Por eluzi la observojn de la diversaj meteorologiaj stacioj la uzo de mondlingvo povas esti grandvalora kaj jam antaŭ la milito oni dufoje provis E-n por tiu celo. En apr. 1909-nov. 1910 aperis en Durango (Meksiko) Monata Ĵurnalo (post julio 1909 Monata Gazeto) de la Met. Observejo de l’ Instituto Juarez kun multaj met. tabe­loj (ĝis junio 1909: 8 p. 32×21 poste: IV+16, 21×17). En jan.-dec. 1911 R. Duyos eldonis en Valencia eĉ semajnan met. gazeton La Korespondanto (entute 44 kajeroj po 12 p. 22×16.) — La vigla estro de la Aerologia Observatorio en Tateno (Jap.) d-ro W. Oishi eldonas jam de jan. 1927 tute regule trifoje monate Bulteno), enhavante tabelojn kaj diagramojn; ĉiu n-ro enhavas 4–6 p. 27×20. Por pli detaligi la datojn, aperas ĉiujare ampleksa Raporto parte ilustrita kun 136–332 p. 30×23. Krom tiuj la observejo eldonas dufoje ĉiujare: Observadoj meteorologiaj kaj aerologiaj faritaj en la Aerologia Observatorio de Tateno IV+54 p. 26×19. Tiu agado de d-ro Oishi estas vere progresema, sed tro malmulte atentata.

La penoj enkonduki E-n en Radio estis vere grandegaj, sed la sukceso ne estis ĝis nun daŭra. La Int. Radio-Asocio eldonis en marto 1924 (tuj post ĝia fondo) malgrandan Bulteno, unue aŭt. poste presitan kaj jan. 1926-jan.-febr. 1927 sub la redaktado de d-ro P. Corret Int. Radio Revuo-n, vere bonan fakan gazeton kun multaj ilustraĵoj. Estas rimarkinde, ke tiu gazeto aperis ankaŭ en Braille-skribo por blinduloj. En apr. 1924 aperis en Lugamo grandformata Int. Radio-Revuo, Radio-Servo kun eldonoj en angla, franca kaj germana lingvoj. Aperis nur 2 n-roj po 8 p. 47×32. Periodaĵo, kiu ĝis nun ricevis la plej favoran influon kaj ankaŭ estas atendata de la ne-E-ista gazetaro, estas la E-Radio­Programo de la Int. Radio-Servo eldonita de J. Jungfer en Lübben; de apr. 1928 ĝi aperas seninterrompe, unue monate, nun ĉiusemajne. Krom la Programo eldoniĝas ankoraŭ Cirkulero kaj Oficiala Informilo. La «Radio–Club E-iste de France» eldonas de 1930, redaktita de la fervora kaj lerta H. Favrel en Parizo, Radio-E en franca kaj E-a lingvo (16–28 p. 24×16) La sama klubo eldonas de dec. 1932 aŭt. SOS, redaktata de E. Houzé en Dunkerque. Similan monatan bultenon eldonas de majo 1931 radio-amikoj ĉe la Brita E-Asocio nomita Tra La Poŝto, kaj de nov. 1931 W. Krzysztofowicz en Bydgoszcz sub la nomo Int. Radio-Servo por Polujo neregule, aŭt.

Kiel sciencajn gazetojn ni devas ankoraŭ mencii: Grafologia Revuo, Barcelono; La Int. Societo de Skrib- kaj Libro-Scienco, Dresden, nur unu provkajero en 1929; de dec. 1928 Amikeco de la Rotaris E-Amikaro; Politika Sociala Revuo, Paris; estis intencate eldoni ĝin kvaronjare, sed ĝis febr. 1934 aperis nur la provn-ro (julio 1932) kaj la unua n-ro (marto 1933) kun IV+80 p. 25×17 kun bonegaj artikoloj pri ĉiaj problemoj de la socia vivo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги