Horizontoj. Poemoj de Barbarus, el la estona trad. Hi1da Dresen, 1931, 78 p. «Poeto de fanfaroj, arda maltrankvilo, grandurba, ŝajna, sistema anarkio zigzagoj kaj geometrio, harmonio kaj revolucio. La formpreteco de H.D. preskaŭ ĉiam triumfas pri la malfacilaĵoj.» (Szilagyi, LM, 1932, p: 19.)

Horn Isabelle M., usonanino, aŭtoro kaj ĵurnalisto. Nask. en Washington, E-isto de 1910. Helpa sekr. de EANA 1910–16. Subredaktoro de Amerika E-isto, 1913–16. Ano de Administra Komitato de EANA.

Horneck (hornek) Rudolf, aŭstrogermano, dir. kaj posedanto de komerca lernejo (en Graz), kie ankaŭ E estas instruata. Multe varbas por E kaj gvidas kursojn.

Horner Rodolphe, sviso, int. sekr. de YMCA (Kristana Unuiĝo de Junaj Viroj). Mortis 62-jara en 1927 en Zürich. Disponante fundajn lingvajn konojn, li faris grandajn vojaĝojn kaj laboris en Usono, Portugalujo, Hispanujo por YMCA. Pioniro de E en Portugalujo. Estis prez. de la EG en Genève. Estis oficiala delegito de la Ruĝa Kruco ĉe postmilitaj UK-j.

Hoschek (hoŝek) Rudolf, aŭstrogermano, revizoro librotenada en Wien. Nask. 10 majo 1881 en W. E-isto de 1911. En 1915 venis en militkaptitecon en Berezovka (Rusl.). Tie li pliperfektiĝis en E, konatiĝis kun J. Baghy, kun kiu li estis kune ĝis 1918. En 1918–19 en Berezovka estis semajna E-Rondo. Reveninte hejmen en 1920 li laboris plu por E, ĉefe en la komerca kampo.

Houbart (ubar) Emile, franco, publicisto. Nask. 19 apr. 1874 en Septeuil (apud Paris). Eldonis en 1909 la gazeton E-Nouvelles, kiu fariĝis, unu jaron poste, La Movado, monata ilustrita, la grava franca propaganda revuo. Li redaktis kaj publikigis ĝin de 1910 ĝis 1914 kaj de 1923 ĝis 1933. Li faris multajn intervjuojn pri E kun eminentaj personoj, multnombrajn prop. artikolojn, ktp.

Hovefer Flerbert F. (plumnomo: E. Ĉefeĉ, laŭ la angla prononco de la literoj H.F.H.), germano, industria ĥemiisto; metalurgo. Nask. 1859 en Germanujo, mortis 1 sept. 1918. E-istiĝis en 1904. Elpensis la propagandajn «ŝlosilojn». La unua (en angla liztgvo) aperis en 1905, verkita kunlabore kun Millidge. Jam en 1912 ili aperis en 18 lingvoj; ankaŭ diverslingvaj «Tutoj» (ŝlosifo en pligranda formo): preskaŭ ĉio je propra elspezo. Fondis je propra financa respondeco Int. Propagandejon E-istan por daŭrigi tiun laboron. Iniciatis la sistemon de transpagiloj por int.monpagoj kaj la Ĉekbankon E-istan. Fondis grupojn en London, Funchal, Sicilio, Italujo, Palestino. Malavare subtenis la movadon tutmonde. LK de 1908, Akademiano de 1912. Vicprez. de BEA. Verkoj: Kio povas okazi, se oni donacas surprize; Tutmonda Anekdotaro, La Elparolado de E, k.a.

Hovorka Nikolao, (antaŭmilite barono de Zderas), aŭstriano, verkisto, ĉefredaktoro de la germanlingva periodaĵo, «Berichte» (Wien). Nask. 6 dec. 1901 en Tesliĉ, Bosnio. En sia revuo li donis konstantan rubrikon al E. Prez. de la ES-j: UEU en Wien, EOO de urbo W. Kunfondinto kaj sekr. de la Laborkomitato de la Wienaj ES-j. Kunorganizanto de sukcesplenaj Cseh-metodaj kursoj en W. dum printempo 1932. Nun sekr. de AEA. Subtilvoĉa poeto, al kiu la poemo estas festotaga plezuro. Malgraŭ tio, ke H. ne verkis ankoraŭ multe da poemoj, lia animklavaro eksonigas diversajn melodiojn, kelkfoje kun forta kolektiva sento, kies karakteriza ekzemplo estas la poemo Gefratoj kunigu la manojn. (LM. 1932, p: 150.) F. SZILAGYI.

Howard (haŭard) Sir Ebenezer, anglo. Mortis 77-jara 1 majo 1928 en Welwyn Garden City. Pioniro de la ĝardenurba movado. E-istiĝis antaŭ 1907.

Hromada Rudolf, ĉeĥo, bankoficisto. Nask. 9. novem. 1890. Depost fondo de ĈAE (1920) ĝia ĝen. sekr. Red. kaj eld. de La Progreso de 1923. Kunfondinto kaj kunred. de Ĉeĥoslovaka Gazeto; 1921–23. Gvidanta persono en la ĉ. E-movado. Estis ano de ICK depost ĝia fondo ĝis 1930, poste konsilanto. Estis komitatano de UEA. Kunverkinto de Vortaro E-Ĉ., 1926, II. eld. 1932.

Hsu W.K., ĉino. Studis en Francujo, 1904. Revenis en Canton, 1908, kie li propagandas E-n, 1909. Malfermis kursojn en la normalaj lernejoj de Nan-Wu, Kaiming kaj Kaochung, 1909–10. Granda sukceso en la Popola Kolegio, 1912. Fondis E Asocion kun Sifo. Unua pioniro de E en Suda Ĉinujo. Liaj E lernantoj: Sifo, Sinpak, Kenn. Artikoloj en La Voĉo de la Popolo. Revenas al la movado en 1926. Kunlaboras kun Wu Takwong, Sinpak kaj Kenn. Prof. de E en Cantona E-Instituto.

Hübner Louis, germano, d-ro fil., gimn. prof. Nask. 7 jun. 1850 en Tiefensee. Verkis matematikajn librojn kaj disertaciojn. Tutblinda de 1905. Li lernis E-n en 1908. Fondis la E grupon en Schweidnitz, 1909. Artikoloj, paroladoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги