La utopiistoj Thomas More (1516) kaj Denis Vairrasse (1677) skizis bazojn de la estonta lingvo. Ankaŭ Fourier kaj Cabet sin okupis pri tiuj problemoj. La epoko de la granda franca revolucio kaŭzis aperon de speciale konsiderinda nombro de similaj projektoj. Sed la nesufiĉaj konoj rilate al la esenco de la lingvo kaj al la vojoj de ĝia evoluo, la troraciaj konceptoj de la epoko de la franca revolucio, kiuj apartigis la lingvon-ilon for de la socio, for de la formoj kaj kondiĉoj de la ekzistado de tiu socio, reale malebligis la aperigon de praktike efektivigeblaj projektoj pri la int. lingvo. Tamen tiuj provadoj estis necesaj antaŭpreparaj laboroj, eksperimentoj kaj esploroj, sen kiuj ne estus solvo de la problemo.
En la 19-a jarcento la problemo de komuna lingvo interesis ne nur apartajn personojn, sed ankaŭ pli vastajn tavolojn, avide akcelintajn novajn almilitojn de scienco. Tio klarigas la akcepton de pluraj sistemoj de diversaj int. signaroj, kiel la lumtura signalado (1865) la mara signalaro (1871), la decimala klasifika sistemo por bibliotekoj ktp. Tio klarigas ankaŭ la kvantan kreskon de la projektoj de artefarita lingvo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kaj tio klarigas, ke la plimulto de novaj lingvoprojektistoj forlasis la tro abstraktajn bazojn kaj alproksimiĝis al la ekzistantaj «naturaj» lingvoj.
Internacia Mondliteraturo. Kolekto de literaturaj verkoj, tradukitaj el multaj lingvoj. Formato 18×12½ cm. Eldonas F. Hirt und Sohn, Leipzig, submetita al la gvidado de prof. Dietterle. Ĝis nun aperis 21 volumoj.
Internaciismo kaj purismo. «Ni observas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua celas lingvoformojn plej internaciajn, laŭ sia formo. Tiu tendenco enestas jam en la „Unua Lernolibro“, kies 15-a regulo permesas uzadon de ĉiuj vortoj — tiel nomataj „fremdaj“ (pliverdire „internaciaj“). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj: redaktoro, redakcio, iĥtiologio (apud la fiŝoscienco) ktp. Ni povus nomi la reprezentantojn de tiu tendenco — „E-istoj-internaciistoj“. La dua tendenco celas, ke la lingvoformoj fariĝu laŭeble logikaj, laŭgramatikaj, eĉ se tio kelkfoje kontraŭas al la tendenco internacieca. Jam en la „Unua lernolibro“ ni povas konstati tiun duan tendencon. En la sama regulo 15-a Z skribis: „Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo E“. La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto, redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua tendenco estas kvazaŭ „E-aj puristoj“…» — DREZEN, SKlZOJ. p: 77.
Interna ideo. La lingvo en si mem estas nur lingvo, sed ĉu nacia, ĉu internacia, ĝi kaŝas en si certajn sentojn, ideojn, eĉ klopodojn. La nacia lingvo estas amata de la naciano, E estas same amata de siaj adeptoj, speciale de tiuj, kiuj E-n konsideras grava faktoro por forigi la militon el la homa socio. Kiel mem Z diris en sia kongresa parolo (1906): «Al laborado por E instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo int. en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis E-n de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de E, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano…» Eble plimulton de la E-istaro en la unuaj jardekoj entuziasmigis similaj sentoj kaj ideoj, sed multaj, inter ili Beaufront, Bourlet, opiniis danĝera tiun idearon, kaj postulis, ke oni propagandu E-n nur kiel lingvon praktikan sen ia idea aldono. La interna ideo neniam estis klare kaj strikte difinita, sed ankaŭ en la religio ne la dogmoj estas la ĉefa afero kaj la interna ideo mem similas multe al la religio. Tamen Z klopodis doni pli firman idean bazon por la E-ismo kaj tiel naskiĝis la parenca idearo, la Homaranismo. (v.)