Milita kaj postmilita epoko (1915–21). Malgraŭ la forta senkuraĝiĝo sentebla en la vicoj de la E-istaro, la pioniroj klopodis persvadi siajn kunlaborantojn pri la efemera vivkapablo de la milito. Nur tiamaniere oni povis konvinki la skeptikulojn pri la bezono konservi en neŭtrala lando la plej eblan E-istan fajron neestingeblan, kiu poste taŭgos por reflamigi la cindrojn restintajn en la resto de E-ista mondo.

En 1915 dir. de «K-a E-isto», fariĝis Josep Grau Casas. Tiu ĉi presorgano aperis regule dum 1915, kun kelkaj interrompoj dum 1916, kaj unu sola numero (kiu sciigis pri la morto de Z) en 1917. KEF sukcese ankoraŭ organizis kongreson kaj Florajn Ludojn en Vilanova i Geltrú (1915), kaj sekvontan jaron en Reus. Dum 1918, 1919 kaj 1920 KE ne aperas, kaj ĝin anstataŭas, en malsamaj aranĝo kaj formato, «Bulteno de KEF», sub la direktado de Marian Sola el Terrassa. En la daŭro de tiuj tri jaroj, la tuta afero pri KEF estas sub la zorgo de la E-istoj el Sabadell kaj Terrassa, kiuj ankoraŭ kuraĝis sukcese organizi unu Kongreson kaj Florajn Ludojn en Manlleu dum 1919.

De 1921 ĝis la hodiaŭaj tagoj. Joan Gili Norta, reveninte de la UK en Hago en Barcelonon, konvinkis sian amikon Jaume Grau Casas (kiu tiam estis sekr. de KEF) pri la nepra bezono revigligi la tutan K-an movadon, kaj en la unua momento, kiel plej facile alirebla vojo, revigligi la tutan entreprenon pri KEF. Du monatojn poste KEF alvokis al ĝenerala kunveno, en kiu oni decidis reaperigi la presorganon KE kaj aranĝi landan kongreson kun la tradiciaj Int. Floraj Ludoj. De post tiu tempo la movado estas denove solidigita, ĉar la presorgano (nun sub la zorgo de Jaume Grau) regule kaj ĉiumonate aperas, E-kursoj grandnombre funkcias kaj oni okazigas sukcesplenajn kongresojn kaj brilajn Ftorajn Ludojn. Dum tiuj ĉi 13 jaroj (1921–1933) la direktilo de la KEF-ŝipo iris de manoj al manoj de lertaj kaj fervoraj pioniroj, kelkaj antaŭ aliaj postmilitaj E-istoj: Gili, Grau, Dalmau, Alberich, Sola kaj aliaj, kiuj efike helpis.

Malgraŭ la malfacila politika situacio, kiu ekzistis dum sep jaroj (militista diktatoreco de 1923 ĝis 1930, persekuto kaj malperrneso de proletaj, katalunnaciistaj, kunulaj k.a. movadoj) oni bone sukcesis aranĝi kaj okazigi kelkajn landajn kongresojn kaj Florajn Ludojn en Girona (1921), Mattresa (1923), Vic (1924), Palma de Mallosca (1925), St. Coloma de Farnes (1926), Sóller (1927) kaj Vinaroc (1928). Sed en tiaspecaj diktatorecaj reĝimoj oni celas ekstermi eĉ la kulturajn soeietojn plej fremdajn al la politika movado. Ne mankis, do, persekuto por KEF, kiun oni akuzis pro ĝia separatista agado kontraŭ la hispana ŝtato. Kaŭzoj de tiu persekuto: la simpatio altirita por K. pere de eldono de «K-a Antologio», la sistema flankenlasado de la hispana lingvo sur la paĝoj de «K-a E-isto», la neaparteno al HEA, la persisto saluti la UK-jn en la nomo de la katalunoj, la rekta interrilato kun la int. E-organizaĝoj, kaj aliaj. Konsekvencoj de tiu persekutado: monpuno 500 peseta pro artikolo aperinta en KE en 1925, starigo de malfacilaĵoj antaŭ la preparado de la kongresoj, kaj aliaj. Ekz. generalo, kiu regis Barcelonon en 1928, postulis de KEF, ke «ĝi en la estonteco ne nomu sin plu Kataluna kaj aliĝu al la H-a Federacio, efikante tiamaniere la interfratiĝon kun la ceteraj H-aj regionoj». Sed la KEF-anoj, antaŭ ol akcepti similan submetiĝon, preferis en Vinaroc (kongresurbo en 1928), forlasi la subtenadon de KEF kaj atendi ĝis kiam la cirkonstancoj estos pli favoraj. Tiuj favoraj momentoj alvenis en la komenco de 1930, tri monatojn post la forigo de la diktatoreca reĝimo. Denove estas starigitaj en aŭg. 1930 la regularoj de la tradicia KEF, reaperis la presorgano KE, tuj poste sekvis dua eldono de «K-a Antologio», reprodukto de la voĉo de Z sur modernaj gramofondiskoj, inaŭguro de Z-stratoj en Barcelona, Vic, Cassa, Vendrell, eldono de propagandfolioj, de elementa gramatiko en K-a lingvo, okazigo de Ĉe-kursoj dum tuta jaro (1933), XVI-a Kongreso kaj Floraj Ludoj kun sukceso en Vendrell (1933), ktp.

La movado en K, post la starigo de la Respubliko, rapide kreskas, precipe en la proletaj medioj, el kiuj naskiĝis kelkaj novaj grupoj kaj unu Ligo, kiu eldonas propran bultenon nomatan «Proleta Voĉo». KEF iom post iom reakiras la terenon perditan pro la diktatoreca reĝimo.

E. CAPDEVlLA.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги