Inter Blinduloj. Konsiloj por uzado de ĵus blindiĝintoj. Verkita de E. Javal, el la franca trad. s-ino
Interelementa rilato. Tiel nomas
aŭto/aer-bremso ↔ vapor-ŝip/asocio
kor/bon-eco ↔ facil-anim/eco
voĉ/don-o ↔ bon-fart/o
La interelementa rilato plejofte doniĝas per si mem. Se ĉi tio ne okazas, la vorto estas duba, tiam oni devas helpi per la konservo de fina o; aŭ per la elekto de alia elemento. Ekz. ĉe la vorto rapidmezurilo oni ne scias, ĉu temas pri rapid/mezur-ilo (ilo mezuri rapide), aŭ pri rapid/mezur-ilo (mezurilo de rapido). Oni do devas diri
v. Vortfarado; Vortkunmeto — KALOCSAY.
Interlingua. Projekto de int. lingvo de prof. G. Peano, 1909. La aŭtoro celis krei lingvon el la vortarmaterialo de la latina lingvo, laŭeble tute forigante la gramatikon kaj anstataŭ ĝi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun taskon li solvis kontentige; kaj por ĉiuj eŭropanoj, konantaj la latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribi, kaj despli — paroli la lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de eŭropaj lingvoj. La lasta cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vortoj-radikoj, sed ankaŭ ĉiuj iliaj derivaĵoj. Simila lingvosistemo do estas facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj sufiĉe klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj.
Int. Centra Komitato (ICK) de la Esperanto-movado. Sekve de la Kontrakto de Helsinki (v.) Konstanta Reprezentantaro (K.R.) de la Naciaj Societoj kaj UEA interkonsentis pri la etekto de Centra E-komitato, kiu konsistis el ses anoj. La nomo de Centra Komitato poste estis ŝanĝata je ICK, kiu fariĝis la gvida instanco de la neŭtrala E-movado, kun sidejo en Genève. ICK organizis kunlabore kun la Lokaj Kongresaj Komitatoj ĉiujn UK-jn de 1924. Unua prez. de ICK estis
Int. Cseh-Instituto de Esperanto, fondita en 1930 en Hago por disvastigo de la Cseh-metodo kaj por eduko de instruistoj laŭ tiu instru-metodo. (v. Cseh-metodo.)
Int. Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW). En 1927 Leono Zamenhof proponis en HDE kreon de Int. E-Muzeo okaze de la jubileo 1937. Pripensante, ke la plej bona loko, laŭ sia situo en meza Eŭropo, povos esti Wien, kies eminentuloj ĉiam estis favorantoj de E, H. Steiner arigis ĉirkaŭ si kelkajn E-istojn por fondo de asocio IEMW, kies prez. kaj funkciulo fariĝis li mem. Baldaŭ troviĝis eminentuloj, kiuj per sia nomo antaŭenpuŝis la aferon. Kiel unua, kanceliero