Liaj pseŭdonimoj: C.E.R. Bumy, Kopar, — y. — G. WARINGHIEN.

Kamaryt (kamarit) Stanislav, ĉeĥo, d-ro fil, prof. de reallernejo en Bratislava, filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka. Nask 10 nov. 1883 en Veleŝin. E-isto de 1900. Laboris inter unuaj pioniroj de la movado en Praha, organizis la movadon en Bohemujo kaj poste daŭre en Ĉeĥoslovakujo en gvidaj funkcioj sukcese klopodis precipe pri oficiala enpenetro de E en la lernejojn. Estis ĝenerala sekr. kaj prez. de Bohema AE; de la fondo vicprez., 1930 prez. de ĈAE. Prez. de 13-a UK. Red. kaj kunred. Bohema E-isto; La Progreso. Verkinto de multaj originalaj kaj trad. artikoloj, plue Int. Lingvo (ĉehlingve), 1921, Slovaka ŝlosilo, 1929 kaj Filozofia Vortaro, 1933. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Kanado. La unua E-isto en K. estis maljuna katolika pastro F X. Solis, en la seminario de Saint Hyacine en Montreal, en 1895. Li sukcesis varbi kelkajn E-istojn, kiuj grupiĝis sub lia prezido en rondeto en 1901. La sekr. de la rondeto, P. Beauchemin daŭrigis la komencitan propagandon pere de la loka gazetaro kaj en 1901 fondis prop. revueton L’ E-iste Canadien kiu en 1902jam aliformiĝis je pli granda ilustrita La Lumo. Baldaŭ sekvis neordinara gazeta pritraktado de la LI, multaj atakoj ekŝutiĝis sur la pionirojn, inter kiuj L. Leymaire kaj A. Saint-Martin estis gravaj defendantoj. Tre agemaj estis tiam aperintaj Klubo Progreso kaj Virina Klubo Progreso. Angla lernolibro, aperinta en Montreal 1903, tre multe helpis al ili en la plua agado. Sed en 1904 La Lumo komencis uzi reformitan alfabeton, kiu elvokis energian proteston ĉe la E gazetaro. La Lumo ĉesis aperi kaj la movado ekdormis en K. Tamen la malrapida, sed senhalte kreskinta monda sukceso de E efikis ankaŭ al la kanadanoj, precipe kiam la The British E-ist fariĝis oficiala organo de la K-aj E-istoj. En 1906–07 peris novaj kluboj en Winnipeg kaj Toronto (R. Sangster), tre sukcese eklaboris la plej malnova Klubo Prog­eso, granda firmo Vannevar komencis vendadon de E eldonaĵoj, ekfunkc­iis Kanada E-Asocio. Grupoj, kaj ronloj ekzistas nuntempe en pli ol 10 lokoj. La K-aj E-istoj kune kun la usonaj estas kunligitaj en EANA.

Laŭ W.G. ADAMS kaj I. ŜIRJAEV.

Kanariaj insuloj, Afriko. Pioniroj de E estis en 1905 en Las Palmas Alfred­o Cabrera, A. Rodriguez Alvarez, F. Gonzales Correa kaj en 1907 en Laguna E. Rivero kaj S. Ferreira, fondintaj la unuan E grupon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 same en 3 lokoj. — I. ŜIRJAEV.

Kandid aŭ la optimismo. Romano de Voltaire, el la franca trad. de Lanti. 1929, 160 p., kun ilustraĵoj. «La malbonoj, kiujn kontraŭbatalis V. , daŭras ekzisti maltoteremo, superstiĉe­mo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo» (el la Enkonduko), do la verko ne perdis la aktualecon. Stilo rimarkinda pro granda ŝparo de sufiksoj.

Kanev Teodor, bulgaro, sekr. de la komerco-industria ĉambro en Sofia. Nask. 1 marto 1881 en Kalofer, loĝas en Sofia. Trad. de lernolibro de Cart. En 1911 transiris al Ido, en 1922–23 provis organizi Ido-movadon; sen daŭra sukceso.

Kantanta Kamparo. 101 tekstoj al hungaraj popolkantoj trad. Kalocsay, 1923, 48 p. «Belegaj, perfektaj kaj tamen preskaŭ laŭvortaj tradukoj.» (Abo, LM, 1923, p: 40.)

Kantaro Esperanta. Kompilis M.C. Butler. 1926, 112 p., 358 poeziaĵoj: E-istaj, anglaj, irlandaj, kimraj skotaj, modernaj, religiaj… kantoj. Traduko lerte kaj ame plenumita." (G.S. , E’, 1926, p: 102)

Kantaro Katolika. De L. Chiba. 40 preĝejaj kantoj kun notoj. 1927. 78 p.

Kantas la hungara skolto. Hungaraj kaj skoltaj, kantoj kun muziknotoj. Trad. Baghy, Balkanyi, Katocsay, Mátyas kaj Szikszay. 1933, 40 p.

Kantoj. v. Muziko.

Kantoj de Amo kaj Sopiro. De E. Miĥalski. 1934, 48 p. «La kajero entenas poemojn el la jaroj 1917 kaj 1918… La poemoj estas ne seninteresaj provoj de poeta studtempo.» (G. Karezag, «Lingvo, Libro», 1934, 30 P.)

Kapitalo de d-ro L. Zamenhof, estas fondita en 1897, okaze de la dekjara ekzistado de E, kaj celis eldonadon de diverslingvaj prop. broŝuroj kaj lernolibroj. Ĝin administris la ES «Espero» en Petrograd. Ĝi neniam estis granda, tamen sufiĉis por eldoni anglan lernolibron (n-ro 52 laŭ Z-a nomaro) de Geoghegan (en la dua eldono) kaj prop. broŝuron (n-ro 85) en kelkaj lingvoj. Dank’ al oftaj ŝanĝoj de la administrantoj de la societo, la kapitalo post iom da jaroj — tute malaperis. I. ŜIRJAEV.

Karambolo. v. Ritmo.

Karczag (karcag) György, (ps. Q; Kagge), hungara lingvisto, oficisto. Nask. 14 dec. 1913 en Szeged. E-isto de 1932. Ĉefkunlaboranto de L.M., «Bibl. Gazeto» kaj «Lingvo, Libro»: recenzoj, kritikaj kaj lingvaj eseoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги