Instrumetodoj. La plej malnova, la pure gramatika, estas entenata — en la Fundamento de E (v.), kiu konsistas el 3 partoj, prezentas en la unua parto fundamentajn 16 regulojn de la E gramatiko. Kompreneble neniu alia lingvo estas lernebla (tiom malpli sen instruisto) el tiel malabunda materialo. En E tio estas tamen tute farebla, pro ties facileco. La unuaj E-istoj, t.e. la lernintoj de la 19-ajarcento ne posedis alian instruilon. Malgraŭ tio ili sukcese studis el la 16 reguloj de Z kaj el la
Metode la Ekzercaro estas aranĝita laŭ la ne plu uzata maniero de tradukado de unuopaj frazoj neinterligitaj esence, el E en nacian lingvon; tiu instrumaniero regis ĝenerale en la pasinta jarcento en fremdlingva didaktiko (Ahn, Ollendorf k.a.).
Ne alian metodon sekvis la lernolibro de
Post la milito aperis en E taŭgaj lernolibroj aranĝitaj laŭ la nova metodo, karakterizata per iom pli interesa enhavo: mallongaj raportoj kaj artikoloj anstataŭ nudaj frazoj, por instigi la lernanton, kun indikoj al paroligo de la lernanto helpe de la instruisto aŭ eĉ sen instruisto tiom kiom estas eble. Samtempe aperis kelkaj bildolibroj por instruado de E, ekz.
La plej bona parolmetodo, tiu de
Similan rolon ekplenumis lastatempe la
La ĉefa karakterizilo de la Cseh-metodo estas — alie ol la Berlitza — senumo de lernolibroj. La ideo de pastro Cseh estas interesi la lernantaron des pli multe, ju malpli ĝi scias pri la enhavo de la sekvonta leciono. Tiel ĉiu leciono aperas al la lernanto kvazaŭ atendoplena surprizo. Dank’ al tio la Cseh-kursoj montriĝis treege sukcesaj kaj en la nuna tempo la plej multaj kursoj de E estas gvidataj laŭ tiu metodo.
Malavantaĝo de la Cseh-metodo estas ĝia longedaŭreco (40 lecionhoroj), neproporcia al la lingva materialo, kiu povas esti donata same aŭ eĉ pli abunde en multe malpli longa tempo, precipe al gramatike instruitaj personoj. Tamen, post oficialigo de E 40 horoj aŭ eĉ pli, ne estos grava temporabo por bezonantoj. Grava montriĝis la ebleco per tiaj int. kursoj unuecigi la elparoladon de E tra la mondo.
Interesan metodon de instruado de E liveris ankaŭ
Miksitan metodon, kiu trovas sian lokon inter la gramatika kaj la senpera, prezentas preskaŭ ĉiuj gravaj lastadataj naciaj kaj int. lernolibroj de E: la materialo estas kutime dispartigita en 10–20 lecionoj, kiuj liveras en interesa maniero temon por priparoloj (demandoj kaj respondoj) kaj koncizajn instruojn pri gramatiko (
Estas menciinde, ke E estas instruata ankaŭ en maniero de
Insulo «Esperanto». La komunumo en la apuddanuba bulgara urbeto Rahovo cedis al la loka EG insulon (proks. 180 hektaroj) en la Danubo, por kulturi ĝin kaj aranĝi sablobordan banejon. La insulo ricevis la nomon E.A.D. ATANASOV.
Insulo de Feliĉuloj. De