La gvidideo de I. estas tre simpatia precipe por E-istoj. Sed estas dube, ĉu unusola skribsistemo povus kontentigi tiel multajn kaj diversajn bezonojn, tiujn de la skribaj kaj presaj aIfabetoj, tiujn de la stenografio en la malalta kaj alta gradoj kaj por ĉiuj lingvoj, (kvankam kun modifoj) Tamen, eĉ se I. signos nur ĝustan direkton en la plisimpligo kaj unuecigo de la skribformoj, ĝi havos gravan signifon en la skriba tekniko, malgraŭ tio, ke multaj tradicioj, la tuta librotrezoro kaj ĉiuj presejoj de la mondo ne estas ofereblaj eĉ al la plej perfekta skribsistemo.

Io-ujo-batalo. Tiel oni nomas la ak­ran disputon, kiu ekflagris en E-ujo pri la sufikso -io por landnomoj, iniciatita de H. Hodler, tiama prez. de UEA. La kontraŭpartion gvidis prof. Cart. La batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontraŭ UEA, la LK oficiale malaprobis la sufikson -io, ktp. Fine UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la E-istaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita heroaĵo. Certe ĝi havis la rezulton, ke la sufikso -io eĉ nun ne estas ĝenerale uzata, kvankam ĝi nepre estus jam sen la oficiala kontraŭstaro. KALOCSAY.

«Temis ne pri bojkoto de UEA, sed pri la fakfo, ke la gazeto „E“ misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki novan kontraŭfundamentaj formon. — La serioza afero ne estis la malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en la Fundamento, kiu estas treege grava, kaj absolute ne permesebla. — La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en E.» (M.C.B.)

v. Landnomoj.

IPR: Int. Pedagogia Revuo. (v. TAGE.)

IRA: Int. Radio-Asocio. (v. Radio)

Irak. (Mezopotamio) «Dank’ al modela subteno de J.A. Massi ni povis kontakti kun konsiderinda nombro da interesitoj kaj novaj samideanoj, precipe en Bagdad.» (ICK-raporto 1931.) «La rilatoj iom malfirmiĝis.» (1933.) UEA-del. en 1933 en Basrah.

Irlando. En la fruaj jaroj de E Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertal pioniroj: O’Connor kaj Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cor­mick kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907 estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la «maltrankvilaj tempoj» la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj E–istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn.

Noto. La artikolon tralegis H. Ma­Eaulay.

F.R.A. Mc CORMtCK.

ISAE. Int. Scienes Asocio E-ista. (v. Scienco)

Isbrücker (isbrüker) J.R.G., nederlandano, inĝ. Nask 19. julio 1889 en Hago. E-isto de 1900. Estrarano de la haga grupo kaj de LEEN. LK kaj Akademiano. Prez. de la 12-a UK en Hago. Komitatano de UEA. Membro de la ekzamena komitato. Aŭtoro de La evoluo de la telefonio; kaj de Historio kaj organizo de la. E-m ovado, kunaŭtoro de kontraŭ-Ida broŝuro. Tradukis en E Gijs­brecht van Amstel, de Vondet kaj en kunlaboro kun J.C. Isbrü­cker-Dirksen kaj J. Ziermans Akbar, de P A.S. van Limburg Brouwer.

Isbrücker (isbrüker) Julia C., nederlandanino, edzino de J.R.G. Isbrü­cker. Nask. 22 sept. 1887 en Rotterdam. E-istino de 1909. Membro de ICK kaj de la ekzamena komitato. Prez. de la grupo en Hago. Gvidis kursojn, faris prelegojn, ankaŭ pri pacifismo. Organizis la int. Interreligian Konferencon en Hago 1928 fondis kun Andreo Ĉe la Int. Ĉe-instituton en 1930. Kuntradukantino de Akbar.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги