En la jaroj post la mondmilito forta volo al internacia interkompreno renaskiĝis inter la instruistaro. Francaj kolegoj, instigitaj de flamaj krioj de Anatole France, Romain Rolland por la tuthomara solidareco, komencis rekonstrui la int. interrilaton de la E–instruistoj. Marcel Boubou, Orleans, eldonis por kaj per tiu interligo en 1922 edukfakan revuon
Dum la UK 1924 en Wien 200 E-instruistoj fondis la
Prezidantoj de TAGE estis M. Boubou, Orleans (ĝis 1926), Albin Neuil, Olomouc-Neredin, Ĉeĥosl. (ĝis 1929) kaj Geo. W. Roome, Sheffield, (de 1930).
Depost 1926 la TAGE-organo aperis sub la nomo
La redaktoroj estis Richard Müller, Auerbach (1925), Hans Ludwig, Pirna (1926–1928), d-ro Kurt Riedel, Dresden, (1929–1933). La ĉiam ampleksan kaj ofte malfacilan varblaboron por la gazeto kaj asocio prizorgis la t.n. Laborkomitato, al kiu apartenis la redaktoro, la administranto de IPR, la sekretario de TAGE, la prezidantoj de la germana kaj de Ia saksa asocioj de E-instruistoj; la direktoro de la germana E-Instituto, la sekretariino de «Kunlaborado inter IALA kaj Int. Eduka Oficejo, Genève kaj la Germana E-Instituto», la prezidanto de la Saksa E-Ligo, kiuj regule kunvenis ĉiumonate en Riesa.
D-ro Riedel donis al IPR sciencan bazon kaj reprezentis la principon de la aŭtonomio de la eduksciencoj. IPR enhavis artikolojn pri int. scienca pedagogio, E-a lingvo-scienco, pedagogia terminologio en E, recenzon de diverslandaj pedagogiaj kaj E-verkoj, raportojn pri kongresoj kaj laboroj de int. instruistaj asocioj pri lernejo kaj instruistaro en diversaj landoj kaj pri E en tiuj medioj. Valora aldono al IPR estis la korespond- kaj interŝanĝdeziroj de infanoj, klasoj kaj instruistoj, aranĝita de la korespondoficejo de «Kunlaborado». Dum ses jaroj IPR ekspedis ankaŭ la E-lingvan resumfolion de
Viglaj interrilatoj kun la int. instruistaj kaj edukaj asocioj kun Int. Eduka Oficejo kaj IALA, celis la praktikan aplikon de E ĉe la plenumo de la int. laboroj: korespondaj, gazetaj kaj kongresaj. Plej grandan sukceson TAGE havis en la sindikato «Int. Profesia Sekretariejo de Instruistoj» (Strasbourg), kiu mem surprenis la propagandon por E kaj dum sia kongreso 1931 en Hamburg aranĝis oficialan E-vesperon, dum kiu famkonataj membroj de IPSI el diversaj landoj pledis por E.
Konsiderindan influon en ĉi tiuj laboroj por TAGE havis dum muttaj jaroj ĝia sekretario M. Goldberg, Oetzsch. b. Leipzig.
Pro la specialaj, memstaraj taskoj kaj pro la diversorganiziteco de ĝia membraro TAGE restis sendependa, rilate al UEA kaj SAT. TAGE ankoraŭ ne sukcesis, konvinki la diverslandajn E-instruistojn pri la neceso de kreo de fortaj landaj instruistaj asocioj, sekcioj de TAGE. La plej forta sekcio estis ĝis 1933 la germana, kun proks. 500 membroj, kiu nun verŝajne havigos al TAGE grandajn perdojn. La tre forta sveda asocio anoraŭ ne povis korporacie aliĝi al TAGE pro financaj malfacilaĵoj.
Pro la malfacilaj cirkonstancoj, regantaj en Germanujo dum la komenco de 1933, la germanaj funkciantoj deziris eksiĝi. La agento por Nederlando, P. Korte, Veendam, estis petata, starigi en Nederlando novan Laborkomitaton. Dum la faka kunveno en la UK en Köln 1933 la novaj funkciantoj estis elektataj: E. Boltjes, Winschoten, redaktoro; P. Korte, Veendam, administranto-kasisto kaj W. Mook, Groningen, sekretario de TAGE. La malfacilaĵoj, kiuj amasiĝas antaŭ ili, estas sufiĉe gravaj.
Laŭ informoj de M. GOLDBERG.