Int. Labor-Oficejo. (ILO). Estis fondita en 1920 en Genève laŭ la packontrakto de Versailles por interkonsentoj en industria leĝaro de diversaj regnoj. Komence ĝi uzis por oficialaj interrilatoj nur la anglan ka francan lingvojn sed poste ankaŭ aliajn lingvojn kaj kiam UEA proponis al ĝi la servojn de la delegitoj, ĝi ekaplikis E-n kun sukceso, precine en la unuaj jaroj, kiam la retaro de la Oficejo ankoraŭ ne pretiĝis en la tuta mondo. ILO eldonis en E diversajn cirkulerojn kaj dokumentojn, instruigis E-n al kelkaj siaj oficistoj, sendis sian oficialan reprezentanton al UK-j, kaj eldonis depost 1921 sian oficialan bultenon, kiu estis aldonita a1 la gazeto de UEA.

Int. Medicina Revuo. Dumonata organo de TEKA. Fondita en 1923. Formato 24×16. (v. Medicino.)

Int Pedagogia Revuo. Organo de TAGE. v. Instruistoj.

Int. Scienca Revuo. Organo de ISAE, fond. en 1904, ĉesis en 1923. Redaktis Fruictler, Saussure, Thalwitzer, Dohler, Robin, Rollet de l’ Isle, Wüster. «Fondita por sciencistoj tiu gazeto iom post iom pleniĝis je artikoloj de amatoroj, lingvaj diskutoj, reformaj polemikoj, fremdaj al scienco.» (BIL, p: 314.) v. Scienco.

Int. Stenografiisto. Organo de IAES, fond. en 1923 de P. Flageul, kiu estis ĝia red. Nuna red. L Cogen.

Int. Unio E-ista (IUE), organizaĵo kun devizo «Libero, laboro kal paco!» fondita en 1925 en Berlin de P. Hitrov nun loĝanta en Sofia. Celoj: aranĝi interŝanĝon kaj senpagan ĉeestadon en eksterlando; monhelpi komencantajn profesiulojn; doni stipendiojn al diligentaj lernantoj kaj studentoj; subteni malsanulojn kaj multenombrajn familiojn de malriĉaj amikoj; fondi sendependan int. kolonion kun oficiala lingvo E. De kelkaj jaroj mankas informoj pri la efektiva funkciado de IUE.

Internacia Kantaro. Kolektita kaj prilaborita de Bennemann. Tekstaro: 1929, 112 p. Muzika eldono: 1930, 154 p. Enhavo: Espero, Tagiĝo, popolkantoj el 55 laudoj. «La kantparoloj estas bone tradukitaj, korekte versigitaj, zorge ritmitaj laŭla melodioj.» (G.S., „E“,1930, p: 7.)

Internacia Legolibro. Redaktis Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.

Internacia Lingvo. (Historia skizo ĝis Volapük.) La kresko de la int. rilatoj, multe superintaj la kadrojn de koncernaj ritaloj dum la antikvo kaj mezepoko, aktualigis la problemon pri la lingvo universala. Jam ne eblis kontentiĝi per tiu skalo de int. rilatoj, kiuj difinis siatempe int. uzadon por limigitaj lokaj bezonoj de la lingvoj: babilona, antikva greka kaj latina. La malkovro de la Nova Kontinento kaj la grandiozaj perspektivoj de plifortigo kaj plisimpligo de rilatoj kun Hindujo kaj aliaj landoj, kresko de potenco kaj influo de nova socia klaso, la burĝaro, celanta fo­rigi la nacian limigitecon de feŭda mezepoko, decida fiasko de la mezepoka int. lingvo, la latina, kiu jam ne kapablis konformiĝi al bezonoj de rapide evoluantaj scienco kaj tekniko, — ĉi ĉiuj faktoroj akcelis starigon de la problemo pri dezirindeco de nova lingvo-ilo por interpopola interkompreniĝo.

Interpopola ĵargono de Mediteraneaj havenoj dum la mezepoko, — la Lingva Franka — ne povis solvi tiun taskon. Provoj verŝi novan sangon en la mezepokan latinon, vivigi kaj plikonformigi ĝin al la novaj bezonoj, montriĝis senrezultaj.

Unu el plej grandaj humanistoj de sia tempo, la hispano Vives en sia libro «De Disciplinis» (1532) skribis timoplene: «Estus feliĉo, se ekzistus unusola lingvo, kiun povus uzi ĉiuj popoloj… Pereos la latina lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento.» La maltaŭgo de la latina lingvo por la aktualaj bezonoj estis tiom klara por la pensuloj de tiu tempo, ke la instruita kuracisto kaj astrologo Nostradamus en 1555 profetis en siaj antaŭdiroj «Centuries» aperon de nova kultura lingvo «inter la popoloj latinaj kaj orientaj.»

Sur tiu bonpreparita tereno de disreviĝo pri la malnovo kaj de atendado de io nova ekaperis multaj provoj solvi la problemon de tutmonda int. lingvo. De la: filozofoj Descartes (1629), Leibnitz (1666) kaj de la pedagogo Komensky (1641) dum la 17-a, 18-a, 19-a jarcentoj kaj ĝis la nunaj tagoj kontinue daŭras provoj skizi strukturajn bazojn kaj bazajn formojn de nova monda lingvo.

Ankoraŭ longe antaŭ la tempo, kiam la scienco kapablis plene kompreni la esencon de la «lingvo», apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio (universala ideografia skribo), de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj lingvoj, bazitaj sur sistemoj de logika klasifiko, de komunhomaj simbolaj lingvoj ktp.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги