Sekve de ordono kanceliera estis ricevata granda subtera ejo en iama ministeria palaco en I. Liebiggasse 5. Sed pro neuzebleco de la ejo post irado de unu instanco al la alia IEMW fine ricevis du ejetojn en la palaco Annagasse 4. En apr. 1928 H. Steiner kun sia helpanto Gustav Weber eklaboris. Diversaj oficialaj instancoj pruntedonis kelkajn plej necesajn meblojn kaj la unua donaco (500 ŝ. de s-ro Falnbigl) permesis aĉeti la nepre necesajn laborilojn.

Havinte la ideon, ke la altranga instituto: la Nacia Biblioteko (iama kortega), estus la plej inda por la Muzeo, H. Steiner post streĉa agado gajnis por tiu plano la ĝen. direktoron de la N.B., univ. prof. J. Blick. Poste Steiner veturis al la UK en Antwerpen 1928, kie en kunsido de KR oni decidis, ke la tuta afero estas «privata» afero de s-ro Steiner. Sed la anoj de la 1-a laborkunsido multe aplaŭdis la raporton de Steiner kaj akceptis ankaŭ la inviton por ĉeesti en 1929 dum Antaŭkongreso la malfermon de IEMW.

La unua kolekto estis la biblioteko de Unua E-Unuiĝo en Wien (pli ol 700 libroj) donacita al IEMW laŭ propono de E. Sós; sekvis tiu de F.J. Scha­de kun pli ol 600 libroj kaj diversaj sendaĵetoj. Inter la unuaj donacintoj estis generalo Rambousek (. Bud ­jovice).

7 sept. 1928 la Loka Kuratora Komitato fiksis kun N.B. la detalojn de kontrakto, laŭ kiu la Societo IEMW transdonas la kolektitan materialon aI N.B. kiel propraĵon kaj N.B. starigas la E-kolekton kiel «speciala kolekto» laŭeble en aparta ejo kaj konservas ilin kiel propran havaĵon.

La festaj aranĝoj por la malfermo (okaze de Antaŭkongreso) komenciĝis 30 jul. 1929 en ĉeesto de pli ol 700 alilandaj E-istoj. Akcepto de pli ol 60 delegitoj okazis ĉe la federacia prezidanto Miklas (kiu jam 15 jan. fariĝis protektanto de la Muzeo) en la danc­salonego de la prezidantejo. Je la 10-a horo eniris la prezidanto, lin sekvis la kanceliero Streeruwitz k.a. La prez. donis unue la manon al reg. kons. Steiner kaj diris al li, ke li estas distingita per la titolo «registara konsilisto». Poste la prezidanto kaj kanceliero diris kelkajn vortojn al ĉiu unuopa E-isto: La aliaj samideanoj atendis antaŭ la prezidantejo kaj ĉiuj kune iris nun al la magistrata domo, kie urba konsilisto Qutrin Kokrda salutis la kongresanojn. Fine okazis en la pompsalonego de N.B. malfermo de la Muzeo. Pli ol 150 honorgastoj ĉeestis, inter ili la prez. Miklas, kanceliero, ministroj, episkopoj, ambasadoroj, ktp. Unue parolis ĝen. dir. Blick, due sekvis la festparolado de Steiner. Poste prez. Miklas parolis en germana lingvo kaj finis per la jena frazo en E: «Dirante al niaj karaj gastoj koran bonvenon en Aŭs­trio, mi deklaras la Int. E-Muzeon malfermita.» Sekvis longdaŭra aplaŭdo, ĉar la unuan fojon regnestro uzis oficiale E-n. Oni transdonis diversajn donacojn al IEMW; i.a. Lidja Zamenhof kajeron, manskribitan de Z el 1881 kun tradukprovo de «Rabistoj» de Schiller ktp. Sekvis alparoloj de reprezentantoj el 35 landoj. Ekspozicio en la pompa salonego montris dum 2 monatoj al multnombraj vizitantoj en 50 kestoj, sub vitro, parton de la havaĵo de la Muzeo.

En okt. 1929 IEMW ricevis la oficejon en parto de N.B. Augustinerstrasse 7. La 1 jul. 1930 IEMW trans­lokiĝis en la novan hejmon: en Neue Burgsur «Heldenplatz» (Nova imperiestra kastelo). La salonego estis finkonstruita por IEMW kaj la kostojn (ĉ. 9000 sv.fr.) pagis la ŝtato, kiu zorgas ankaŭ pri hejtado, lumigado kaj purigado; la bindadon de la horoj pagas N.B.

La 8 jul. 1931 alvenis kiel heredaĵo post Cart ties tuta libraro, entute pli ol 1500 libroj (gazetjarkolektoj en 3 kestoj jam alsenditaj en jun. 1930). Nuntempe la stato de la Muzeo estas proks. 6000 libroj kaj broŝuroj, pli ol 1000 gazetjarkolektoj, miloj da cirkuleroj, fotoj, ktp. Inter la libroj estas valoraj, sed mankas ankoraŭ multaj. Proks. 50 nacioj jam estas reprezentataj en la membraro de IEMW

La Muzeo estas vizitebla labortage inter 9–12 kaj 1.5–18, sabate 9–12, kaj la unuan dimanĉon de la monato 9–12 h. Eniro senpaga. H. STEINER.

Int. Esperanto-Servo. Informa aŭt. bulteno de la ICK (Genève) en la ĉefaj eŭropaj lingvoj, sendita al multaj int. kaj landaj instancoj. Red. Kreuz. De 1926. Nuntempe ne aperas.

Int. Floraj Ludoj. Laŭ la modelo de la tradiciaj literaturaj konkursoj en Katalunujo, la tieaj E-istoj de 1905 aranĝas Ftorajn Ludojn por E-istaj verkistoj. La Ludojn subtenas ankaŭ la urbaj magistratoj kaj oni fiksas diversajn temojn kun premioj. La premiojn disdonas juna virino, nomata «reĝino», ĉirkaŭata de aliaj belaj virinoj, en kadro de festaj eksteraĵoj. Multaj eminentaj verkistoj de E gajnis premiojn ĉe la Floraj Ludoj. Kelkfoje havis rimarkindan sukceson ankaŭ blindaj E-poetoj.

Int. Katolika Unuigo Esperantista, v. Katolika Movado.

Int. Komerca Revuo. Zürich, red. kaj eld. H. Unger. sept. 1919-aŭg. 1922, entute 26 kajeroj kun 370 p. da teksto kaj multaj reklampaĝoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги