Kalocsay (kaloĉai) Kolomano, hungaro, kuracisto. Nask. 6 okt. 1891 en Abaujszántó. Lernis en Miskolea gimnazio kaj en Budapesta universitato. D-ro med. en 1916. Tri jarojn en batalkampo kuracisto. Ĉefkuracisto en Urba Hospitalo por Infektaj Malsanoj de 1929; docento ĉe la med. fakultato B. samjare. Edziĝis en 1929. — Alta, facilgesta viro, kun moviĝemaj manoj kaj tre karakteriza kapo: longa, ĝuama nazo, profundaj brunaj okuloj, alta nuda frunto kaj ĉio substrekita de la ironia, iom diabla ridstreĉo de la lipoj. Li parolas per velura voĉo kaj prononcas la o longe kaj akute, laŭ la hungara maniero. Li scipovetas pianoludi, kaj eĉ komponas. — E-isto ekde 1913. En la postmilitaj jaroj partoprenis la movadon, bona parolanto, evidentigis ankaŭ deklamajn kaj aktorajn kapablojn. Ĉefred. de L.M. dum ambaŭ periodoj, kunlaboris al diversal E-aj revuoj. — Lia, verkaro metas lin sur la unuan rangon de la E-verkistoj: Mondo kaj koro (originalaj poemoj, 1921); Kantanta kamparo (traduko de 101 hungaraj popolkantoj, 1923). Johano la Brava (versa popolfabeto de Petöfi, 1923) - La Tragedio de l’ Homo (drama poemo de Madách, ĉefverko de la hungara literaturo, 1924); Morgaŭ matene (triakta dramo de Karinthy, 1923); Streĉita Kordo (originalaj poemoj, 1931); Lingvo, Stilo, Formo (originalaj lingvaj eseoj, 1931); Rimportretoj (originalaj humuraĵoj, 1931); Eterna Bukedo (tradukita int. poemantologio, 1931); Romaj elegioj kaj la Taglibro (poemoj de Goethe, 1932); Parnasa gvidlibro (kun G. Waringhien, 1932) - Hungara Antologio (la tuta poezia parto, krom 11 poemoj, 1933). La Infero (epopeo de Dante, 1933); Arthistorio de Hekler (traduko, 1934) kaj Enciklopedio de E (redakto de la lingva fako, 1934). — La artismo estas efektive la eble plej rimarkinda trajto de K. Neniu tiel klare konsciis la propran valoron de l’ E-a vortmaterialo, la plastikajn eblojn de la sonŝtofo, la elvokivecon de la radikaro. Oni havas la impreson, ke por K. la vortoj vivas per vivo, pli intensa ol por ĉiu alia, ke ili longe vibras ĉe lia orelo per pli pura sonoro, ke li karesas ilin kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj inkrustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon. Al tia vortamatoro ĉia trezoro ŝajnas malmulta. Tial li emas elekti en la eŭropaj ĉeflingvoj, kies povoscion ebligas al li vasta memoro, la plej drastajn, la plej pitoreskajn vortojn; el tiuj neologismoj certe pli ol unu velkos kaj restos nur kiel «kaloĉaismo» — sed la ceteraj enradikiĝos, kaj al li iam ni ŝuldos la saman ŝuldon, kiel la italoj al Dante aŭ la francoj al Ronsard. — Cetere tiu vorta eltrovemo, tiu majstrado super la lingvo ne kondukis lin al ia brila, senenhava verstekniko, al ia poezia ĵonglisteco. Oni aŭdas resoni en liaj originalaj versoj la tonon de profunde humana voĉo; kaj ĉiuj sentoj de la homa koro, amo al infanoj, al la virinoj, al la homoj, al la naturo, ĉiuj meditoj pri la vivsignifo, la sorto kaj la morto potence eĥas en liaj poemoj. Apogita de tre forta humanisma kulturo, tia penso ampleksas ĉiujn temojn, kaj de neniu estas subpremata. Dank’ al tiu intelekta povo, al ia klasika koncizo (des pli merita, ju pli vortriĉa li estas!) li atingas suprojn ĝis nun ne alflugitajn en la E-a poezio. (La himno de la «Homo», ekzemple, estas unu el tiuj punktoj, kie la E-a poezio egaliĝas kun la alilingvaj, kaj ĝia fino: «la tragika muteco de l’ ŝtonoj», al kiu rifuĝas la poeto for de la civilizaj hontoj, tiuj tri vortoj, ŝajnas al mi tiel potence elvokanta formulo, ke ĝi indas fariĝi unu el tiuj eternaj citaĵoj, en kiu resumiĝas momento de la homa penso.) — Tiu alttona poeziemo ne malhelpas lin verki versojn jen sprite humurajn (Rimportretoj), jen klare didaktikajn (Arto Poetika): pruvo de mirinde fleksebla talento, kies alian pruvon alportas liaj tradukoj el 22 lingvoj, precipe el la hungara, germana, franca, angla kaj itala (Eterna Bukedo, Infero). — Por redoni en E la apartan harmonion, la individuan atmosferon de la originalo, la tradukisto bezonas esceptajn konojn pri la elvokiveco de la E-a lingvo; se ĝi mankas, la traduko eble estos ĝusta, eĉ eleganta, sed ĝi ne konservos la esencon de la originalo. Simile al malbona gramofono, ĝi ebligas kompreni la sencon, sed la voĉo ne estos rekonebla. La supereco de la K-aj tradukoj estas, ke oni ĉiam rekonas la voĉon, eĉ kiam tio ŝajnis neebla. — Tion oni povis atingi nur per la uzo de pluraj vortoj pli taŭgaj por la poezia lingvo ol la ordinaraj prozaj kunmetaĵoj. Postuli, ke oni traduku la delikataĵojn de la alta poezio per la sama vortaro, kiun oni uzas en la gazetoj, estas kvazaŭ postuli ke oni kopiu la Veronez-an «Edziĝfeston en Kana» per la nuraj farboj de murŝmiristo. Oni atentu aparte la riĉon de dirmaniero, la flekseblecon de la stilo, la novecon de la esprimilaro, la kompletan utiligon de l’ oficiala materialo, kaj tradiciaj formoj, kiuj ebligis al la poeto efektivigi, kun mirinda facileco, sian gigantan laboron: nur la traduko de la Infero sufiĉus al la gloro de la verkisto, kaj oni ne povas tro emfazi la unuarangan valoraĵon, kiun ĝi prezentas por nia lingvo. Ne plu estas eble, de nun, kontesti la altajn kapablojn de E kiel artlingvo. — Ne kompleta estus tiu ĉi skizo, se mi ne mencius la lingvistikan agadon de K. En «Lingvo Stilo Formo», en multaj recenzoj en la du serioj de L.M. li esprimis ĉiam trafajn, ĉiam sagacajn ideojn pri multaj dubaj punktoj en la gramatiko kaj stilistiko (modo post «kvazaŭ», la a–finaĵo de la virinaj propraj nomoj, la alterno ik-ist ktp. ktp.). Sed la ĉefa verko sur tiu ĉi kampo estas lia sistemo pri la E-a vortfarado. La eltrovo de la «inversa vortefiko» estas genia klarigo de multaj kunmetitaj vortoj, ĝis tiam konsideritaj kiel ekstermindaj monstroj. Kaj tiun eltrovon ni dankas ĝuste al lia fervora amo al la vortoj, kiu ŝajnas ja esenca trajto de la figuro de tiu granda artisto, la plej granda, kiun ĝis nun posedis E.