Kelkaj minutoj pasis en plej perfekta silento. Fine mi demandis:
– Kion ni atendas?
– Por ke li finu la manĝadon. Evidente li estas pli malsata ol ni, ne estus kazoo interrompi.
Vole-nevole mi devis atendi. La minutoj pasis en nervostreĉa malrapideco. Fine la hino ekstaris kaj komencis aranĝi la manĝilaron, sed tiam Zolema jam ekparolis:
– Foriru dum kelkaj minutoj.
Tiu nur nun turniĝis al ni.
– Kiam mi revenu?
– Mi scŭgos vin. Sidiĝu sur la benkon apud la pordo, en la ĝardeno.
La hino foriris, Zolema deklinis la liton el la muro, malligis siajn robojn kaj, sen iu ajn enkonduko, ŝi ĵetis sin al miaj brakoj per tiom da ardo, ke mi devas eviti la detalan priskribon.
En ĉi tiu momento mi sentis, ke la tuta mia ĝisnuna luktado kaj suferado estis nur inkuba sonĝo, ĉar jen, mi ektrovis la ŝtonon de la filozofoj, la
Bedaŭrinde mia ĝojo ne longe daŭris.
Post kvaronhoro ni foriris. Zolema komunikis al la hino, sidanta sur la benko, ke li jam povas reiri.
Mi demandis, kiu estis la bonkora dommastro. Evidentiĝis, ke ŝi eĉ ne konas lin, ŝi vidis lin nun unuafoje!
– Do, kiel vi kuraĝis min enkonduki kaj lin elsendi?
Si alrigardis min.
– Vi mem volis, ke oni ne vidu nin kaj vi mem volis resti sole kun mi!
– Kaj li forlasis sian hejmon tiom simple; pro unu alvoka vorto?
– Nature. Vi aŭdis, ke mi petis lin.
Senmove mi gapis.
Sed Zolema menciinta la malfruiĝon de la vespero, deklaris sian volon hejmeniri.
Mi ja proponis akompani ŝin, post kio ŝi demandis, kial mi ne iras al mia propra loĝejo. Klarigante, ke mi akompanas ŝin nur ĝis loĝejo, ŝi deklaris, ke havas nenian sencon fari superfluajn vojojn krom la necesaj.
Ĉi tiu respondo ekruligis en mi la lavangon de la problemoj. Se tion diras alia hino, mi konsideras tion kiel simptomon de ilia frostoplena anima vakuo, sed post la antaŭaĵoj mi ekkonis Zoleman tute aliel.
Do, ŝi ne kuraĝas sin montri kun mi! Eble ŝi havas iun viron!
Mi profunde rigardis en ŝiajn okulojn, petis ŝin konfesi sincere, kial ŝi ne volas esti akompanata.
– Kial vi akompanus min, se ni jam ne bezonas unu la alian?
Bedaŭrinde, la naiva sincereco, per kiu ŝi ĉi tiujn vortojn eldiris, konvinkis min pri la situacio kaj samtempe frostigis mian antaŭan entuziasman fantazion.
Sed mi ne lasis ŝin. Mi sentis, ke Zolema estas al mi la lasta eksperimento, kaj mi ne povas ellasi de mi ĉi tiun manon. Per malfacila koro mi devis returniĝi al la malnova sistemo, al mia belohina legitimaĵo. Mi neniam malŝatis pli naŭze paperon, ol ĉi tiun inversan morto-atestilon, kiu pruvas al la mortintoj mian kompatindan vivantan staton.
Sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke Zolema estas tiu, en kiu mi ektrovos ĉion, se mi ne senesperiĝos tro frue.
Tiel Zolema restis kun mi, atendante miajn demandojn por instrui min.
Mi plektis miajn brakojn en la ŝiajn kaj ŝin rekondukante sur la marbordon, mi rakontis per brilaj vortoj pri la belega sentimento, kiu ĉe ni nomiĝas amo kaj kiu estas la krono de la boneco kaj sindono.
Ŝi respondis, ke tio en tia formo ŝajnas iom konfuza, mi priskribu detale, en kio manifestiĝas la sindono en la amo. Si petis konkretaĵojn, kaj mi klarigis, ke ni, sekve de eknaskiĝinta sentimento, donas al la trovita parulo ĉiun nian eston kaj havon kaj dediĉas nin tute al tiu.
Tion Zolema nomis tre maljusta metodo, ĉar – ŝi diris, – Per kio meritis la amato gajni de ni pli multe ol aliaj? Vane mi diris, ke la amato donas al ni same ĉion sian, vane mi klarigis, kian plezuron kaŭzas la reciproka donaco, ŝi konkludis nur, ke laŭ tio du homoj asociiĝas por forpreni ion de aliaj kaj doni ĝin al si reciproke.
– Erare! – mi respondis. – Eĉ la plej malriĉaj homoj faras same, kiuj evidente ne forprenas de la aliaj, kion ili donacas unu al la alia.
Al tio ŝi respondis, ke tiel despli ne havas sencon la donaco, ĉar – ŝi diris, – kion ni gajnus, se ŝi donus siajn vestojn al mi kaj mi la miajn al ŝi?
– La esenco ne troviĝas en la praktika valoro de la objektoj – mi provis klarigi, – sed en la amo, kiu akompanas la donacon kaj kiu plenigas nian animon per enhavo.
– Nun mi jam tute ne komprenas. Se mi demandas, kial estas la amo, vi mencias donacon de objektoj, se mi demandas, kial vi devas donaci, vi reiras al la amo. Sed kie estas la origina punkto, tiu fiksaĵo, kiu faras ilin ambaŭ logikaj kaj necesaj?
– Mi jam vidas, ke vi ne komprenas. La amo ne estas matematika ekvacio, kiun oni povas dedukti.
– Kial do vi okupiĝas pri ĝi?
– Ĝuste tial, ĉar ĝi ne estas simple deduktebla. Sed lasu, ke mi rakontu ĉion. Ĉe ni kun la homo naskiĝas iaspeca manksento, kiu similas al la malsato kaj se ni ĝin ne kontentigas, ĝi malsanigas nin.
– En la magazenoj…