Nenie ni trovas ian ajn mencion pri oficialigo de la E-a insigno. Ke plej certe tia oficialigo neniam okazis pruvas ankaŭ la jena letero de Z (The British E-ist 1912 p: 34): «Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝjnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kov­rilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en Ia kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro».

Ĉar tiu enunciaeio aperis nur en 1912, ni ne miru kial ankaŭ Z ne memoris klare kaj pri ĉio skribas aŭ: «ŝajnas al mi» aŭ tute senpersone: «ap­eris stelo…»

Kiel ion tute oficialan ni devas tamen konsideri la jenan fakton. Sur la p: 24 de la Kajero Unua (aŭg. 1906) de la E-ista Dokumentaro, t.e. en Ia oficialaj dokumentoj pri la UK 1905 ni legas inter la decidoj : «…1, oni akceptas kiel universalan E-an flagon, la flagon de la Boulogne-a Grupo (verda tuko) longa je l.20 metro, kun maldekstra supra angulo blanka (0,50×0,50) kaj sur tiu ĉi blankaĵo, verda stelo.»

Konklude ni devas rekoni: la unua, kiu ĵetis la ideon pri int. komuna signo E-ista, estis B.G. Jonson el Öbstersund en 1892; la unua, kiu ĵetis la ideon pri verda koloro kaj pri stelo estis L. de Beaufront en 1893. Kiu prezentis la unua la verdan stelon, tian, kia ĝi estas nun — je tiu demando ni restos plej certe sen respondo. — E. WIESENFELD.

Institutoj. En multaj landoj troviĝas nuntempe nacia instituto de E. Ĝia celo estas ĉefe t.n. «diploma», t.e. aranĝadi ekzamenojn kaj eldonadi diplomojn ĉiukategoriajn En multaj landoj la Inst. plenumas la taskon de propaganda (aŭ eĉ nacia) societo. Sed plejparte ilia tasko limiĝas je la supre cititaj celoj, eventuale kun aldono de instruado de E.

Principe ekzistas tri kategorioj de diplomoj: 1) Pri kono de la lingvo, 2) pri kapableco (instrui) kaj 3) profesora. Ĉiu Inst. havas apartan programon kun fiksitaj taskoj solvotaj por sukcesi la koncernan ekzamenon. (depende de la bezonoj kaj cirkon’­stancoj en la resp. lando.)

La Naciaj Institutoj de E estas sekvo de la antaŭa, t.e. unua formo: Internacia Inst. de E. Komence nur tiu sola rajtis eldonadi diplomojn (preci profesorajn). Pri ĝia deveno ni scias el la protokolaro de la UK 1908. Dum la dua labor-kunsido «S-ro Gaston Moch prezentas proponon pri Internacia Atesto pri Kapableco. S-ro E. Privaf (Sviso) opinias, ke tio estas afero, se oficiala, sed de privata organizo, kiel ekzemple de la Int. Instituto de E ĵus fondita en Asteriko.» Poste, en la dokumentoj de tiu UK ni trovas inter la Decidaro, sub n-ro 8: «La Kongreso aprobas principe la fondon de Int. Instituto de E por int. servado de instruado kaj organizo de normalaj lernejoj kaj diplomoj.»

Tiel do ni devas konsideri la fondon de la Inst. de E dum 1908 en Nov-Jorko. Ĝia agado, sub la prezido de E. Privat estis tre vigla, kaj portis karakteron vere internacian. Dum UK-j ĝi organizadis ekzamenojn kaj eldonadis tre belajn diplomojn.

Kun la fluo de l’ tempo, kaŭzate de diversaj lokaj bezonoj, malfermiĝadis naciaj inst. de E. Dum la UK 1929 okazis konferenco de ĉiuj naciaj inst. (prezidis la tiama Direktoro de la Int. Inst de E prof. Dietterle, sekretariis Ia gvidanto de Pola Inst. Edvardo Wie­senfeld). Dum tiu konferenco estis akceptataj la du bazaj rezolucioj: 1) La naciaj Inst. de E estas filioj de la Internacia, 2) La Int Inst. de E havas la taskon enregistradi ĉiujn profesorajn diplomojn, eldonatajn de la naciaj inst. kaj validigi tiujn diplomojn sur la internacia forumo kiel ankaŭ pledi, ke diplomo eldonita, de unu nacia Inst. estu rekonita en alia lando).

Ĉar ne ĉie la Institutoj staris sur egala nivelo kaj ne ĉie estas egale taksataj — ekz. en Gemanio la Inst. estis ŝtata kaj ĝia diplomo havis alt­lernejan valoron — ĝis nun tiu Viena decido ne estas efektivigita. Ĉiuj Inst. do funkcias aparte kaj senrilate kun la aliaj. La Int. Inst. mem nuntempe ne funkcias. — E. WIESENFELD.

Instruistoj. Jam en 1910 kunligiĝis 347 E-instruistoj diverslandaj en Int. Asocio de Instruistoj (IAI) kaj eldonis fakan organon Int. Pedagogia Revuo (IPR). Kasisto kaj redaktoro estis Th. ejka instruisto en Byst ice-Hostýn. (Ĉeĥosl.) La revuo estis bona, sed la redaktoro plendis pri malkontentiga kunlaboro, pri indiferenteco de la kolegoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги