post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo. — Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, «la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.» Same prava opinio; sed aliflanke la lingvo certe bezonas ankaŭ originalajn verkistojn kiuj, eĉ se ili malpli evoluigos la lingvon mem, uzos kaj per tio sankcios kaj fiksos la profiton akiritan de la tradukistoj — Verkoj krom la menciitaj: Orzeszko: La Interrompita Kanto; Pola Antologio; Int Krestomatio; Fratoj Grimm: Elektitaj Fabeloj; Unua Legolibro; Turgenev: Versaĵoj en prozo; Turgenev: Patroj kaj Filoj. — KALOCSAY.

Kadik Peter, prof. de matematiko en Riga, Latvujo. Mortis en 1924. E-isto de 1892. Aŭtoro de lingvaj studoj. Trad. «Libreto pri transmorta vivo» de Fechner, 1907. (UEA, 1927).

Kaftan Rudolf, aŭstro-germano, instruisto, poste fondinto (1917) kaj dir. de horloĝ-muzeo en Wien. Nask. 13

apr. 1870en Haslach. Por E eklaboris en 1908, estis kas., poste prez. de EG «Danubio». Multaj kursoj, ankaŭ la unua kurso por policanoj. Fondis privatan E-lernejon, kiu funkciis ĝis 1917. Laboris ĉiam por la unuigo de la E-istoj en W. Nun prez. de «Viena Unio.»

Kain. Drama poemo de Byron, el la angla trad. Kofman. 1896, 102 p.

Kajaba Makoto, japano, fizika asistanto de Imperia Univ. Tohoku. Nask. 21 marto 1886 en Sendai, mortis 7 marto 1931 tie. E-isto de 1918. Entuziasma homaranisto, kristano. Kiel preparo al XII-a JE-Kongreso en Sendai, vendis E-kukojn k.a. al la urbanoj, mobilizante pli ol 200 lernej-knabinojn. Kunfondinto de Kristana E-ista Asocio, Sendai Fratara Klubo (homaranisma societo por interamikiĝi kun alinaciaj loĝantoj en S,), Senai ES, ktp. — (Kuw.)

Kaĵi Hirokazu, japano, eksdentisto, eldonisto, verkisto. Nask. 17 majo 1898 en Aita-ken. Per sia sola forto li fondis grupojn, redaktis gazetojn, eldonis verkojn siajn kaj aliajn. Eldonis gazetojn Juna Azio, 1926–32 kaj La E-isto, 1927, ABC de E-isto, 1931–32. Fondis en 1931 J E lernejon. Verkis: Komentario al Filino de Maro (Z-a); trad. Patro Revenas, fama dramo de Kikuti; trad Zamenhof de Drezen; E-J kaj J-E Vortaretoj; Frazfarado; Modelo de leteroj, k.a.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги