International Language. Por pli bone propagandi E-n, BEA decidis je la fino de 1923, partigi The British E-ist en IL, kiu krom kelkaj ekzercoj estis nur skribita en angla lingvo kaj The British E-ist, kiu aperis nur tre modeste kun plej ofte nur 4 paĝoj kiel oficiala organo de BEA, kaj enhavante nur la oficialajn sciigojn, kronikojn, recenzojn ktp. BIL plej bone karakterizas IL ene: «plej trafa nacilingva propagandilo, kiu prave forlasis malnovajn »verdstelajojn« neniel imponajn por ne-E-istoj. Anstataŭ ŝuti belajn frazojn, kiel faris antaŭmilitaj tipaj E-aj gazetoj, ĝi trankvile raportas pri faktoj, multe pli konvinkigaj.» Ĉefe pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1931 oni denove kunigis la du gazetojn. La antaŭa suplemento al «The British E-ist» (jan. 1922-dec. 1923) La juna Studanto poste La juna Lernanto fariĝis monata parto de IL sub la surskribo LJL ĝis dec. 1924. De jan: okt.1925 tiu lasta parto estis nomata: «For beginners young and old» kaj ankaŭ aparte publikigata sub la titolo LJL; de okt. 1925 ambaŭ estis nomataj The E Student. La paĝnombro de IL de 1924–31 estas: 272, 304, 256, 280, 256, 244, 284,120–25×19. — P. TARNOW
«Oni de la komenco riproĉis al The British E-ist, ke ĝi ne enhavis sufiĉe da materialo a) propaganda, b) oficiala, c) literatura. Oni penis kontentigi ĉiujn, farante The B. E-ist oficiala organo, kaj fondante IL por propagando kaj Literaturo por lit. Sed pro financaj kaŭzoj oni ne povis subteni la du novajn gazetojn kaj IL havigis al BEA grandajn monperdojn, kaj ne altiris la publikon laŭ espero.»
(M.C.B.)Interniaro. L. Jenkins en London 7 nov. 1923 fondis la Kolportistan Asocion, kiu celis propagandon de la Biblio, religiaj gazetoj en la tuta mondo. Dum la unua jaro de sia ekzisto la asocio disdonis pli ol 5000 evangeliojn, libretojn ktp. Ĝia organo estis La Kolportisto. La sekvanto de tiu ĉi asocio estis la Interniaro, sub alia nomo, sed kun similaj celoj. Fondinto: Jenkins en 1926. Ĝi volis esti «monda frataro por la vera aplikado de la interna ideo de E». Laŭ la 1. la interna ideo estas: unu komuna kaj egala frateco inter anoj de ĉiu raso, nacio, klaso kaj religio; la serĉado por la vero sen ia ajn dogmo aŭ ia ajn antaŭjuĝo; la rekono, ke oni ne povas akiri la veron sen serĉado kaj komparo de la instruoj de aliaj religioj kaj filozofioj; kaj, ke la unua paŝo al la Monda Paco, same kiel al la vero, estas per la reciproka interkomprenado de la tuta homaro. La efektiva agado de ambaŭ societoj estis grandaparte disdonado de kristana literaturo, por kiu donacis grandaparte unu aŭ du individuoj. I. unue estis tre ampleksa, bonvenigis eĉ Budhistojn, ktp., fine fariĝis pure kristana. La entrepreno, kies gazeto estis La I., nun stagnas aŭ ĉesigis sian agadon. Laŭ I. ŜIRJAEV.
Intersteno (= Internacionalstenografio) de Felix von Kunowsxi, moderna stenografia sistemo. Vere internacia, ĉar aplikebla por ĉiu lingvo. La eltrovinto mem verkis malgrandajn lernilojn por proks. 30 lingvoj; li kaj aliaj ankaŭ pli detalajn lernolibrojn por unuopaj lingvoj (E, germana, angla, franca, hispana, pola, rusa, hebrea, greka, japana.) La fundamento de I. estas tiel simpla, ke ĝin povas lerni infanoj, kiuj ankoraŭ ne scias la komunan (long-) skribon, dum kelkaj semajnoj. Jam lernis ĝin tiaj infanoj en diversaj landoj. La ortografio estas pure fonetika, kiel la E-a; la signoj estas: simplaj strekoj; ĉiu signo signifas ĉiam la saman sonon. Ankaŭ la metodo de plimallongigado en la debatskribo estas simpla, kaj preskaŭ la sama en ĉiuj lingvoj. Dum la lastaj jaroj Kunowski eltrovis plue presliterojn por sia sistemo, tiel ke I. nun estas ne nur skribebla, sed ankaŭ presebla per proks. 200–300 tipoj. Presita I. estas pli klare legebla kaj malpli longa ol nuna gazetpresaĵo. La interstenano celas ke I. anstataŭu la nunajn skribajn kaj presajn alfabetojn en ĉiuj lingvoj. Provizore tiu ĉi celo estas malhelpata en multaj landoj per ŝtata protektado de aliaj sistemoj. Por disvastigi siajn ideojn en la diversaj landoj, kaj por interkompreniĝadi, la interstenanoj uzas E-n (la supre nomitaj malgrandaj lerniloj estas verkitaj en E). Gazetoj eliris ĝis nun en Germanujo: du preslitere (unu germana, unu E-a) kal tri aŭtografitaj (du germanaj, unu multlingva.) Unuopaj pluaj gazetoj aperas en aliaj landoj (Grekujo, Japanujo, ktp.) H. FRlESZ (Interstenano).