Hodler Hector, sviso, kunfondinto kaj dir. de UEA. Nask. l okt. 1887 en Genève, mortis 31 marto 1920 en Leysin. Lia patro estis la fama pentristo Ferdinand Hodler. Li lernis E-n en 1903 samtempe kun E. Privat, kiu estis lia lernejkamarado. Ili fondis E-klubon kaj ĵurnaleton Juna E-isto. La lerneja benko estis la redakcio dum kvin jaroj, tie ili administris, skribis adresojn, korespondadis. Ili iom poste Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere E estas la plej bona int. lingvo. H. estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari E-n praktike uzebla, per tio preparante int. tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj. Oni devas fari pere de int. organizo amasmovadon E-n, malgraŭ, ke li bone sciis, ke E progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj. Privat skribis pri li: «Al tio, kion iniciatis la genio de Z sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia.» Eĉ ne fininte la gimnazion, li jam frue dediĉis sin tute al E. Li jam estis konata tiam pere de la Juna E-isto, artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio (1905). En 1906, okaze de la dua UK lin interesisprecipe la organizaj proponoj de Rousseau kaj Carles, pri ia Ekonsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj imciatintoj. En 1907 li transprems la redaktadon de Esperanto de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin. H. poste fariĝis ĝia posedanto 19-jara li estis, kiam la 12 febr. 1907 li publikigis sian unuan n-ron de „E“, kiu aperis tiam jam la trian jaron. H. volis redakti la gazeton al la tutmonda E-istaro, kaj vere „E“ fariĝis la centra organo de la E-istoj. Li aperigis „E“-n pli ol 13 jarojn regule (escepte 6 monatojn en 1914). Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R. La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la UK 1907, ekzistis jam ĉ. 200 konsuloj. UEA fondiĝis 28 apr. 1908. H. volis per ĝi «krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj.» Dum la milito H. kun la tiama sekretario de UEA Hans Jakob organizis la Dummilitan Helpservorl de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon. Al UEA H. postlasis gravan parton de sia havaĵo kun la celo certigi ĝian ekziston.

Estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Genève li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn. Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l’ popoloj. — L. HALKA.

Hogg Elizabeth, anglino, instruistino. Nask. 29 jan. 1889 en Liverpool. Enkondukis E-n en lernejon, en kiu ŝi ilustruis. Rakonto pri tio Eksperimento de Eccles estas tradukita en multajn lingvojn. Verkis artikolojn pri instruo de E al infanoj. Ĉeestis la Int. Konferencon de E Instruistoj en Genève, 1921.

Hohlov Nikolao, ruso, supera ekonomiisto ĉe industria trusto. Nask. 1891 en Moskva. Edziĝinta. E-istiĝis en 1905. Kontribuis al La Ondo de E, Konkordo, LM, HDE, E’ kaj aliaj gazetoj lingvajn kaj kritikajn artikolojn, tradukis el angla, rusa kaj serba lingvoj. Liaj verkoj: La morto de delegito de UEA, originala komedieto, 1924; Krucumo, trad. de Drozdov,1922; Orientaj Fabeloj, trad. de Doroŝeviĉ, 1928; La morto de Danton, trad. de Tolstoj, 1928; Historio de la Mondolingvo, trad. de Drezen. r. n 1928 aperis lia sola poemaro, La tajdo, kies moton: «De la musique, acant toute chose…» li kredeble elektis kun intenca ironio. Ĝin kontraŭdiras jam la dua poemo, en kiu li sin komparas al Chanteclaire, kiu tro frue anoncas al dormantoj la venontan matenkrepuskon. Ĉu koka krio estas antaŭ ĉio muzika? Certe ĝia veka saluto havas valoron nur socialan. Ankaŭ en aliaj poemoj, Eŭropo, Moskvo kaj Mia patrujo, li esprimas socialajn sentojn. Tamen li ordinare verkas pli individuece, trovante sian inspiron en ĉia animstato kaj en simplaj travivaĵoj. Amo kaj sledveturo sub la steloj liveras inspiron por unu el la plej belaj poemoj en nia lingvo: Unua suno. Kombino de sentimento kaj realismo efikas virece en liaj ampormoj: en pasia amanto li vidas la kaŝitan «odaliskon», dum amanta virino estas mikso «el tigro kaj mimoz’». Tamen ŝajnas nun, ke la sociala konscienco en H venkis lian lirikismon. Lia funde serioza menso sin turnis al pli urĝaj laboroj por la lingvaj instancoj de SEU kaj al tradukado de klasbatalaj poemoj. — W.B. JOHNSON.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги