la viro kaj kial la virino?

– Mi pensas pri ne tia varmeco – mi diris. – Mi volas simple vian proksimecon. Mi emas aŭdi vian voĉon…

– Kial? – ŝi interrompis.

– Por via voĉo mem. Mi volas havi iun, kun kiu ne pro neceso, sed por plezuro mi paroladas pri etaj stultaĵoj por pliagrabligi la vivon.

– Kiel vi opinias, ke la vivo pliagrabliĝus se per sensenca parolado ni senigas ĝin de ĝia senco?

Sed mi jam ege soifis la belon kaj ĝojon.

– Diru – mi respondis per tremanta voĉo, – ĉu vi ne sentas kelkfoje, ke vi bezonas iun, kiu vin ŝatas, kiel trezoron, al kiu vi povas rakonti la aferojn agrablajn kaj malagrablajn al vi? Iun, kies persono estas al vi pli agrabla ol la aliaj? Mi ege bezonas iun, al kiu mi povas min kroĉi, kun kiu mi kunkliniĝus por babili mallaŭtajn vortojn kaj kies vortoj akvumus mian soifon. Rigardu la Lunon: dividiĝinte en mil pecojn ĝi luliĝas sur la akvo; rigardu la milionojn de la steloj, la vesperon, la maron, la senfinan nokton, kiu pelas la homojn unu al la alia kaj malfermas la korojn…

– Mi ne komprenas – ŝi interrompis. – Tute ne daŭrigu. Sed, se vi jam ĉeestas, vi povus aranĝi mian deziron.

Miaj membroj denove ektremis. Pli kaj pli mi sentis, ke ĉi tiu trompiĝo estos fatala kaj la interna streĉo krevigos siajn digojn.

– Disponu pri mi – mi diris tremante.

– Vekiĝis mia deziro kaj ankaŭ krome, mi devas ankoraŭ naski du infanojn. Ĉu vi estas kapabla por seksa laboro?

Mi gapis al ŝi senkomprene. Mi ne volis kredi al miaj oreloj.

– Ĉu mi parolis pri tio sama – mi demandis.

– Ne – ŝi respondis instrue. – Vi parolis pri la maro, steloj, luno kaj nokto. Sed mi deziras kontentigon.

Mi konsterniĝis. Ĉion mi atendis, nur tion ne. Kaj kvankam mi estus devinta danci pro ĝojo, tamen mi sentis ian strangan, agacan guston malantaŭ la aferoj. Iamaniere min ne kontentigis tiu subita efektiviĝo. Sian spontanan sindonon mi sentis simila al tio, kiam mi eksciis, ke al iu krutega pinto de la Alpoj, al la turista sonĝo de mia junaĝo, oni konstruis dentradan fervojon.

Ho, kiom pli dolĉa estis la kiso, kiun mi sorbis iam desur la lipoj de niaj ĉarmaj knabinoj, kun kiuj ni antaŭe parolis pri teatro, modo kaj nur post semajnoj ni ektuŝis la temon, dume ni ambaŭ ruĝiĝis, parte pro la honto, parte pro la deziro.

Kiom dolĉe kaj ekscite estis atingi la malproksiman, malfermi la ŝlositan kaj ekkapti la rifuĝantan kapreolon, ĝis fine la knabineto, post longa protestado, okulferme ĝemetis: "Ne… ne…" kaj obeis. Kiel eblas ami sen tia dolĉa luktado?

Sed la deziro min instigis, ja de tiom longa tempo mi soifis la belon, ke por mi eĉ la panero estis reĝa donaco. Kaj por ne perdi eĉ ŝin, mi komencis klarigi, ke tio, kion mi deziras, ne nur ne estas la mala, sed ĝuste la pli kompleta kaj pli perfekta formo de ŝia celo.

Zolema (poste mi eksciis ŝian nomon) demande min alrigardis, mi karese aligis ŝin al mia flanko kaj daŭrigis:

– Imagu, ke la suno sur la ĉielo nur lumigus sed ne varmigus.

– Sen la sunvarmo la vivo ne estus ebla!

– Ĉu ne? – mi diris entuziasme. – La vivo estas vivebla nur laŭ sia senmanka kompleteco, ĉar kia ajn ĝia elemento mankas, ĉesas la vivo.

Ĉi tion ankaŭ Zolema konsideris perfekta kaj logika tezo, kiu tute konformas al la kazoo kaj mi ĝojis, ke mi trovis ponton al ilia kirasa animo. Mi ekparolis pri la altira forto, kiu varmigas la korojn kaj alproksimigas la homparojn unu al la alia.

Kiu povus priskribi mian ĝojon, vidante, ke Zolema aŭskultas miajn vortojn per brilaj okuloj! Ŝia atentema vizaĝo pli kaj pli proksimiĝis al la mia, ŝi spiradis pli kaj pli rapide, dum fine…

Sed tio ne estas tiel simple priskribebla! Okazis io simila al tio, kiam la ŝnurego estas jam metita sur la kolon de la kondamnito kaj subite alvenas la amnestia dekreto.

Eĉ hodiaŭ mi ne scias kiel okazis sed niaj lipoj kuniĝis!

Kaj Zolema ne malobeis…

Eĉ ne nur ne malobeis, sed mi mem devis peti ŝin flankeniri ien ajn..

– Kial? – ŝi demandis.

– Povas veni iu.

– Ĉiu povas veni ĉi tien. Faras nenion.

– Sed mi ne volas vidigi nin. Mi volas resti kun vi sole.

– Kial?

Mia sango arde pulsadis, mi tute ne emis komenci novajn pritraktadojn. Mi petis ŝin veni kun mi sur la rokon, kie oni ne vidas nin, krome mi ne povas plenumi ŝian deziron.

Zolema montris iun proksiman domon.

– Prefere ni eniru tien.

Mi konsentis, sed urĝigis ŝin. Alvenante ŝi kondukis min en tute ĝeneralaspektan domon, kies loĝejoj estas ĉi tie tute egalformaj. En la loĝejo sidis iu hino apud la tablo kaj vespermanĝis. Zolema sidiĝis sur seĝon, la hino eĉ ne turniĝis al ni.

Перейти на страницу:

Похожие книги