Rimarko kontraŭdira. Dum 1929–30, post la forlaso de KEF ĉe la Kongreso en Vinaroz pro politikaj cirkonstancoj, kelkaj senpartiaj kaj sindonemaj E-istoj, sub prezido de Angelo Valdepenas, entreprenis la malfacilan taskon restarigi KEF, kion ili faris sub la nomo Katalun-Baleara E-ista Federacio, (KBEF). (Kataluna E-isto, 1929–1930, n-roj 1 ĝis 9). Tio estis neŭtrala E-ista agado, kiu kreis novan generacion post la malvarmiĝo de la malnovaj pioniroj, kaj kiu kulminaciis kun la 16-a Kongreso de KBEF (19–20 apr. 1930), honoreprezidita de A. Sabadell. Tiam estis okazintaj politikaj ŝanĝoj en Hispanujo, kaj la naciemaj katalunaj E-istoj sukcesis forpeli la senpolitikajn katalunajn E-istojn, kiuj dum tiu periodo restarigis kaj regis KEF. — J. ANGLADA.

Noto. Specialan dankon meritas Juan Barcelo Andreu (Palma de Mallorca), kiu post daŭraj sed vanaj klopodoj akiri artikolon pri Hispanujo insistis, ke tiu artikolo estu tamen ricevita. (Red.)

Historieto de Esperanto. De A. Fiŝer. 1911, 48 p. «La bela studo perfekte plenumis la malfacilan taskon, resumi en broŝuro la tutan historion de nia lingvo.» (LI, 1912, p: 38.)

Historio de Esperanto. De Zakrzewski. 1913, 144 p. «Loĝante en Varsovio, en la naskejo mem de E, li havis sub la mano ĉiujn necesajn dokumentojn, el kiuj kelkaj estas eĉ netroveblaj aliloke; li povis ricevi de la buŝo mem de nia Majstro multajn sciigojn kaj rememorojn nenie skribitajn. El tio rezultas la graveco de la nuna libro kiel kolekto de faktoj;… li nur raportis pri la okazaĵoj laŭ kronologia ordo, ne serĉante eltiri el la faktoj iun ajn konkludon… Neologisma tendenco de la aŭtoro.» (Ned Katryn, LI, 1911, p: 109.)

Historio de Esperanto. De Brüggemann. 1923, 160 p. Okupas sin precipe pri la I-VIII. UK-j, prezentas ĉiujn kongresparoladojn de Z.

Historio de Kristo. De Papini, trad. el la itala anonimulo, 1931, 575 p. «Post antaŭparolo, kun akraj paroloj al nekredantoj, venas multnombraj ĉapitroj, pli ol cent, kiuj ja sekvas tempe la konatajn faktojn de l’ Biblio sed kiuj parafraze ilin klarigas por eltiri religian aŭ moralan lecionon.» (G.S., „E“, 1932. p: 13.)

Historio de la lingvo Esperanto. Verkita de Privat. I. parto: Deveno kaj komenco, 1887–1900. 1912, dua eld. 1923, 74 p. II. parto: La movado, 1900–27, 1927, 199 p. «Tiu ĉi verko estas pli, ol historia datkolekto, ĝi estas vere, la estinta, sed »estantigita« vivo de nia movado. La homoj, ideoj, formoj vivas en ĝi kaj la tuta libro estas freŝa, kiel la naturo. Belega stilo!» (Szilágyi, LM. 1931, p: 16.) La ĉapitro: «E dum la milito» represita laŭvorte en la Enciklopedio.

Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado. Verkis E. Drezen, eld. Ekrelo, 1931, 244 p. «Post Histoire de la langue universelle de Couturat kaj Leaut, ni ne havis tian kompendion. Finaj listoj, kun fontlibroj, nomaroj de l’ cititaj personoj kaj de P priparolitaj lingvoj, kiel ankaŭ la marĝenaj titoloj tre faciligas serĉadon en la tre ampleksa enhavo. La tuta serio de l’ malnovaj strangaj proponoj, pasigrafioj skrib- aŭ simbolaj lingvoj renoviĝoj de la latino, kalejdoskope pasas antaŭ la leganto. Por la unuaj periodoj, la ordo estas tiu de l’ jaroj por la lastaj, ni havas paralelajn ĉapitrojn pri la diversaj nuntempaj direktoj en la serĉado al mondlingvo. La verko ne nur estas per la liveritaj faktoj, referencoj, tabeloj, tre taŭga laborilo por studemuloj ĉe tiu fako, sed per konsideroj, juĝoj de P aŭtoro, per detalaj ĉapitroj pri Volapük, E, Ido, per la aldonitaj portretoj, montroj de strangaj alfabetoj ekzemploj pri malmulte konataj projektoj per la ĝeneraltemaj ĉapitroj, ĝi fariĝis ankaŭ verko leginda de ĉiu samideano.» (G S., „E“ 1932. p: 106.)

Historio kaj Organizo de la Esperanto-Movado. Verkis J.R.G. Isbrücker, 1932, 52 p. Konciza kaj simpla resumo de la historio kaj movado, precipe por kandidatoj pri la instruista kapableco de E.

Hitrow Panayot, kuracisto, nun en Sofia. Nask. en 1894. Multe vojaĝis tra la mondo Vivis, studis kaj propagandis en Odessa, Tirnovo, Bucureŝti, Moskva, Berlin, Milano, Sofia. Verkis kaj eldonis diversajn traktaĵojn en naciaj lingvoj, E-lernolibrojn por rusoj, germanoj, kaj bulgaroj, Historieton de i. I. kaj aliajn. Eldonis ilustritan E revuon E-io, 1923–25. En 1925 fondis «lnt. Unio E-ista» (v.)

Hodakowski Tadeo Kazimiro, polo, gimnazia instruisto. Nask 26 jun. 1903 en Galicio. Estrarano de PIE kaj de PED. Lektoro de E en la Krakowa Univ. kaj de radiostacio en Krakow. Sekr. de LKK por la UK en Krakow 1931. Verkas ofte prop. artikolojn kaj red. P E-iston.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги