Ĵavoronkov Viktor Feodosieviĉ, ruso, sovietiano, radiometodisto. Nask. 1 majo 1885 en Mologa, gubernio de Jaroslavl, lernis en Rjazana gimnazio kaj en jurfakultato de Moskva universitato. E-isto de 1908, unua diplomito de Moskva instituto de E en 1911. Ĝis 1914 partoprenis en Moskva studenta grupo E-ista. De 1915 ĝis 1922, laborante en sanitara vagonaro, li prelegis ĉirkaŭ 350 lekciojn pri E, kaj gvidis kursojn en multaj urboj. De post 1922 membro kaj kandidato de CK SEU. En 1923 j. iniciatis unuan E-radiodisaŭdigon en Sovetunio kaj de post tiam dum kelkaj jaroj gvidis E-kursojn el la Moskvaj radiostacioj. Aŭtoro de radiovortareto. En 1922–26 li estis organizanto de E-movado inter rusaj blinduloj kaj fondis E-bibliotekon ĉe Sovetunia Societo de blinduloj. En 1930 estis administranto de ŝtataj kursoj de E en Moskva, multe propagandis E-n inter PTT-istoj, funkciante dum kelkaj jaroj kiel gvidanto de E-fako en centra librejo de PTT-ista sindikato.
Ĵeleznjakov Vasilij ruso, sovetiano, fervojisto. Nask 1894. E-isto de 1912. Propagandisto inter fervojistoj en Samara, Sverdlovsk kaj aliaj urboj.
K
Kaatje. De Spaak, el la flandra trad. Van der Biest. 1911, XIV kaj 111 p. Teatraĵo de UK 1911. «Sceno en la deksepa jarcento. La tradukinto, kvankam li rimarkeble sentas la simplecon de la rakonto, tamen ne ĉiam ĝin prezentas per simplaj vortoj. » (P.J.C. , British E-ist, 1911, p: 51.)
Kabanov N., ruso, d-ro, privatdocento de med. fakultato de Univ. en Moskva. Estis unu el la plej fervoraj antaŭmilitaj rusaj E-istoj. Estis prez. de TEKA kaj ano de LK. Verkis lernolibrojn (1909–10), tradukis verketojn de Mamin Sibirjak (1909, EBI), Naĵivin (1915), L. Tolstoj (1912), kompilis legolibron (1909), historion de la E-movado en Saratov (1913). Kunlaboris je Tra la Mondo, La Revuo, Oficiala Gazeto „E“, Danubo, Int. Scienca Revuo, red. la Buttenon de Tutruslanda E Kuracista Societo, 1911-14.
Kabe (d-ro Kazimierz Bein), polo, okulkuracisto. Nask. en 1872. En siaj junaj jaroj li miksiĝis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la med. fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn, fondis la Varsovian Instituton por Okulmalsanoj, kies dir. li estas ĝis nun kaj la Polan Oftalmologian Societon. Li estas konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto. — En la E-a mondo li famiĝis, sub la ps. Kabe, per la traduko de la Fundo de l’ Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en LI en 1904. Ekde 1906 li estis vicprez. de la Akademio. En 1911 li forlasis la movadon, kaj de tiam tute ne okupiĝas plu pri E. La motivoj de ĉi tiu decido estas ankoraŭ neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Grabowski, Zakrzewski kaj aliaj), sed aliparte estas nekompreneble, ke lokaj kaŭzoj difinu ies sintenon al tia vaste int. afero, kia estas E. Intervjuate en 1931 (L.M. p :144.), li parolas pri neprogreso de E, kiun li ne rigardas solvo de la int. lingvo. Laŭ tio ĉi, do lian «Grandan Rezignon» motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la E-istaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia E-ista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri «kabeoj», la e-istoj scias, pri kiuj temas. La du ĉefverkoj de K. estas: Vortaro de Esperanto (vortaro E-a, en kiu la E-ajn vortojn li difinas, tre klare, tre trafe, en ia eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, granda romano de Prus. — La granda merito de K. estas lia influo rilate al la evoluo de la E-a prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura klara, simpla, vere eleganta, libera de ĉiu naciismo: la «spirito de la lingvo» vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto sur sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere int. E-n, lingvon agrable glatan, lude legeblan. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: «por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn». Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam E ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-