Holanda E-isto estis la kunigo de Nederland-E kaj La Holanda Pioniro. Ĝi aperis en Amsterdam de jan.-dec. 1922 ĉiusemajne, 4 p. 23×16, entute 104 n-roj kun 426 p., de jan.-dec. 1924 ĉiu semajne, 4 p.28×22 entute 52 n-roj kun 208 p.; de jan.-junio 1925 dusemajne 8 p. 28×22 en. tute 10 n-roj kun 96 p.; de jan. 1926 dec, 1931 (lasta n-ro) dusemajne 8 20 p. 23×15 entute 150 n-roj kun 2128 p. Red. A Klock. Enhavis propagandon, kronikon, instruleterojn, post jan. 1924 ankaŭ literaturon. — P. TARNOW.
Holando, v. Nederlando.
Holmes (hoŭms) John Thomas (ps. J.T.H.) anglo, lankomercisto. Nask. 9 dec. 1868 en Morton. Multjare sekr. kaj prez. grupa kaj federacia; vicprez. de BEA, ano de LKK por Ia Oxforda UK. Unua alilandano parolinta E-e per radio en Germanujo. Faris centojn da prop. prelegoj kaj gvidis multajn kursojn.
Homar Franjo kroato, mortigis sin juna en 1933. Impulsema propagandisto, komitatano de JEL, red. de
Homaranismo. Idearo de Z, por kiu li pledis en aparta «Deklaracio» kaj en aliaj skribaĵoj. Laŭ la Plena Vortaro «Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn.» La plej karakterizaj kaj gravaj estas Ia du unuaj punktoj de la «Deklaracio»: «Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo. Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.» Dietterle en la O. V, p: 313–343 publikis la tutan materialon kaj aldonis pri Z i.a.: «La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel ŝajnas al mi por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de int. lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimis per la preskaŭ sinonimaj vortoj »hilelismo« kaj »homaranismo«. Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo: 1. pro la politika situacio en la tiama Rusujo, 2. pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo, 3. ĉar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.» Z ne sukcesis fondi movadon por H., ja tion malhelpis ankaŭ la militeksplodo, sed troviĝis multaj, precipe inter la pacifistoj, kiuj simpatiis kun tiu idearo. Laŭ marksisma vidpunkto la H. «kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj socifortoj.» (Drezen, Z, p: 13.)
Ho, mia kor’. Poemeto de Z, verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro 1887. «En tiaj tagoj Z verkis versaĵon tre mallongan. Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte.» (Privat, Vivo de Z, p: 35.)
Homoj sur la Tero. Romano, originale de
Homulle Rudolphus Henricus, nederlandano, direktoro de sten. instituto. Nask. 20 jun. 1887 en Amsterdam. Kreinto de la unueca nederlanda sten. Iniciatis la unuan grupon en A. en 1905 kaj katolikan grupon pn 1910. Trad. broŝuron de Cart
Honduraso, Centra Ameriko. Unua E-isto kaj UEA-del. estis H. Dike, veninta en 1926 el New York kaj loĝinta iun tempon en San Pedro-Sula. En 1931 alvenis la landon Mauricio Jagoda, juna sed malnova E-isto, kiu publikigis artikolojn, gvidis la unuan E kurson en Progreso. Pro la revolucio de generalo Ferrera ĉio estis detruita kaj kelkaj kursanoj mortis en la fratbatalo. En 1932 Jagoda lokŝanĝis al Tela kaj varbis por E la nunan UEA-del., David Medina Bangs, kiu nun gvidas tie kurson. En Olanchito Jagoda varbis por E la kuraciston d-ron Pompilio Romero, nuna UEA-del, kiu faris diversajn tradukojn el E al hispanaj kaj dank’ al li fariĝis E-isto la verkistino kaj edukistino fino Visitacion Padilla, 1a unua UEA-del. en la ĉefurbo Tegucigalpa. M. JAGODA.
Hookham (hukm) John Edward, anglo, urboficisto. Nask. 15 aŭg. 1880 en London. E-istiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj E-istoj.
Hori Mamiĉi, (ps. Vervojo), japano, publika prokuroro de distrikta juĝejo de Tokyo. Nask. 25 jul. 1900 en Nara-si. E-istiĝis dum vojaĝo en Siberio, 1918. Vicprez. de 20-a J Kongreso. Sekr. de sep JE kongresoj.